Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako

Mi neofte vidas televidon, sidas antaŭ la ekraneto probable dekon da horoj jare. Ne ke mi opinias, kiel plej multaj, ke la kriterio de intelektulo estas maldegno al televido. Al mi simple mankas tempo, okupite, estante neraŭmisto, de sakritaj movadaj aferoj. Interesas min ja matĉo de piedpilko, aŭ ĉu oni devas diri futbalo?, en la televido; okazas ke, pasante tra la salono, kie la familianoj sin amuzas per tiu malluksa rimedo, mi ne malgraŭvole rigardas kaj pasigas kvaronhoron nur por poste akuzi min pri frivoleco.

La novjara ferio estas tamen io alia. Mi sidas en dolce farniente, faras nenion. La maljuna virino trafoliumas ĵurnalojn kaj murmuras, ke oni prezentos For kun la vento. Ĉu ci volas vidi ĝin? Ne estas malbona ideo nostalgii kun la malnovaj amikoj Leigh kaj Gable. Kiel? Ci vidos historian dramon dum la vakaj minutoj antaŭ la komenco de la filmo? Bone, mi iru kun ci.

Tiel komenciĝis “Yosida Syôin kaj Takasugi Sinsaku”, pritraktanta la epokon de alia civitana milito en tiu ĉi lando antaŭ la tiel nomata Restaŭro. Tiu renversis la feŭdan registaron, nomatan la ŝogunejo, kaj ekigis la modernigon de Japanio, por ke tiu ĉi plenkresku kiel okcidentmodela imperiisma potenco sub la ŝamanisma aŭtoritato de la reĝo, aŭ, kiel oni diras, imperiestro.

Majstro kaj disĉiplo

La teatraĵo pruviĝis, kontraŭ la anticipo, interesa, kaj ni travidis ĝin ĝis la fino, nuliginte la unuan planon spekti la scenojn el la usona Malnova Sudo. Syôin [ŝooin] kaj Sinsaku estas majstro kaj disĉiplo en privata lernejo en kamparo de unu el la vasalaj markizoj sub la ŝoguno, kiujn turmentas la penso pri la sorto de ilia patrio.

La majstro vizitas komandanton Matthew Perry sur fregato de la usona skadro, kiu venis por negoci pri komerca traktato kun la ermita lando kaj ĵetis ankron fronte de la golfo de Tokio, tiam nomata Edo, por peti preni lin surŝipe al Usono. Japanio alprenis la politikon de fermita lando ekde la mezo de la 17a jarcento, sub kiu iu ajn, kiu provis iri eksterlanden, estis punata per morto.

Perry demandas Syôin, tra interpreto de lia adjutanto, kial li volas fari tion. Por studi en Usono, por serĉi vojon kiel li povos savi sian hejmlandon de la subjugado fare de okcidentanoj. La komandanto demandas kial li pensas ke Ĉinio estis venkita de britoj en la opia milito. Per iliaj kanonoj? Ne, tio estas ĉar la ĉinoj ne estis liberaj. Ili ne volis morti por la korupta registaro. La juna japano ne komprenis. Tiam Perry murmuras ion, kio grade laŭtiĝas distinge aŭdebla. “Ni tenas tiujn ĉi verojn kiel memevidentajn, ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj, ke ili estas dotitaj fare de la Kreinto per certaj neforpreneblaj rajtoj, ke...”

Alvoko al la publiko

Mi estus devinta ridi, sed mi ne ridis. Certe, tio estas historiografie malvera. Perry venis ne kiel apostolo de libereco sed kiel avangardo de la usona imperiismo. Estis en 1854, kaj multe da jaroj antaŭ Gettysburg. En la paradizo de la Libereco floradis la bienega sklaveco kaj la aristokratio kiu poste forflugis kun la vento. Malgraŭ tio, tiu ĉi dramaturgio ne estis ridinda, ĝi estis alvoko de la reĝisoro al la nuna publiko. Ĝi ne baziĝas sur historiaj faktoj en multaj aliaj detaloj; tion ĝi ne celas. La lasta sceno duobliĝas kun tiu de la britaj kanonoj muĝantaj kaj de la britaj aplombaj soldatoj — kun bajonetoj — tretantaj la marbordon metodike apud abatisoj kaj kadavroj de ĉinoj.

