W.M.A. De SMET
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La “drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
Sur la negranda indonezia insulo Komodo vivas rimarkinde grandaj reptilioj1 kiuj ĝenerale estas citataj per la malĝusta nomo “Komodo-drakoj”. Ofte oni eĉ aludas ke ili estus ĝisvivintaj dinosaŭroj, sed tio neniel estas veraĵo. Fakte temas jen pri eksterordinare granda specio el la familio de la varanoj (familio el la ordo de la Lacertecaj bestoj, la Squamata, la *Lacertordanoj*2). Pli bone konvenas por tiu specio la nomo “Komodo-varano”, kiel tio estas en multaj lingvoj, kaj kiel tion inspiras la scienca nomo Varanus komodoensis. Nur la fakto ke tiuj bestoj povas atingi longecon de pli ol 3 metroj malprave kredigas ke ili estus posteuloj de la prahistoriaj dinosaŭroj.
Malgraŭ la grandeco de tiuj bestoj, la specio koniĝis zoologie nur en la jaro 1912, unu jaron post kiam la unuan fojon eŭropano vidis ĝin kaj povis akiri kelkajn pecojn de la korpoj de du specimenoj por pruvi la verecon de ĝia ekzisto.
Sed nuntempe la besto estas jam ĝenerale konata. Multaj libroj pri zoologio citas ĝin. Jam pluraj filmoj estas faritaj pri ĝia vivo. De kelkaj jaroj la malfacile atingebla insulo Komodo estas jam unu el la ĉefaj turismaĵoj de Indonezio: ĉiutage kelkaj dekoj da homoj havas la okazon tie observi tiujn bestojn en ilia natura vivmedio.
Ankaŭ mi, en aŭgusto 1997, revenante de vojaĝo al Aŭstralio (Adelajdo) kaptis la okazon iri viziti tiun foran insulon kun la celo vidi propraokule tiujn imponajn bestojn. Estis unika travivaĵo, komparebla al tiu kiun mi spertis kiam mi iam vizitis gorilojn en Ruando3, sed kun la diferenco ke tiutempe ni estis nur kelkaj homoj meze de grupo de goriloj, dum nun ni estis trideko da turistoj vidantaj la varanojn rampi al sia speciale deponita nutraĵo, kadavro de porko.
Kaj tian spektaklon oni povas sperti nur sur la insulo Komodo.
En multaj atlasoj oni ne trovos Komodon. Ĝi estas nur unu el la pli ol mil insuloj (kaj insuletoj) de Indonezio. Ĝi cetere ne estas granda, nur 30 km longa kaj 20 km larĝa. Ĝi leviĝas el la maro kiel alta roko kun krutaj randoj. Nur ĉe malgranda peco de unu rando ekzistas golfeto kun strandeto; tie ekzistas la sola vilaĝeto kun kelkaj fiŝistaj familioj, kaj nur de tie oni povas penetri en la landinternon.
Tiu malfacila enirebleco garantiis ke sur tiu insulo (kaj kelkaj najbaraj, eĉ pli malgrandaj) la naturo kvazaŭ ne estis influita de intervenoj de aliaj bestoj (aŭ de homoj) kaj ke ĝi tre malmulte ŝanĝiĝis dum la jardekoj, la jarcentoj, la jarmiloj.
Komodo situas inter la pli grandaj insuloj Sumbawa kaj Flores, en la orienta aro da insuloj. Kvankam la faŭno de tiu orienta insularo jam havas aŭstraliajn trajtojn4, tie vivas du specioj de grandaj mamuloj de la azia faŭno: iu porko (Sus barbatus, *Porko vangbarba*) kaj iu cervo (Rusa timoriensis, *Antlerbovo krinkola*). Tiuj du specioj estas la ĉefaj predoj de la Komodo-varanoj.
