Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FILM-ARTO

Emocia “duŝo”, tremiga “mago”

La Roterdama Internacia Filmfestivalo estas la due plej vizitata tia evento post tiu de Berlino. Ĉi-jare, okaze de la 29a festivalo, ĉ. 200 longfilmoj fikciaj aŭ dokumentaj kaj simila nombro da kurtfilmoj estis montrataj dum ĝiaj 12 tagoj. Vendiĝis pli ol 320 mil biletoj, kio superas per 6 % la nombron de vizitoj en 1999 kaj postrestas nur je 30 000 la kvanton kutiman en Berlino.

La Premion de la Publiko ricevis la filmo “Duŝo” (Xizhao) de Zhang Yang (Ĉinio), kiu amuze kaj emoci-done portretas la vizitantojn de publika banejo en Pekino. Jam premiita en festivaloj de Toronto, San Sebastián kaj Tesaloniko, ĉi tiu filmo raportas pri la lanta malapero de tradiciaj viv-eroj en landego spertanta moderniĝon ofte bruskan. Ĝi estas jam vendita por dismontro tutmonde, krom en Irano kaj Barato.

Socie engaĝita

Je po 10 000 eŭroj iris “Premio Tigro” (Tiger Award) al Pablo Trapero (Argentino) pro “Gruo-mondo” (Mundo Grúa), socie engaĝita, ironia filmo pri gruisto nedungata pro trodikeco; al Katrin Ottarsdóttir (Danio) pro “Ĝis, blua birdo” (Bye Bye Blue Bird), kiu rakontas la radik-serĉadon de du junulinoj en fora fiŝista insuleto; kaj al Lou Ye (Ĉinio/Germanio) pro “Suzhou-rivero”, kiu pentras la malkvietan vivon de nova generacio en Ŝanhajo.

Via raportanto, ja hungaro, spektis nur la du partoprenaĵojn el Hungario, la melankolian komedion “6:3” de Péter Tímár [peter timar] kaj la lirikan, sorĉ-etosan verkon “Mago Simono” de Ildikó Enyedi [ildiko enjedi]. Kritikistoj opiniis jene pri la dua: “fascina filmo ... la sola en la festivalo, pri kiu mi certas, ke mi memoros ĝin eĉ post kvin au dek jaroj ...” “eble neniam mi vidis filmon pli belan ... ĝi donis enrigardon en la paradizon. Kvazaŭ religia travivaĵo ne transdonebla, kiu ankoraŭ tremigas min.”

István ERTL