Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Lando de malsanktuloj

En MONATO 1999/2, p. 8 (“Imposta maljusteco”), oni raportis pri akuzoj kontraŭ la irlanda eksĉefministro Charles Haughey [ĉarlz hoĥe] pro malhonesteco, ĵurrompo kaj evitado de impostpagoj.

Haughey estas alvokita aperi en marto 2000 antaŭ juĝisto de supera kortumo. Tamen estas raportite, ke la responsa juĝisto decidis (supozeble laŭ peto de la advokato de Haughey) esplori kaj kontroli liston de 800 personoj, el kiuj estos nomumitaj ĵurianoj, kiuj decidos, ĉu Haughey estas kulpa aŭ ne.

Usonaj kortumoj

Tia esploro, kaj eventuala “purigo” de ĵurianoj, estas preskaŭ aŭ tute senprecedenca en Irlando. Laŭŝajne ĝi estas imitaĵo de simila proceduro en usonaj kortumoj. La publiko indignegas, ĉar advokatoj de ordinaraj akuzitoj ne rajtas elekti aŭ rifuzi ĵurianojn por proceso, en kiu ili estas implikitaj.

La bizara ago de la juĝisto povas ĝuste aŭ malĝuste doni la impreson, ke oni intencas inkludi en la ĵurio nur simpatiantojn de la akuzito. En antikveco irlandanoj ŝatis nomi sian patrion “lando de sanktuloj kaj kleruloj.” Hodiaŭ, pli videblaj estas la pekuloj kaj maljustuloj.

IRL.