Apud la fiŝista vilaĝeto nun ekzistas iu studcentro, apud kiu estas iu (malmult-komforta) domo por tranoktado. La vizitantoj devas atingi la strandon, aŭ per malgrandaj ŝipetoj, aŭ vadante tra la akvo, aŭ portate sur ies dorso. La plimultaj turistoj alvenas per luksaj krozadŝipoj kaj povas tranokti en sia kajuto kaj frumatene atingi la insulon per ŝipetoj; la aliaj devas mem aranĝi kiel atingi tiun izolan lokon (sed kelkaj turismaj agentejoj jam faras tiajn aranĝojn). Per bona ŝipo luita en Sumbawa ni povis atingi Komodon.
La preferata observoloko estas je kelkaj centoj da metroj for de la maro: iu senarba spaco meze en la ĝangalo kaj kie jam de jaroj dufoje en la semajno kadavro de porko aŭ de cervo estas ĵetita aŭ pendigita por ke malsatantaj varanoj venu tie vori ĝian putrantan karnon. Ĉiutage kelkaj bestoj venas tien, jam pli malpli indiferentaj pri tiuj homoj kiuj, kun fotilo aŭ filmilo en la manoj, ĉiumatene klopodas akiri la plej mirigajn bildojn pri tiuj imponaj estaĵoj, kaj kiuj daŭre devas esti avertataj de la gvidantoj ke ili ne tro proksimiĝu al la bestoj.
Tiuj ekskursoj por observi la varanojn okazas frue en la mateno, kiam la bestoj ne estas tre moviĝemaj pro la malplia varmo (ĉe la reptilioj la korpotemperaturo dependas de la ekstera temperaturo) kaj do la riskoj je atakoj estas malgrandaj.
Kvankam bestoj kun longeco de 2 ĝis 3 metroj certe estas imponaj, speciale kiam temas pri reptilioj, oni tamen konsciu ke ekzistas aliaj specioj de varanoj (kaj de aliaj familioj de la *Lacertordanoj*) kun longeco de pli ol unu metro (iuj estas ĝeneralaj en tropika Afriko kaj en Hindio), kaj ke la komoda specio do simple estas la plej granda inter la grandaj. Fakte ekzistas reptilioj multe pli grandaj ol ili, nome kelkaj specioj de krokodiloj (por ne paroli pri kelkaj specioj de serpentoj).
Nur la fakto ke tiuj reptilioj de Komodo vivas sur izola insulo kaj estis restintaj nekonataj dum jarcentoj stimulis la fantazion de kelkaj homoj, kiuj kredis vidi en ili la posteulojn de dinosaŭroj de la Sekundara Erao. Sed tiom da anatomiaj faktoj malpravigas tiun ĉi supozon, ke eĉ ne valoras analizi tiun ĉi fantaziaĵon. La paleontologio konas cetere pliajn prahistoriajn varanojn (eĉ specion de 5 metroj en Aŭstralio) kaj havas iun sufiĉe klaran bildon pri ilia genealogio. Oni povas imagi ke la Komodo-varanoj estiĝis el aliaj varanoj antaŭ 5-6 milionoj da jaroj (dum la dinosaŭroj malaperis jam antaŭ 65 milionoj da jaroj), en tempo kiam la nuna indonezia insularo konsistis el montoĉeno super la marnivelo. Supozeble la specio tiam havis sufiĉe grandan dispersiĝon en tiu regiono; sed en postaj epokoj ĝi multloke suferis de predado (en la pasintaj cent mil jaroj ankaŭ fare de la homoj) aŭ de aliaj faktoroj, kaj per tio ĝi estingiĝis sur granda parto de sia vivareo, krom sur tiu izola insulo Komodo kaj kelkaj najbaraj insuletoj (Rintja, Padar, Gili Motong). Laŭ konto de la jaro 1990 tiam vivis 3336 ekzempleroj, do sufiĉa nombro por pluvivi.
