Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Senkorpe post morto

La hebrea vorto por besto estas “nefeŝ” kiu signifas pli “ulo” ol “spirita pluvivanto post morto”, kaj “neŝamá” estas “spiro”. La ideo pri senkorpa postmorta pluvivado (MONATO, 1999/11, p. 14) estis horora al Paŭlo. Sed ni reviviĝos je la plenumo de la tempo surtere. Kaj nepre en la Biblio ni legas ke mortulo havas nek sentojn nek konscion. Ke fidelulo trairas rekte al vivo el la morto, tiu ĉi aserto nur aperas en la nova testamento. Kaj la Biblio avertegas kontraŭ la elvokado de mortintulaj animoj! Eĉ la mormonoj (Lastatagaj Sanktuloj) kredantaj je postmorta pluvivado skribas ke la sorĉistino de Ednor elvokis la animon de Samuel aŭ demonon alpreninta ties identecon. Do vi povas ĉesi vian serĉadon de faktoj. Kie temas pri vero, faktoj ne troveblas. Almenaŭ laŭ la budhanoj realeco estas la tempo inter la naskiĝo kaj la morto kaj ne atingas trans tiuj. Sed pri vero estas atestoj, kaj en pli fruaj tempoj tiuj estis tre serioza afero. La alternativo de dio estas hazardo. Hazardaĵoj ekzistas. La evolueblecoj tamen transas la limojn de verŝajneco ja havanta dimension kaj tial estante kalkulebla.

Frieder WEIGOLD, Germanio