Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Jouko Lindstedt

LA HELIKOJ

Kiam mi estis infano, mi neniam vidis helikojn — nur malgrandajn senkonkajn limakojn, en pluva vetero. Sed dum la du-tri lastaj jaroj aperis helikoj en la ĝardenoj de nia kvartalo, kaj ne nur aperis, sed eksplode multiĝis ĝis ili svarmis ĉie. Ili maĉis laktukojn, grimpadis sur ribujoj kaj frambujoj, kaŝis sin en ĉiu herbejo.

Ilia precipa okupo estis transiradi nian straton. Estis neeble kompreni kial — ambaŭflanke la ĝardenoj estis tute similaj, kaj ĉiam oni povis trovi proksimume egalan nombron da konkuloj irantaj kaj revenantaj. Eble ili estis kiel homoj, kredantaj ke ĉiam ie aliloke la aferoj statas pli bone. Tio estis multekosta kredo por la helikoj: aŭtoj frakasis amason da ili, tiel ke la tuta strato estis makulita de iliaj senformaj kadavroj. Kiam pasis bicikloj, oni povis aŭdi la kraketadon de la rompiĝantaj konkoj.

La ĝardenposedantoj de nia kvartalo estis incititaj ĝis perforta militemo. Oni elpensis diversajn kaptilojn kaj ekstermilojn, evidente vane. Nia dekstra najbaro rakontis al mi, ke helikoj tre ŝatas bieron; sufiĉas plenigi grandan pelvon per biero kaj atendi, ĝis la helikoj venas ebriiĝi kaj droni. Tamen mi neniam vidis lin elverŝi bieron por la helikoj. Nia maldekstra najbaro estis pli efika. Li permane kolektis centojn kaj centojn en sitelojn, kiujn li poste plenigis per varmega akvo. Dozo da sapo certigis, ke la ekstermatoj ne povu forgrimpi. La sekvan tagon en la siteloj restis nur viskoza maso, kiun li fiere prezentis al mi trans la barilo. Mi klopodis ne rigardi tro proksime.

— Tamen — li diris emfaze — tamen la plej efika maniero estas falĉi ĉie la altajn herbojn, sub kiuj ili ŝatas nesti kaj generiĝi.

Ni rigardis motorajn gazonilojn bruaj kaj energimalŝparaj, kaj neniam aĉetis tian. Ĉar nia ĝardeno estis grandeta, ni tondis per senmotora ilo nur parton de ĝi, kaj lasis la herbojn libere kreski en la pli foraj anguloj. Nia kvarjara filino Maria ŝatis ludi en tiuj altaj herbejoj, sed nun ni devis konsideri ilin ĉefe kiel helikejojn, de kiuj la mukhaŭtuloj firampis al ĉiuj najbaraj ĝardenoj. Nu, kompreneble ankaŭ sur niajn proprajn legomojn kaj berarbedojn. Ni do rezignis tiun parton de nia ekologia principaro kaj aĉetis motoran gazonilon.

Helikmortigado iĝis centra parto de niaj ĝardenaj laboroj. Mia edzino Laŭra surmetis botojn eĉ en suna tago kaj surtretis: krak! krak! La konkoj rompiĝis kaj io simila al intesto aŭ stomako eliĝis el ĉiu frakasita kadavro.

Mi malŝatis frakasi la helikojn, sed al la malgranda Maria tio tre plaĉis. Eĉ kiam ni promenis laŭ la trotuaro, ŝi paŝis sinue por surtreti kiel eble plej multajn. Min kaj Laŭran iom ĝenis ŝia senkulpa mortigemo.

— Ĉi tiuj helikoj ne estas en nia ĝardeno — mi diris. — Vi ne bezonas frakasi ilin.

— Sed mi povas neintence paŝi sur kelkajn — ŝi diris kaj forte piedpremis unu, el kiu (krak!) restis nur etaj konkeroj kaj ŝlima makulo sur la asfalto.

