Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

En spegulo de l’ sarkasmo

Fervoraj legantoj de MONATO konas kelkajn novelojn de Higino García pri Uzinurbo: Virta la konkubino, La aliaj mortintoj ... Nun tiuj kaj aliaj noveloj de la aŭtoro — entute dek du — estas kolektitaj sub unu kovrilo kaj konsistigas koheran kolekton. Eĉ ne novelaron, sed romanon, ĉar ĉiuj noveloj estas ligitaj de komunaj protagonistoj, prezentitaj en diversaj momentoj de iliaj vivoj, kaj ĉiuj kune donas plenan impreson pri la mondo, kreita de García .

La ĝenron de tiu novelaro-romano oni povas difini kiel sciencfantazion, aŭ antiutopion, ĉar temas pri iu malproksima estonto, kiam la Libera Merkato triumfas jam dum jarcentoj, kie funkcias robotoj, eblas plene anstataŭigi homajn organojn per la artefaritaj ktp. Tamen mi preferus nomi la libron simple satira, simile al verkoj de SwiftSzathmàri, ĉar tra figuroj kaj bildoj, imagitaj de la aŭtoro, ni klare vidas la modernajn aktualaĵojn, sed en formo logika ĝis absurdo. La satiro ne estas, tamen, ridinda; ĝi estas eĉ timiga kaj tragika, kaj la ĉefa arta rimedo en la priskriboj estas gala sarkasmo.

Imagu la mondon, en kiu regas alterne du partioj: Ekonomia kaj Ekologia, tamen la diferenco inter ili estas ne tro rimarkebla. Ĉefe, laŭ rilato al ratoj. Tre fortas la religio: la homoj adoras Sanktan Ekonomion, Ĉiopovan Financon ktp. Nu, kaj la plej renoma profesio estas, sendube, Ekonomikisto. Ankaŭ ekster la religio estas tre gravaj mistikaj moroj: unu el la plej estimataj profesioj estas tiu de la horoskopistoj, kiuj aŭguras la estonton laŭ, ekzemple, koloroj de fumo eliranta el uzintuboj. La homoj estas bone disdividitaj je sociaj klasoj, sed nur se ili havas laboron (facile perdeblan), ĉar “kiu ne laboras, rajtas nek spiri nek vivi”. Nu, senlaboruloj povas vivi en rubejoj kaj ĉasi senhejmajn hundojn kaj ratojn (ĉasante ratojn ili eĉ plenumas gravan ekologian-higienan funkcion), sed ili ne estas konsiderataj oficiale ekzistantaj, kaj junuloj el altaj klasoj rajtas ilin ĉasi kaj mortigi por seniĝi de stresoj.

Ankaŭ tre estimata profesio estas tanatologoj, kiuj helpas, inter ceteraj taskoj, al suicidinklinaj homoj dece adiaŭi la vivon. Ja vere suicido estas la observenda homa rajto! Ankaŭ aliaj homaj rajtoj estas zorge observataj: ekzemple, seksismo estas grava delikto por prostituitinoj, kiuj ne devas fari diferencon inter viroj kaj virinoj en seksaj kontaktoj. Pri tio zorgas Buroo pri Moralaj Aferoj.

En tiu ĉi socio (kie fakte ĉiu trajto estas facile rekonebla, ĉu ne?) la homaj emocioj, kiel amo inter viro kaj virino, bonkoreco, kompato ks., se ekzistas, do estas konsiderataj kiel siaspecaj perversoj. Aŭ eĉ mutacioj. Fakte, la homoj, edukitaj en la Uzinurbo, mem tiel opinias. Verŝajne, la sola homa emocio, kiu estas nevenkebla de Libera Merkato Triumfinta, estas la amo de la gepatroj al infanoj. Ne hazarde ĝuste pri ĝi temas la plej brilaj noveloj-ĉapitroj de la libro: “Paĉjo” kaj “Aliaj mortintoj”. Verŝajne, nur tiuj restaĵoj de homeco, kaj ankaŭ malnovaj libroj, estas la sola perspektivo por eventuala resaniĝo de tiu imagita mondo, kiu estas tiom simila al la nia.

Nikolao GUDSKOV

Higino García: Kapturnoj. Serio Stafeto 24. Eld. FEL, Antverpeno, 1999. 160 paĝoj kudre binditaj. ISBN 90-71205-82-7. Prezo ĉe FEL: 16 eŭroj + afranko.