En sia ĝenerala korpoformo la Komodo-varano ne multe diferencas de kelkaj aliaj specioj de varanoj; la inseksaj ekzempleroj eĉ ne estas pli grandaj ol tiuj de aliaj specioj. Kiel la aliaj de tiu familio, tiu ĉi specio havas haŭton kiu kovriĝas per malgrandaj skvamoj, ĝi havas mezlongajn krurojn kun longaj ungoj, longan voston (same longan kiel trunko plus kapo) kaj longan kolon. En ĝia buso estas multegaj pintaj dentoj. La lango estas splita. Ĝia korpokoloro estas grandparte malhela. Pro la iom plumpa formo, la nigra koloro kaj la kresto sur la dorso kaj vosto, ĝi havas malbelan aspekton, kiu kaŭzas la imagon pri iu monstreca besto, iu drako. La fakto ke ĝi, sekve de sia grandeco, povas ataki grandajn predojn, eĉ homojn, kontribuas al la hororo kiu ĉirkaŭas la famon de tiu besto.
Atakoj kontraŭ homoj tamen estas nur tre maloftaj. Oni scias pri transportita ekzemplero sur la insulo Flores, kiu iam atakis kaj voris infanon, kaj oni scias pri kelkaj atakoj fare de provokitaj ekzempleroj, sed tiuj estas esceptaj okazoj. Oni scias pri unu viktimo inter turistoj: maljuna viro kiu ne restis ĉe la aliaj kaj iris ripozi aliloke; kelkajn tagojn poste oni trovis lian kadavron formanĝita. La tragika ironio estas ke li estis fervora naturprotektanto kiu multe laŭdis la savadon de la Komodo-varanoj.
Fakte nur tre malmultaj ekzempleroj atingas la imponan grandecon de 3 metroj (la plej granda estis 3,4 metrojn). La plejpartaj estas nur 2 metrojn longaj aŭ malpli; tiaj ekzempleroj pezas 50 kilogramojn, sed ili kapablas engluti 40 kilogramojn da nutraĵo tage. Reptilioj kreskas dum sia tuta vivo, ĝis kiam ilia korpovolumeno iĝas tiom ĝena ke ili suferas (kaj mortas) pro ĝi; tio limigas ilian maksimuman grandecon. La varanoj vivas supozeble 50 jarojn.
Estas mirinde ke tiu eksterordinare granda besto restis tiom longe nekonata de la scienco. Nu, ĝi vivas sur izolaj insuloj, kien siatempe apenaŭ venis homoj. Sed jam delonge anoj de la insulo Flores venis ĉiujare kapti ekzemplerojn sur Komodo por sia granda festo, en kiu ili bezonis novajn tamburojn kun freŝa felo de tiu besto. Ili sciis kiel allogi ĝin per kadavro kaj tiam surprizi ĝin per ŝnurkaptiloj. Ili ofte spertis la danĝerojn de tiu kaptado kaj de la transportado, kaj por ili tiu besto estis la plej kruela ekzistanta. Sed la ekstera mondo nenion sciis pri tiu ĉiujara ĉasado aŭ pri tiu besto. La kelkaj onidiroj pri gigantaj bestoj sur kelkaj indoneziaj insuloj estis ĝenerale konsiderataj kiel fablaĵoj.
En la jaro 1911 nederlanda funkciulo (en tiu tempo Indonezio estis nederlanda kolonio), s-ro Tenhuis, guberniestro de la orientaj insuloj, faris sian kutiman inspektovojaĝon tra la regiono. Estante fervora ĉasisto, li volis uzi liberan tagon por iri ĉasi sur la (tiutempe senhoma) insulo Komodo. Luinte ŝipon en Flores, li konstatis ke dum la ŝipvojaĝo lia servisto havis teruritan mienon kaj eĉ rifuzis suriri la insulon. Nur post iom da insistoj la servisto estis preta rakonti ke li estis aŭdinta en Flores ke sur Komodo vivas monstroj kaj ke nun ĉasistoj estas tie por kapti kelkajn. Por Tenhuis tiu rakonto estis amuza fablaĵo, sed ĝi tamen vekis lian scivolemon. Li trovis la ĉasistojn kaj interkonsentis ke li iru kun ili. La tagon poste, je sia granda surprizo, Tenhuis vidis la koncernan beston kaj vidis kiel la Flores-anoj sukcesis kapti ĝin viva. Poste li mem akiris du aliajn ekzemplerojn por konvinki la nekredemulojn pri ilia ekzisto.
