Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Ĉu veneno en Vieno?

La 4an de februaro ministroj de la nova koalicia registaro en Aŭstrio ĵuris al prezidento Thomas Klestil respekti konstitucion kaj leĝojn de la alpa respubliko. Partoprenis la ceremonion po kvin ministroj de la ekstremdekstra Libereca Partio, gvidata de la popolisto Jörg Haider [jerg hajda], kaj de la modere konservativa Popolpartio.

Al tiu fino kondukis la politika evoluo en Aŭstrio en la lastaj monatoj. Post la parlamentaj balotoj en oktobro 1999 okazis longaj kaj malsukcesaj intertraktoj inter Popolpartio kaj Socialdemokrata Partio. Kiam ili fiaskis en januaro, la eksa kanceliero Viktor Klima provis krei malplimultan registaron. Tamen la Popolpartio kaj la Libereca Partio rifuzis subteni ĝin kaj samtempe komencis intertrakti inter si. Pro multaj komunaj konceptoj pri enlanda ekonomia politiko ambaŭ partioj rapide interkonsentis pri koalicia registaro. Tiu havas stabilan subtenon de 104 deputitoj en la 183-membra parlamento.

Influa rolo

La novan registaron gvidas kanceliero Wolfgang Schüssel [volfgan ŝisel], ĉefo de la Popolpartio. Jörg Haider ne ricevis postenon en la registaro tamen certe ludos influan rolon en ties politiko. La enoficiĝon de la nova registaro akompanis multmilaj protestmanifestacioj apud la prezidenta palaco en Vieno. Starante antaŭ polica kordono, manifestaciantoj skandis “For Haider!”. La protestoj pasis brue, sed pace.

La pozicio de ekstremdekstruloj en la aŭstria registaro enigis Eŭropan Union, kies membro estas la alpa respubliko, en maloportunan situacion. Aliaj membroj de EU promesis enkonduki rilate al Aŭstrio diplomatajn sankciojn. Reciprokaj kontaktoj estos frostigitaj, kaj la nivelo de aŭstriaj ambasadoroj en la ĉefurboj de EU malaltiĝos. Krom tio EU ĉesos subteni aŭstriajn kandidatojn por internaciaj postenoj.

Punagoj

Samtempe Israelo revokis sian ambasadoron en Aŭstrio kaj deklaris, ke al Jörg Haider estos malpermesite eniri tiun landon. Ankaŭ Usono revokis sian ambasadorinon, dirante, ke ĝi atente sekvos estontajn politikajn eventojn en Aŭstrio. Rusio esperas, ke la nova registaro ne entreprenos paŝojn, kiuj malstabiligus Eŭropon. Aliaj punagoj:

— oni atendas, ke la portugala prezidento nuligos sian ŝtatviziton al Vieno;

— al belgoj estas proponite bojkoti la aŭstriajn altmontarajn ripozlokojn;

— oni prognozas, ke israelaj turistoj rezignos pri siaj ferioj en Aŭstrio;

— estas nuligita konferenco de eŭropaj rabenoj, kiu devis okazi en marto en Vieno;

— la brita tronheredonto Princo Charles rezignis pri sia vizito al foiro en Vieno.

Ne estas klare, kiam kaj kiel ĉesos la sankcioj. Vienaj politikistoj maksimume klopodas, por ke la politika skandalo ne plenforte ekflamu. Prezidento Klestil ripetis ke, kvankam la Haider-partio ne estas ideala membro de la koalicia registaro, unue oni respektu la volon de aŭstriaj balotintoj kaj due, se la parlamento estus ĉi-momente nuligita kaj reokazus balotoj, la Libereca Partio ricevus ankoraŭ pli da voĉoj — eĉ plimulton.

Demokrata unuiĝo

Haider mem refutis provojn kulpigi lian partion pri malobservo de demokrataj valoroj. Al ĵurnalistoj li diris: “Ni esperas konvinki vin, ke la Libereca Partio estas absolute demokrata unuiĝo, kies principoj baziĝas sur la homrajtoj kaj rekono de la ĝeneralaj valoroj de Eŭropa Unio.”

La ĉefon de la Libereca Partio oni kulpigas aparte pro eldiroj, ke la naziaj krimoj ne tiom gravas kiom oni ĝenerale opinias, kaj ke Hitler-on oni devus rekoni pro liaj sukcesoj kontraŭ senlaboreco. Intertempe la nova kanceliero, Wolfgang Schüssel, atakis la EU-sankciojn, dirante: “Estas malhoneste enkonduki sankciojn sen la plej malgranda indiko pri tio, ke Aŭstrio iel ajn intencas deflankiĝi de la vojo, laŭ kiu iras la tuta Eŭropo.”

Ĝis nun nek la parti-ĉefoj nek la prezidento sukcesis tiel persvadi registarojn de landoj, kiuj kredas, ke ne eblas subteni normalajn rilatojn kun Aŭstrio. Tie, unuafoje ekde naziismo, al regpotenco venis ekstremdekstruloj kun ĉekape la neprognozebla popolisto Jörg Haider.

Evgeni GEORGIEV