En 1867, dek tri jarojn post la konversacio sur la usona fregato, Sinsaku, la disĉiplo kaj mem nobelo, disbatis la malnovstilan armeon de la nobeloj de la landgrafo per la unua bataliono sur tiu ĉi tero konsistanta el roturiers: la samaj muĝoj de kanonoj, samaj triumfaj paŝoj, kiel tiuj de la britaj modeloj dum la opia milito, de la ĵus naskinta infanterio Nova Modelo japana. La politiko de la teritoria ŝtato en la provinco estis inversita al tiu de disfaligo de la ŝogunejo, kio ekstartigis la tutlandan revolucian lavangon.

Iuj asertas ke la penso de Syôin atingis respublikanismon tuj antaŭ lia ekzekuto 29-jaraĝa fare de la ŝoguneja reakcio: granda diferenco disde la t.n. postmoderna amaso kiu, kun disdonitaj flagetoj en la manoj, huraas antaŭ la imperiestra palaco en la Novjaro. Robert Louis Stevenson laŭdis lin, en la eseo Yosida Torazirô1, kiel la plej noblan personon en la homa historio.

Paria kapitalismo

En la epoko de Syôin, la devizo de ĉiuj revoluciuloj estis “la spirito de la Oriento kaj la teĥniko de la Okcidento”. Ili komplete ne konsciis pri tio ke la supera materia teĥniko naskiĝis el la supera spirito. La plimulto de la japanoj ankoraŭ nun pensas same. Kio estas la kvintesenco de la azia spirito? Fideleco al la monarĥo kaj pieco al la gepatroj. La azia kapitalismo ne estas moderna, ĝi estas paria kapitalismo. Tion pruvis tutevidente la lastatempaj skandaloj en la japana ekonomio kaj politiko.

La mesaĝo de la reĝisoro estis aŭskultita. Asahi, la Manchester Guardian de Japanio (mi restigas tiun ĉi epiteton “Manchester” pro nostalgio al John Cobden kaj Richard Bright), aperigis la favoran komentarion de certa aŭtoro de nefikciaj rakontoj (“inspirita vivo kiu semis por demokratio”). En hodiaŭaj tagoj en Japanio, la vorto “demokratio” jam estas suspektinda, kiel observate okaze de la rifuzo de la ordeno de la Kulturo fare de la Nobel-premiito Ôe Kenzaburô, kiu deklaris ke li ne akceptas la ordenon ĉar li estas infano de la postmilita demokratio. Li estis minacata de anonimaj telefonvokoj pro lèse-majesté.

La televidstacio estis NHK, ŝtatadministrata, ĉe kiu nekonformismaj programoj estas barataj post la subpremo de kritikema kabaredo frue post ties efemera populareco tuj post la fino de la milito. La kialo de la ĉirkaŭvojaĝo de tiu ĉi programo tra la cenzuro povas konsisti en tio ke la aŭtoro de la origina romano estas Siba Ryôtarô, kiu estas “nacia” romanverkisto, populara precipe inter la plejparto de la japanaj entreprenistoj. La televida versio estas tre diferenca de la originalo.

Misio de la gazetaro

Lastan aŭguston en Berlino, la redakcio de MONATO kunsidis. Mi esprimis miron pri tio ke dekstruloj faras el nia magazino liberan tribunon por sia opinio. Ĉiuj aliaj ĉeestantoj ne komprenis min. Iu diris ke oni en Eŭropo ne povas scii politikan implicon en Japanio de iu artikolo. Al mi la misio de la gazetaro ne estas objektiva raporto de faktoj; ĝi devas eduki la publikon; se ne, ĝi ne estus ĵurnalismo.

En la moderna Germanio ne ekzistas danĝero de retroiro al ultranaciismo: tio estas la rezulto de profunda kontemplado fare de la germanoj pri la pasinteco. Ne tia post la unua mondmilito. La vajmara respubliko estis konstante skuata de naciistoj antaŭnaziaj, kiel la sikarioj de Erzberger kaj Rathenau. Kiuj legas Kurt Tucholsky pensus ke la tiama Germanio fotografie similas al la aktuala Japanio. Vere, la kajzero fuĝis sed la generaloj restis, kiuj pavimis la vojon por Hitlero.

En Japanio, diskursoj kiuj estus punkode puneblaj en Germanio, kiel la negado de la Holokaŭsto, dominas en la politika klaso kaj prosperas en sensacia ĵurnalismo (“Japanio faris bonaĵojn por Koreio kaj Ĉinio”, “Se la milito estis malmorala, niaj mortintoj mortis vane, kio neniam repaciĝas kun nia sento”).

Se la rezulto de elektado estas ĉiam obeinda, kial la EU-registaroj preskaŭ bojkotas Aŭstrion?

YAMASAKI Seikô

1. Toraziroô estas lia civila nomo; Syôin, plumnomo kiel literatoro.