Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Bugra bug-insekto

Laŭ la plej internacia lingvo de nia planedo, la angla, la vorto “bug” havas inter aliaj, signifon de eraro kaj insekto, treniĝanta, rampanta insekto kiel eble raŭpo, la fama blato aŭ araneo. Jes araneo ĉar, kiam iu ne havas tre sanan menson, oni diras, ke tiu havas araneon en la cerbo, do logike en “angla-lingvio” ian “bug”. Nia menso havas “bugojn”!

Kiom valora insekto

Dum tuta jaro oni parolis pri ĝi. Oni atendis teknikan katastrofon en komputilado, specon de ribelado, revolucion de maŝinoj kiel la fantasmagorion de Frankenstein [frankenŝtajn] en 1818, kiam la maŝinoj tamen obeis al la homoj, eĉ se ili brutigis laboristojn kiel nian ŝatatan Charlie Chaplin [ĉarli ĉaplin] en “Modernaj Tempoj”.

La modernaj tempoj iĝis malmodernaj, kaj aperis la malmaŝinoj, kiuj ne nur malobeas la homojn sed vere regas, sklavigas ilin en sodomia kunvivado, en aŭtenta bugrado. Kompatindaj malmaŝinoj, kiuj dubas pri sia kapablo salti de 1999 al 2000! Kaj tiuj stultaj homoj, kies araneo, “bugo” skrape rampas en la respektivaj cerboj kaj perturbas la koncernajn mensojn, elspezis en nia povra mondo la modestan sumon de duonmilo da miliardoj da usonaj dolaroj, por certigi, ke la iro de 1999 al 2000 okazos sen damaĝoj. Kaj oni aplombe asertas, ke komputilo-komputoro-komputero estas la plej mirinda mirindaĵo, kiun la homo kreis. Komprenu kiu kapablas.

La insekto atakas

Tamen tre malmulte la insekto atakis, la revolucio ne okazis kaj oni eĉ konfesas, ke oni ne bezonus elspezi, forĵeti monatan salajron de la tuta homaro, t.e. kion eĉ ne enspezas la 6 miliardoj da surteraj vivantoj.

Gazetaro tamen informis, ke 170 koreoj el Suda Koreio ricevis kunvokon al tribunalo por juĝo la 4an de januaro 1900... kia ŝanca elsavo!

La ŝtata servo pri meteologio de Francio donis ĉe interreto la statojn de vetero de 1a de januaro por la jaro 19100. Feliĉe la pluvo de longe, tiam, ne plu falos sur niajn kapojn.

En Viskonsino (Usono) la horloĝo, kiu regas la elektrajn generatorojn, saltis kalendare 35 tagojn, kio tute ne ĝenis la elektran kurenton.

Malmaŝinismo

Maŝinismo venigis la industrian revolucion, kiu perfektigis homekspluatadon kaj pravigis la aktualan kapitalismon. Tamen, kiam homoj planis, projektis maŝinojn, ili faris tion por ke la maŝinoj obeu al la planitaj funkcioj, la homoj regis la maŝinojn en simplaj, logikaj operacioj pere de facila rezonado kaj manipulado.

De malpli ol 20 jaroj nia mondo estas invadita de malmaŝinoj, t.e. de aparatoj duonpretaj kun blatoj kaj bitoj (vidu PIV-suplementon) en senfinaj binaraj kombinoj. Tiujn aparatojn, kiuj kapablas komputi, oni nomis “komputiloj-komputeroj-komputoroj”, pri kiuj la homoj ne scias konkordi rilate la terminojn. Fakte ni kutimis diri, ke 1+1+1 estas 3, sed por komputilo en la binara efiko 3 ne estas 3 sed nur 1+1+1. Tiel, por ke la aparato povu esti utila, oni devas ordigi, programi la elementojn en softvaroj (strangaj varoj) en senfinaj kombinoj ĵetitaj en la komputilon.

Tiam ne plu estas la uzanto, kiu regas la maŝinon, sed estas la aparato kiu regas la uzanton. Estas la uzanto kiu devas klaki, kliki, kvazaŭ per piano klavumadi kaj ludi per muso (imagu, homo kun rato!) por hazarde retrovi la kombinojn kaj eventuale ricevi iun servon. Ne plu utilas, por la ordinara uzanto, iu racia rezonado, nur funkcias speco de ludo, divenado, parkera reprodukto de kombinaĵoj helpe de rato kiu kuradas. Jen la malmaŝino, kiu sen peno, brutige, sklavigis la homojn kaj transportis ilin en nerealan, en virtualan mondon.

Evidente kelkaj “profesiuloj” sukcesas, per taŭgaj manipuladoj, atingi konstruajn rezultojn, sed per kia envolviĝo! Estas konstateble, ke aliflanke la ordinaraj uzantoj bezonas tiajn “profesiulojn” ĉe siaj dorsoj por ion atingi ... kaj kiom da duonjarcentuloj, kiuj ne plu emas ludi, sed kutimis rezonadi, rezignas pri tiuj aparatoj, krom eble por uzo kiel simpla skribo-maŝino.

Virtualuloj

Kontraŭe multaj, malpli ol duonjarcentaj homoj ŝategas la virtualecon, ĉar ili povas fuĝi de la realeco. Ili kreas novan mistikan mondon, kie ili sin izolas kaj vivas sodomie kun la maŝino. Ili per kaj kun la maŝino amindumas, erotike kaj porne amoras, ili image kaj reale fikas, masturbas sin, ili bugras la maŝinon.

Estas facile kompreni, ke kun tiaj virtualaj malmaŝinoj la homoj revas, dum novaj banditoj, ŝtelistoj, piratoj, kiujn oni nomas “hackers” (ĉu ne dishakistoj?), per virusoj kaj alispecaj fimanovroj povas detrui tion, kio fakte ne ekzistas ĉar virtuala.

Ĝis antaŭ nelonge ĉiuj maŝinoj, kiujn homoj konstruis (la autoro de ĉi tiu “vidpunkto” estis maŝinkonstruisto), kiam ili devis registri ion ĝis, ni diru 99999, facile, obee, tuj revenis al 00000 kaj kontinue laboradis. Verdire la nura besto kiu tiam agis, estis la homo mem, kaj neniu konstruisto pensis enŝovi musojn, blatojn aŭ aliajn treniĝantajn insektojn, eĉ ne la inĝenieroj, kiuj ŝajne havis virtualan araneon ene de la propra kranio.

LEDON Gilbert