Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FINNLANDO

Novtipa prezidanto

Per nuraj cent mil voĉoj Finnlando akiris sian unuan prezidantinon. La 6an de februaro, en la dua balotado de la elektoj, la nuna ministrino pri eksterlandaj aferoj, Tarja Halonen, 56-jara, venkis s-ron Esko Aho.

Halonen reprezentas la grandan maldekstran partion de social-demokratoj, dum Aho estas la prezidanto de la iom pli dekstra Centra Partio. Ŝajnas, tamen, ke ĉi-foje aliaj konsideroj gvidis balotantojn krom divido inter dekstraj kaj maldekstraj partioj. Aho ricevis plimulton de la voĉoj donitaj ekster la pli dense loĝata suda parto de la lando, tiel ke la subteno de Halonen kovras nur relative malgrandan regionon. Efektive Halonen estas ne nur la unua ina prezidanto de Finnlando, sed ankaŭ la unua, kiu naskiĝis en la ĉefurbo Helsinko. Halonen estis ankaŭ relative pli multe subtenata de virinoj ol Aho.

Ekstera politiko

La ĉefa tasko de la finna prezidanto estas direkti eksteran politikon. En demandoj pri internacia politiko la opinioj de la du kandidatoj apenaŭ diferencis. Ambaŭ volis plu havi Finnlandon en Eŭropa Unio, sed ekster NATO, kaj ambaŭ emfazis bonajn rilatojn kun Rusio. Aho tamen kritikis EU-on, kiam ĝi avertis Aŭstrion ne enregistarigi la ekstreme dekstran partion de Haider. Tiurilate Halonen subtenis EU-on — alie ŝi ne estus povinta fari, estante ministro pri eksterlandaj aferoj de la antaŭa prezida lando de la unio.

Tarja Halonen estas novtipa prezidanto ne nur pro sia sekso. Ŝi edukis sian filinon kiel sola patrino kaj ne estas oficiala edzino de sia nuna kunvivanto. Ŝi estas eksa prezidanto de asocio pledanta por egalaj rajtoj de samseksemaj kaj malsamseksemaj civitanoj. Kaj, male al la granda plimulto de la finnoj, ŝi ne membras en la luterana (aŭ alia) eklezio, kvankam ŝi konsideras sin kiel kristanon. Ŝi diris, ke post la elektoj ŝi povus eventuale edziniĝi al sia kunvivanto aŭ eĉ aliĝi al la luterana eklezio, sed ŝi ne deziris fari tion kiel parton de la elekta kampanjo.

JSL