Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Ĉu ri-vere kanalo?

Oriente de Vieno etendiĝas 1000-kvadratkilometra ebenaĵo: la Marĥkampo (germane: March, laŭ rivero-nomo). Tra ĝi fluas ĉarma kaj pitoreska rivero — aŭ ĉu? Fakte temas pri kanalo, kiu fariĝis parto de la naturo tre ŝatata de ripozemuloj. Nun, kvin jarojn post finkonstruo de la Marĥkampa Kanalo, oni povas promenante apud ĝi trovi sur tabuloj la kialojn de la kanalo: provizi la ebenaĵon per akvo; plibonigi la akvon en la marĥkampaj riveroj; kaj estigi ejojn ekologie valorajn.

La kanalo komenciĝas norde de Vieno. Prenante unu elcenton de danuba akvo, ĝi fluas unue paralele al la riverego kaj poste turniĝas orienten. Norde de Vieno, laŭ multaj kurboj, ĝi fluas tra vastaj kampoj kaj post 19 km eniras Russ-riveron, kiu mem atingas Danubon oriente de Vieno.

Ekologiaj sekvoj

Kelkaj projektoj esploris la kanalon: oni interesiĝis pri ekologiaj sekvoj kaj libertempa uzo. Ĉiutage vizitas la kanalon ĝis 2000 homoj: somere oni biciklas, vintre promenas, ofte kun hundoj. Rimarkinde estas, ke homoj kun propraj ĝardenoj pli ofte vizitas la kanalon ol homoj, kiuj loĝas en multetaĝaj domoj.

Laŭ ĝisnunaj spertoj apenaŭ pliboniĝis la stato de la grundakvo. Esploroj daŭras kaj aperos disertacioj. En la reto legeblas tekstoj en germana kaj angla lingvoj: serĉvorto estas “Marchfeldkanal”.

WALTER KLAG

Kiel akvo de l’ rivero — sed la bildo trompas.