Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HISTORIO

La “baleno de Ostendo”.

Dum pluraj jardekoj de la 19a jarcento la “baleno de Ostendo” estis multe konata ekspoziciaĵo, vojaĝanta tra la mondo. Temas pri skeleto de baleno pli ol 25 metrojn longa, trovita apud la (nun belga) havenurbo Ostendo, kaj blufe montrita al la scivola publiko. En la komenco ĝi ankaŭ estis konata kiel “baleno de Kessels” laŭ la nomo de ĝia unua posedanto.

En tiu tempo, kiam nur kelkaj grandaj muzeoj posedis balenskeleton, la scio pri tiuj bestoj estis tre fragmenta. Ne mirinde do ke en ĉiu urbo, kie la skeleto estis ekspoziciata (en la komenco tio okazis en hela, muntebla pavilono kaj kun la akompano de orkestreto) la publiko venis amase por gape admiri tian grandegan beston kaj informiĝi pri tiu mirindaĵo. De 1828 ĝis 1832 ĝi vojaĝis tra okcidenta Eŭropo, poste restis kelkajn jarojn en Bruselo, kaj poste denove vekis intereson, eĉ ĝis en Usono. Supozeble ĝi ankaŭ estis en orienta Eŭropo, eĉ en la Rusa Imperio. Sed ĉirkaŭ 1865 finiĝis tiu vojaĝo.

Kelkfoje oni diris, ke Ostendo famiĝis tra la mondo danke al tiu baleno. Nu, tio estas troigo, certe se oni konscias, ke nuntempe nur tre malmultaj ostendanoj iam aŭdis pri tiu ĉi besto. Sed la tuta evento pri tiu skeleto kaj pri ĝia unua posedanto, Herman Kessels, prezentas rakontindajn anekdotojn kiuj skizas belan imagon pri la tiutempa vivo.

La baleno en Ostendo

En iu nokto de la komenco de novembro 1827, marfiŝistoj de Ostendo apenaŭ povis eviti kolizion kun grandega amaso flosanta sur la marakvo. Nur poste konsciinte, ke temas pri kadavro de baleno, ili sukcesis treni ĝin ĝis la marbordo apud sia havenurbo.

Tuj la novaĵo pri tiu eksterordinara trovo de giganta baleno trairis la regionon kaj la scivoluloj alvenis. Kvankam iu profesoro de la universitato de Gento, J. van Breda, volis akiri la beston, sed ne havis la necesan monon por aĉeti ĝin, la besto venis en la posedon de entreprenema kaj fantaziema homo, Herman Kessels, unu el la estroj de la loka doganoficejo. Li dungis ne malpli ol 120 laboristojn por senkarnigi la beston, laboro kiu daŭris pli ol du semajnojn en la plej aĉa malbonodoro de putranta kadavro.

Intertempe Kessels estis dunginta kirurgon (kiu estis taskigita verki studon pri ĝia anatomio), komisiis pentriston fari aron da memoraĵoj, mendis lignan pavilonon, elpensis la plej diversajn manierojn por famigi tiun ĉi beston, kaj pli ol bankrotis pro la faritaj kaj farotaj kostoj.

En aprilo 1828 la pavilono de la baleno estis solene inaŭgurata en Ostendo per impresaj festoj, ĉio tio je la grande gloro kaj honoro de Kessels, la “homo de la baleno”.

Intertempe Kessels estis vojaĝinta al Parizo por tie viziti la tre faman zoologon G. Cuvier; li revenis hejmen kun la “aserto” ke Cuvier estis dirinta ke tiu besto estus pli ol mil jarojn (!) aĝa. Li ankaŭ vojaĝis al Hago por tie viziti la reĝon (en tiuj jaroj la nuna Belgio estis parto de la tiamaj Nederlandoj) kaj “donaci” la balenon al li; sed li estis kontenta ke la reĝo afable rifuzis “provizore” la donaĵon, akceptante tamen ke ĝi intertempe estu nomata “reĝa baleno”.