Iun varman posttagmezon Maria paŝetadis inter la berarbedoj, gustumante ruĝajn, blankajn kaj nigrajn ribojn kaj la plej dolĉajn grosojn. Sur iu ribfolio ripozis en sia konko heliko, kiu falis surteren kiam Maria deŝiris apudan grapolon.

— Hop! — diris Maria. — Ĉu vi kontuziĝis?

Ŝi prenis la konkon sur sian manplaton kaj rigardis proksime. Post kelka tempo la heliko elŝovis siajn antenojn kaj kapon, kiu komencis malrapide ŝanceliĝi ĉiudirekte.

— Estu pli singarda! — Maria admonis, imitante mian kutiman tonon. — Kie estas viaj gepatroj?

Ŝi serĉis sub la arbedo kaj decidis, ke du helikoj iom pli grandaj estas la panjo kaj la paĉjo de ŝia unua konato. Baldaŭ sur ŝia manplato kaj brako rampis kvarpersona familio, ĉar ŝi trovis ankaŭ fratineton. Tiu nomiĝis Petra, kiel la malgranda fratino de Maria mem.

Dum la tuta posttagmezo Maria ludis kun la helikoj, serĉante por ili agrablajn humidajn nestojn en ombrejoj. Kiam Laŭra venis en la ĝardenon, kun Petra surbrake, Maria rigardis ŝiajn botojn kaj diris firme:

— Oni ne rajtas rompi helikojn. Ili ne ŝatas morti.

Laŭra rigardis sian filinon mirigite, sed frakasis neniujn helikojn dum tiu posttagmezo.

Malfrue vespere mi staris dum kelka tempo en la ĝardeno farante nenion, kiel estis mia kutimo en varmaj helaj somervesperoj. Petra jam dormis en sia kradlito. La pordo de la domo malfermiĝis, kaj Laŭra elvenis portante sitelon da forĵetaĵoj el la kuirejo. Ŝi preterpasis min sur sia vojo al la kompoŝtujo, rigardis min kaj ridetis per siaj okuloj. Mi rigardis ŝiajn knabinecajn krurojn kaj meditis, ĉu mi iam memoros ĝuste ĉi tiun vesperon aŭ ĉu ĝi forgesiĝos sen lasi spuron sur mia cerbo, malgraŭ la magia krepusko kaj fortaj odoroj en la aero poiome malvarmiĝanta.

Revenante, ŝi haltis ĉe mi kaj metis la malplenan sitelon surteren. Estis silente, laŭ la strato pasis neniu. Mi prenis ŝian manon kaj suĉetis ŝiajn fingropintojn. Ŝi ĉiam aspektis alloge en ŝorto kaj ĝardenaj botoj.

Maria manĝas fragojn en lakto — ŝi diris. — Sed ŝi parolas nur pri la helikoj. Ili estas nun ŝiaj amikoj.

Mi rigardis al la apuda ĝardeno, kie la najbaro kun timiga pacienco plukis helikojn en grizan sitelon.

— Post kelkaj tagoj ŝi eble denove ekŝatos frakasi ilin. Ŝi estas nur kvarjara — mi diris. — Sed nun ŝi plorus, se ni mortigus eĉ nur unu helikon.

— Kion fari — diris Laŭra kun leĝera suspiro. — Ni devos mortigi ilin, kiam ŝi ne vidos.

Mi metis brakon ĉirkaŭ ŝian talion, lasante mian manon gliti de ŝia kokso en la malantaŭan poŝon de ŝia ŝorto. Ni ambaŭ rigardis al la domo.

— Infano ne rajtas vidi amoradon kaj mortigadon — mi provis filozofiumi. Ne facilis pensi pri amorado, kiam oni pensis pri frakasitaj konkoj kaj eliĝintaj intestoj, kaj pri la senespera svarmado en la sitelo de la najbaro. En la kuireja fenestro aperis la vizaĝo de Maria, ruĝigita de fragoj. Mi provis imagi, kiel ni aspektas al ŝi, en nia krepuska ĝardeno.