Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kontraŭ la mensogoj

La 12an de februaro 2000 okazis, kiel nun ĉiutage en Vieno, manifestacio. Ĉi-foje oni memorigis pri la intercivitana milito, kies kulmino okazis precize antaŭ 66 jaroj. Tiam, en 1934, soldatoj de la aŭstro-faŝisma armeo traserĉis laboristajn loĝejojn, kio provokis kvartagan militon inter faŝismaj kaj socialdemokrataj trupoj. Sur la batalejoj restis pli ol mil mortintoj; la laboristoj malvenkis.

Ankaŭ tamen oni protestis kontraŭ la nova koalicio inter la multdiskutata Libereca Partio (LP) kaj Popolpartio (PP) kaj kontraŭ rasismo, malsocialigo kaj la mensogoj de LP, PP kaj eĉ socialdemokratoj. La 15 000 ĉefe maldekstremaj junuloj unue migris al la ĉefministrejo, kie staras tendo de la “ambasadorejo de zorgigitaj civitanoj”. Kiu havas problemojn kun la novaj regantoj povas tie, dum 24 horoj tage, trovi konsilojn.

La manifestaciantoj haltis ankaŭ ĉe la parlamentejo kaj fine, daŭre paceme, moviĝis al la laborista domego Karl-Marx-Hof (Karlo-Markso-Korto).

WALTER KLAG

Manifestaciantoj, protestante kontraŭ rasismo, haltis ekster la parlamentejo.

Antaŭ la ĉefministrejo staras t.n. “ambasadorejo de zorgigitaj civitanoj” tie oni konsiliĝu pri la nova registaro.