Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Karuselo de seniluziiĝo

Post nur 72 tagoj la regiona asembleo en Nord-Irlando, priraportita en MONATO 2000/2, ĉesis funkcii. La brita registaro suspendis la aŭtonoman parlamenton demokratie elektitan de la nordirlanda popolo kun unuafoja partopreno de ĉiuj laŭleĝaj partioj. Intertempe Nord-Irlando refoje estos rekte regata de Londono.

Kialas la indigno de nordirlandaj (porbritaj) uniistoj, ke ankoraŭ ne malarmis sin respublikismaj organizaĵoj — specife la t.n. Irlanda Respublika Armeo (IRA). Parenteze, ankaŭ protestantaj “lojalismaj” organizaĵoj rifuzis sin malarmi. Ĉar plejparte nordirlandanaj elektantoj voĉdonis por la nova parlamento, post tutinsula aprobo de la interkonsento inter Britio kaj la Irlanda Respubliko, la suspendo aspektas maldemokratie kaj maljuste.

Neleĝaj armiloj

Tamen la publiko kaj en la Nordo kaj en la Respubliko fervore deziras forigon de neleĝaj armiloj. Ankaŭ Gerry Adams [ĝeri adamz], ĉefo de la respublikisma partio Sinn Féin [ŝin fejn], asertas, ke li deziras, ke ĉiuj armiloj estu forigitaj — inkluzive tiujn de la brita armeo en Nord-Irlando.

La tubero en la afero estas tio, ke ambaŭ influhavaj frakcioj malfidas kaj timas unu la alian. Estas malfacile imagi, kiel nordirlanda socio povos iam funkcii kiel normala komunumo, dum mankas reciproka fido.

IRL.