La “vojaĝo” de la baleno

Post la grandiozaj festoj en Ostendo la munteblaj baleno, pavilono kaj informa ekspozicio vojaĝis al Gento, Bruselo, Antverpeno, kaj aliaj urboj, estante la plej fama okazantaĵo de la jaro kaj ĉie allogante la publikon kiu deziris vidi tiun gigantan, “reĝan”, “pli-ol-mil-jaran” beston kaj por danci sur la planko en ĝia faŭko, akompanate de la orkestro. Kessels cetere blufe kredigis ke lia balenekspozicio estis la plej grava scienca evento de la epoko.

La skeleto poste pasis tra norda Nederlando, estis poste en Londono kaj aliaj lokoj de Britio, kaj en Francio. En diversaj lokoj ekestis akraj diskutoj pri la identeco de tiu ĉi baleno, des pli ĉar Kessels kredigis ke temis pri iu nekonata specio, kiu meritis esti nomata “baleno de Ostendo”.

Sed la enirprezoj apenaŭ kovris la ĉiutagajn kostojn kaj certe ne la ŝuldojn. Kaj post pli ol du jaroj da kermesado la aventurema Kessels lacis pri sia iniciato.

Kiam li estis kun sia baleno en Liono (fine de aŭgusto 1830), li aŭdis ke en Bruselo estis ribelo kontraŭ la nederlanda regado, kaj li ne hezitis tuj vendi sian balenon, maldungi siajn akompanantojn kaj iri partopreni en la brusela ribelo, estante avida je novaj aventuroj.

Pri la posta sorto de tiu skeleto oni estas malpli bone informita. Ĝi revenis al Belgio (kiu depost 1830 estis sendependa ŝtato), sed ne plu havis siajn ĉarmojn de antaŭe, ĉar preskaŭ ĉio akompananta estis vendita. Ĝi pasis de unu posedanto al alia, estante transportata de unu lando al alia. Sed ĝia famo restis sufiĉe granda por daŭre altiri publikon, kvankam en tiuj jaroj ankaŭ aliaj balenskeletoj estis ekspoziciataj diversloke.

Fakto estas ke ĉirkaŭ 1865 en la rusa urbo Kazan iu balenskeleto estis aĉetebla, pri kiu oni asertis ke ĝi estis la fama baleno de Ostendo. Riĉulo aĉetis ĝin kaj donacis ĝin al la rusa caro. Tiu ĉi donacis ĝin al la Rusa Akademio de Sciencoj. Jarojn poste tiu skeleto (aŭ ĉu estis alia?) estis muntata en la Naturhistoria Muzeo de Sankt-Peterburgo. Ĝi restas ĝis nun unu el la plej famaj vidindaĵoj de tiu muzeo.

Forgesite...

En la nuna epoko en Ostendo nur malmultaj homoj scias ion pri tiu baleno, kiu iam famigis ilian urbon danke al la grandiozaj entreprenoj de la fantaziema Herman Kessels. Tio evidentiĝis en 1977, 150 jarojn post la evento, kiam prelego en Ostendo pri tiu baleno altiris nur malgrandan nombron da homoj. Sed en la publiko estis maljunulo kiu komunikis ke lia patrino ofte aŭdis rakonti de sia patrino pri ties avo, kiu iam dum jaroj vojaĝis tra multaj landoj en skipo kun baleno.

Kaj Kessels estas kvazaŭ-komplete forgesita, kvankam en la armea historio de Belgio li okupas specialen lokon kiel ekzemplon de impulsema, nekontrolebla, revoluciema kaj perfida oficiro. Nur strato en Bruselo memorigas iom pri li.

Tiu kiu deziras vidi la “balenon de Ostendo”, devos vojaĝi al Sankt-Peterburgo, kvankam ne estas certe ĉu la grandioza skeleto en la tiea Naturhistoria Muzeo efektive estas tiu fama besto. Balenskeletoj, eĉ kompletaj balenoj, kelkfoje vojaĝas ekspozicie tra la mondo, sed ili neniam havos la saman ĉarmon kiel havis la “baleno de Kessels”.

Kia baleno estis?