Jam la postan tagon li de Flores sendis telegramon al d-ro Ouwens, la direktoro de la Botanika Ĝardeno de Buitenzorg (nun: Bogor) por komuniki la trovon de nekonata bestospecio. Revenante en Batavia (nun: Jakarta), Tenhuis povis kun fiero montri la konservitajn korpopartojn de la du specimenoj. Tiuj pruvaĵoj poste estis senditaj al la Naturhistoria Muzeo en Leiden (Nederlando), kie ili vekis grandan intereson. La jaron poste aperis scienca teksto, verkita de Ouwens, kiu konigis tiun eksterordinare grandan varanon al la tuta scienca mondo.
Nur poste la fantazio de kelkaj personoj vidis en tiu neordinare granda varano iun drakon, iun prahistoriaĵon, iun travivintan dinosaŭron, iun hororan monstron, kiu sukcesis travivi la tempojn ... Kaj la mondo kredis ke ĝi estas tia ...
De kelkaj jaroj la Komodo-varano reakiras sian ĝustan valoron: ĝi iĝas simbolo de tiuj bestoj kiuj estas malmultaj de sia specio, kaj kiuj devas esti severe protektataj por ke ili ne malaperu por ĉiam, se la cirkonstancoj ĉirkaŭ ili ŝanĝiĝos troe sekve de la influoj de la ĉiam tro invadanta homaro. Kaj en la kazo de la Komodo-varano, ĝia malmulteco, kuplita al ĝia giganteco, stimulas la intereson de multaj homoj, kun aŭ sen scioj pri biologio, tiom ke ili estas pretaj fari specialajn vojaĝojn, eĉ je grandaj kostoj, ofte en malkomfortaj cirkonstancoj, por povi vidi kaj foti tiujn neordinaraĵojn en ilia propra vivmedio. Intertempe la koncerna lando vidas tiujn turistojn alflui, elspezi monon surloke kaj per tiu mono kontribui al la bonfarto de la lando, kaj do la lando iĝas preta protekti la valorajn bestojn kaj ilian vivmedion.
La Komodo-varanoj tiel estas bela ekzemplo de saviĝado de specio danke al turismo.
1. Ĉi tie estas uzata la vorto “reptilio” anstataŭ la kutima, sed malkonvena, vorto “rampulo”.
2. La nomoj indikitaj inter asteriskoj estas nomoj de Nova Biologia Nomenklaturo, scienca nomsistemo kiu uzas Esperanton.
3. Vidu “La goriloj de la Virungo-vulkanoj” MONATO 1987/10, paĝoj 12-13.
4. La faŭno de la indonezia insularĉeno varias de unu insulo al alia, havante vere aziajn trajtojn en la okcidento kaj forte aŭstraliajn en la oriento. Plej granda diferenco ekzistas inter la insuloj Bali (kun aziaj trajtoj, ekz. tigroj, elefantoj) kaj Lombok (kun aŭstraliaj, ekz. kakatuoj), kvankam la distanco inter la du insuloj estas malpli ol 20 kilometroj. Tiu diferenco ankaŭ iom vidiĝas en la molukaj kaj filipinaj insuloj. La imaga linio inter la du faŭnoj, plej klara inter Bali kaj Lombok, estas konata en la zoogeografio per la nomo “linio de Wallace”. La fakto ke sur Komodo ekzistas porkoj kaj cervoj estas iom neatendita.
W.M.A. De SMET