Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Specimeno de provinca amatoreco

La aŭtorino de la libro — kanada esperantistino Betty Salt (1907-1994) — estis tre estiminda persono, Honora Membro de UEA. Inter grandaj okupoj pri Esperanto — instruado, gvidado de loka societo kaj de la landa asocio — ŝi de temp’ al tempo verkis kaj tradukis rakontojn, teatraĵetojn kaj poemojn. Post ŝia morto UEA kolektis la verkojn kaj eldonis en formo de negranda libro. La libro enhavas 16 originalajn rakontojn, 6 teatraĵetojn kaj 6 poemojn; krome — kelkajn prozajn kaj poeziajn tradukojn el kanadaj aŭtoroj. Verŝajne, ŝia tuta literatura heredaĵo.

La rakontoj estas aŭ instruaj fableskoj (Lito apud la fenestro), aŭ rakontoj pri iuj vivokazintaĵoj (speciale notitaj “vera rakonto”, kiel Ŝi eniros la ĉelon bela, Reĝo Davido k.a.), aŭ rememoroj el la propra sperto de elementlerneja instruistino (Veraj rakontoj de instruistino), aŭ propraj rerakontoj de iuj historiaj eventoj (Mistera malapero), humuraĵoj (La vivo estas tia)... Ĉio estas bone legebla, facillingva, sed — terure banala! Fakte, tiaj senpretendaj rakontoj bone taŭgas por aŭtoraj prezentoj dum klubaj vesperoj, por literaturaj paĝoj en loka aŭ regiona revu(et)o, por pridiskutoj en klasoj de literatura majstreco ktp., sed certe ne por esti konsiderata altnivela

literaturo. La aŭtorino mem ne kulpas — verŝajne, tiuj verketoj origine ĝuste por tio estis kreitaj — sed en eldono de UEA aspektas tro provincece.

Same amatore aspektas la teatraĵetoj, taŭgaj por klubaj prezentoj fare de komencantoj, sed, certe, ne por serioza scenejo. Rilate la poemojn, eĉ la datoj de ties verko (1961-65, kaj esperantistiĝis B. Salt en 1961!) montras, ke ili estas plejparte provoj de entuziasma komencanto, kaj kun tia karakterizo povas esti ĉarmaj, sed ja ne hazarde ŝi en postaj jaroj de sia esperantista matureco ne plu okupiĝis pri poezio.

Jes, ekzisto en esperantlingva literaturo de poemoj de Auld, noveloj de Szilagyi, teatraĵoj de Boulton ktp. supozigas, ke en tiu lingvo devas ekzisti centoj da multe malplialtnivelaj verkistoj — granda literaturo sen fono de negravaj, amatoraj verkistoj ne eblas. Kaj la recenzata libro pruvas tion. Certe, estas nobla tasko rememori forpasintajn aktivulojn, multon farintajn por la movado. Sed eldoni ties verkojn libroforme, por kio ili estas ne tute taŭgaj, estas ne la plej bona maniero honorigi la memoron!

La sola afero, por kio la libro povas utili, estas proponi ĝin al komencantoj kiel unuan simplan legaĵon: facila klara lingvaĵo kaj tuj kapteblaj intrigoj taŭgas por tiu celo. Sed eĉ por tio ekzistas kolektoj de rakontoj de niaj plej bonaj verkistoj, kiuj ja povas pli trafe montri riĉecon kaj eblecojn de nia literaturo. Do, eldono de la libro povas esti konsiderata kiel eraro de UEA.

Nikolao GUDSKOV

Betty Salt: Lito apud la fenestro. Eld. UEA, Rotterdam, 1999. 108 paĝoj. ISBN . Prezo ĉe FEL: 4,80 eŭroj + afranko.