Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OPINIO

Kiu estas Jörg Haider?

La estro de la Libereca Partio, Jörg Haider, ne estas ano de la aŭstria registaro sed restas landestro de Karintio (plej suda federacia lando de Aŭstrio) por la periodo 1999-2004. Sed kiu estas Haider? Kial li estas daŭre atakata de ĉefe maldekstrema gazetaro? Kial pro li la aliaj 14 EU-ŝtatoj kaj Israelo decidis parte izoli Aŭstrion je politika nivelo?

Haider naskiĝis en 1950 en Supra Aŭstrio. Kiel 16-jarulo li aperigis gazetartikolon kun titolo “Kiom germana estas Aŭstrio?” Inter 1970 kaj 1974 li estis estro de Libereca Junularo (germane: Ring Freiheitlicher Jugend); de 1983 ĝis 1986 ano de la karintia parlamento. En 1986 li fariĝis estro de la Libereca Partio (germane: Freiheitliche Partei) kaj inter 1986 kaj1989 li estis aŭstria parlamentano. En 1989 li estis elektita karintia landestro.

Naziaj kruelaĵoj

En 1991 li parolis pri tiama, laŭ li mizera laborloka politiko kaj aludis, ke “kompare al tiu la nacisocialistoj (1933-45) faris bonordan (germane: ordentliche) tian politikon.” La aliaj partioj taksis tion “bagateligo de la naziaj kruelaĵoj” kaj Haider devis rezigni pri la landestreco. Post politikaj sukcesoj de la Libereca Partio (LP) li fariĝis denove karintia landestro ekde 1999.

Mi studis la intervjuojn kun Haider (kiun, parenteze, mi ofte vidis okaze de televida diskutado: li estas multscia, simpatia, trafe reaganta, foje atakanta kaj nepripensanta, humurema; iu, kiu aspektas sana kaj pli juna ol li estas). Kaj, surbaze de la intervjuoj, mi konkludis, ke ofte temas pri intenca misfamigo pere de lerta ĵurnalismo. Jen modelo, kiun oni aplikis kontraŭ la iama aŭstria ŝtatestro Waldheim [valdhajm]:

Demando: Kion vi diras pri la jaroj 1933 ĝis 1945?

Respondo: Okazis eventoj, kiujn mi plenforte malaprobas.

Demando: Ĉu? Do vi nomas la naziajn kruelaĵojn “eventoj”?

Per tiu metodo oni “pruvis”, ke Haider estas “nazio”. Plia ekzemplo: Haider iam diris, ke en nazia punejo (germane: Straflager) oni neniigis homojn. Sekvis diskuto, ke li ne bagateligu koncentrejon (germane: Konzentrationslager) al punejo. Tamen en la vortaro de la germana lingvo, kiun ĉiu aŭstria lernanto havas, oni legas: “Konzentrationslager: Straflager ...”.

Korektu la protokolon

La Verda Partio plej protestis kontraŭ la nova koalicio. Estas por ĝi embarase, ke verda parlamentanino ankaŭ uzis “punejo” anstataŭ “koncentrejo”. Poste ŝi postulis, ke oni korektu la parlamentan protokolon.

La pinto de la misfamigo venis, kiam estis klare, ke la Socialdemokrata Partio perdos sian influon en la registaro. Dum la stokholma konferenco pri la amasmurdado meze de januaro, ĉefministro Klima, eble iel subtenata de ŝtatprezidanto Klestil, kvazaŭ mendis la EU-bojkoton, kiun subtenis ankaŭ Israelo. Tamen ne eblis malhelpi estigon de la nova koalicio.

Ĉu nun venos nova germana diktatoro? Nepras kompari la situaciojn de Aŭstrio en 1920 kaj en 2000. Tiam la lando suferis pro malsato, manko de energio, senlaboreco. La aliancintoj malpermesis la aliĝon al Germanio (vidu MONATOn, 2/1999), kiun deziris aŭstroj. Inflaciego malriĉigis la popolon kaj la politika sistemo estis nestabila.

Rasismo punata

Hodiaŭ Aŭstrio estas forte ligita ekonomie kaj kulture al Germanio kaj al Eŭropa Unio kaj ĝi estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo. La ege maloftaj agoj rilate al politika ekstremismo kaj rasismo estas severe punataj. Plue Aŭstrio akceptis centmilojn da rifuĝintoj el la tuta mondo, inter tiuj miloj da judoj el iama Sovetunio. Multaj restis — oni nur trafoliumu vienan telefonlibron.

En Vieno estas juda kaj araba gimnazioj kaj aliaj institucioj por minoritatoj (vidu MONATOn, 3/1999). Ĵurnalistoj estas bonvenaj por studi la situacion loke anstataŭ centfoje ripetadi vortojn ŝiritajn el la kunteksto kaj histerie inciti nesciantajn legantojn kaj aŭskultantojn kontraŭ neekzistanta monstro.

Kalumnioj

Mi mem vivas en Aŭstrio jam 50 jarojn kaj neniam vidis ian rasisman agadon. Mi instruas ekde 25 jaroj en gimnazio, en kiu la gepatroj de unu triono de la gelernantoj ne parolas la germanan kiel nacian lingvon. Tamen neniam okazis dum tiu tempo ia kontraŭfremdula atako. Dum oni kalumnias mian landon, mi legas en gazetoj, ke en suda Hispanio okazas multtaga pogromo kontraŭ marokanoj, en El Ejido [el eĥido]; Israelo ĵetas bombojn en suda Libano kaj Ruslando festas la “finan solvon” de la milito en Ĉeĉenio.

Kia estas la Libereca Partio? Laŭ balotantoj temas ĉefe pri laborista partio. LP-anoj kaj -politikistoj estas tamen kaj dekstremaj kaj maldekstremaj. Ili ne hezitas priparoli aktualajn tiklajn aferojn en Aŭstrio: pensioj, fremdlaboristoj, fidrogoj. Ili estas kontraŭ plia enmigrado, tamen por integrado de la multaj ne-germanlingvanoj. Ili celas subteni familiojn kun multe da infanoj. LP estas popolproksima, novtipa partio.

Walter KLAG

“Por ni gravas la homoj”: jen elekto-frapfrazo de la Libereca Partio kun maldekstre LP-ĉefo Jörg Haider kaj pinta LP-kandidato, la paper-industriisto Thomas Prinzhorn, kiu ne iĝis ano de la nova registaro.