Tiu baleno estis 26,5 m longa, kaj en tiu tempo la scienco ne konis ekzemplerojn de tia grandeco. Sekve Kessels deklaris ke temis pri nekonata specio kiun oni nomu “baleno de Ostendo”, ankaŭ en la scienca nomaro. Kvankam la termino “Balæna Ostendensis” estas aperinta en kelkaj nesciencaj tekstoj, la kodo de la zoologia nomenklaturo ne akceptas tiajn hazardajn nomojn. — Danke al la bona priskribo de la anatomio de tiu besto, ĉefe de ĝia skeleto, fare de la kirurgo J. Dubar, oni povis poste konstati ke tiu ekzemplero apartenas al la plej granda inter la specioj, name la “blua rorkvalo”. — Sekve de la terura konfuzo pri la sciencaj nomoj, uzitaj siatempe (1758) de la granda sistematikisto C. Linnæus por identigi la speciojn de balenoj, kiu regis ĝis la fino de la pasinta jarcento (kaj fakte ĝis ĉirkaŭ 1970), oni nur nun povas diri ke oni devus nomi tiun specion Balaenoptera musculus. Multe pli simpla estas tiu nomo en Nova Biologia Nomenklaturo: *Sulkarbaleno giganta*. Tiu ĉi specio ĉefe vivas en la oceanoj kaj ĝia troviĝo en la Norda Maro estas escepta. La ekzemplero de Kessels estas de la meza longo de tiu specio, sed kelkaj specimenoj atingas, eĉ superas, 30 metrojn, en la antarktaj akvoj.

Ostendo

La urbo Oostende en Belgio (Ostendo en Esperanto) glorigas sin per la titolo “Reĝino de la banurboj”. Male al la aserto de Kessels, kiu deklaris ke li famigis la urbon, Ostendo ĉefe famiĝis post kiam en 1846 establiĝis ĉiutaga surmara trafikservo al Dover (Anglio) danke al la ekspansio de la fervojaj retoj en Belgio kaj Britio. En la dua duono de la 19a jarcento la urbo altiris vojaĝantojn kaj somerumantojn de granda parto de Eŭropo kaj tiu stato daŭris (en malplia formo) dum la tuta 20a jarcento. La belgaj reĝoj tie havis sian somerpalacon kaj ili multe kontribuis al la gloro de la urbo. Leopoldo 2a eĉ havis sekretan subteran koridoron al alia domo, kie li loĝigis sian amatinon. Princo Karlo (frato de Leopoldo 3a kaj regento de Belgio inter 1944 kaj1950) havis sian propran bienon ekster la urbo, kie li vivis post 1950, mizeriĝante dum la jaroj (domo nun vizitebla).

Herman Kessels

Herman Kessels estas unu el la plej rimarkindaj homoj de la belga historio. Naskiĝinte en 1790 en Bruselo (tiam la ĉefurbo de la Aŭstraj Nederlandoj) el gepatroj venintaj el la Unuiĝintaj Provincoj (la nuna Nederlando), li komencis sian karieron en la armeoj, jen en tiu de Napoleono, jen kontraŭ Napoleono, jen en Kolumbio sub Bolivar. En la en 1815 kreita ŝtato Nederlando (la nunaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo) li akiris ŝtatfunkcion ĉe la Impostofico de Antverpeno, sed tie apenaŭ eskapis mortatencon, kaj estis kontenta povi esti transigata al tiu de Ostendo, la loko kie li famiĝos pro la de li aĉetita baleno. Partoprenante en la brusela ribelo de 1830, li gvidis la ribelulojn al Antverpeno kaj tie komplete fuŝis la esperatan paciĝon, penetrante en la lokan arsenalon kaj eksplodigante ĝin, kaj kaŭzante per tiu la detruajn kontraŭatakojn. En la armeo de la nova ŝtato Belgio li estis iom post iom elpuŝita, kio ĉagrenis al li; sekve li partoprenis en 1841 en komploto kontraŭ reĝo Leopoldo 1a. Ĝuinte amnestion, li retiriĝis en bienon apud Bruselo, kie li okupis sin pri inventaĵoj, i.e. muntebla eskalo por fajrestingistoj. Li mortis en 1851, kvazaŭ forgesita. Sed strato en la kvartalo de lia antaŭa bieno (en Schaarbeek) memorigas pri li. Alia estas liaj posteuloj, inter kiuj kelkaj estas famaj (pentristo, fotografiisto k.a.); nu, li havis ne malpli ol 19 infanojn (ne enkalkulante la ekstergeedzajn).

W.M.A. De SMET