Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Subskribonte promesi

Aldo de’ Giorgi (MONATO, 1999/12, p. 12) tute ekzakte skizas la influon de la germana lingvo. La aŭtoro tute prave bedaŭras la foreston de prilingvaj artikoloj en la esperanta gazetaro. Mi deziras aldoni nur unu rimarkon. De’ Giorgi citas Zamenhof: “Mi, subskribita, promesas ellerni ...”. Ĉi tiu frazo troviĝas en la Unua Libro (p. 31). Sed ni rimarku ke ĝi entenas du erarojn en unu sola vorto: uzo de pasiva formo anstataŭ aktiva; uzo de preterita formo por estonta ago. La ĝusta formo estas: “Mi, subskribonta, promesas” ĝi signifas “mi, kiu subskribos, promesas”. En sia verko “1887 kaj la sekvo” (p. 115), G. Waringhien rimarkas la unuan eraron, kaj korektas per la aktiva formo. Sed li ne rimarkas la duan, lasante la preteritan formon. Plie, li aldonas novan eraron, uzante la adverban finaĵon: “Mi, subskribinte”. La preciza diferenco inter “mi, subskribonta” (mi, kiu subskribos) kaj “mi, subskribonte” (mi, kiam mi subskribos) estas klare montrita de Zamenhof mem en Lingva Respondo n-ro 117.

André CHERPILLOD, Francio