Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kanonoj kontraŭ paseroj

Ĉu vi konas Jörg Haider? Ne? Nu, ne tiom gravas, vi perdis nenion se vi neniam renkontis lin. Li estas simpatie aspektanta homo, je unua rigardo tipa aŭstra skitrejnisto kun la tipe sunumita vizaĝo. Sed jen, en nia mondo ankoraŭ okazas mirindaĵoj: tiu Jörg Haider [jerg hajda] hazarde konatiĝis rolante kiel (pli precize kvazaŭ) politikisto. Kaj en tiu ĉi rolo li skuis preskaŭ la tutan Eŭropon, eĉ Usonon kaj Aŭstralion. Kia fenomeno!

Se mi estus Jörg Haider, mi nun prezentus paroladon kun jenaj eldiroj: Ni nepre ne civitanigu eksterlandanojn, ĉar “duobla ŝtataneco endanĝerigus nian sekurecon pli multe ol teroristoj”. Inter eksterlandanoj, kiuj venis al ni, estas “krimula kanajlaro”. “Kiu misuzas nian gastamon, por tiu validas nur unu postulo: El kaj for! Rapidege!” “Enmigrintoj alportis bruaĉon kaj odoraĉon!”

Alilandaj hajderoj

Jen, dirus aŭskultintoj, per tiu ĉi parolado Haider denove pruvas, ke li estas faŝisto! Tiam Haider povus ridetante klarigi al la protestantoj: la unua citaĵo estas de bavara ministroprezidanto Edmund Stoiber [ŝtojba], ĉefo de Kristan-Sociala Partio; la dua de kristandemokrata politikisto en Berlino; la tria de germana kanceliero kaj ĉefo de Social-Demokrata Partio de Germanio (SPD), Gerhard Schröder [ŝreder], eldirita dum la elektokampanjo, kiu kondukis lin al venko super Helmut Kohl; la kvara citaĵo estas verdikto de franca ŝtatprezidanto, konservativa Jacques Chirac [ĵak ŝirák].

Se mi estus Haider, mi nun demandus: Kial Eŭropa Unio kaj Usono ne proteste kondamnis tiujn reputaciajn politikistojn kaj ne interrompis rilatojn kun la respektivaj registaroj franca, germana kaj bavara? Kaj mi karakterizus tion kiel duoblan moralon, aplikadon de diversaj mezuriloj kaj kiel hipokritecon. Kaj mi atentigus, ke ekzemple Danlando, onidire liberala lando, ĵus pretigis novan leĝon, kiu eminente diskriminacios eksterlandanojn, tiel ke reprezentantoj de enmigrintoj en Kopenhago komentis: “Pli terure ol Haider.”

Kelkaj faktoj

Ni revenu el tiu ĉi fantazia scenaro al realo. Fakto estas, ke 14 EU-registaroj interkonsentis pri unuflankaj sankcioj kontraŭ la 15a membro de EU, Aŭstrio, kvankam Haider eĉ ne estas ministro en Vieno, nur landestro de Karintio. Kiel tia registo, mallonge antaŭe li estis aprobita kiel membro de la Komisiono de Regionoj de EU, kun la voĉoj de ĉiuj landoj. Fakto estas, ke la sankciojn kontraŭ Vieno oni decidis antaŭ establiĝo de la nova aŭstra registaro, do eĉ ne konante ties definitivajn konsiston kaj programon. Fronte agitis, cetere, la germana registaro kun la sama Schröder en la pinto, kiu postulis eligi eksterlandanojn. Fakto estas, ke Aŭstrio estas unu el la plej stabilaj demokratioj de EU kaj la elektoj, kiuj kondukis al la nuna koalicio de Popola Partio kaj Libereca Partio, estis — kompreneble — absolute demokratiaj.

Valor-komunumo

Nun la ceteraj eŭropaj registaroj lamentas pri la “valor-komunumo” de EU, kiun laŭ ili vundas la kunregado de la Libereca Partio en Aŭstrio. Fakto estas, ke neniu parolis pri tiaj valoroj, kiam en Italio regis dekstregaj partioj kun novfaŝistaj ministroj sub premiero Silvio Berlusconi [berluskoni]. Neniu memoris pri tiaj valoroj, kiam en Germanio sidis dekstregaj politikistoj en pluraj parlamentoj. Neniu kondamnis Parizon pro elektosukcesoj de faŝisto Le Pen, neniu havis zorgojn pro Svislando, kie dekstregulo en parlamentaj elektoj akiris fortan subtenon de la civitanoj, famaj pro demokrateco. Kaj ni tute ne parolu pri naciismoj kaj faŝismoj en eksaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo — la listo estus tro longa. Fakto, nelaste, estas ankaŭ, ke (kompare al sia grandeco) neniu alia EU-lando akceptis tiom da eksterlandanoj, kiuj rifuĝis sekve de konfliktoj kaj militoj en orientaj landoj, kiom Aŭstrio. Aŭ ĉu tio ne kongruas kun la “valorkomunumo”?

Arbitreca partio

Fakto estas ankaŭ, ke 70 el 100 aŭstroj ne elektis la partion de Haider kaj ke ili forte manifestacias kaj protestas kontraŭ li. Fakto estas tamen, ke Aŭstrio (kontraste al Germanio) ne tiom rigore kaj konsekvence distanciĝis de sia naziisma historio. Kaj fakto estas, kompreneble, ke Haider ne estas brila demokrato. Kiu kaj kia li estas? Populisto, certe, elokventa oratoro (eble demagogeto), kiu scias fascini siajn aŭskultantojn, eldirante tion publike, kion ili pensas kaj diskutas en drinkorondoj. Klaran programon tamen li ne havas, ĉar li uzas modajn humorojn de tiaj drinkrondoj. Tial la partio, kiun li nun estras jam de kelka tempo, devus ne plu porti la nomon “Libereca” sed “Arbitreca Partio”.

Kiel ajn, Haider estas politika nulo. Gravigis lin pli multe la panikaj reagoj el eksterlando ol propraj agoj. Laŭ germana proverbo, EU per siaj sankcioj “pafis per kanonoj kontraŭ paseroj”. Aŭ ni povas diri laŭ Zamenhof: por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas. Al EU ni devas direkti la demandon, ĉu do ekde nun tiu ĉi “valorkomunumo” preskribos al aliaj landoj, kiujn registarojn ties civitanoj devos elekti. Bela demokratio!

MAUL Stefan