Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Loterioj

Nuntempe en Ĉinio estas vendataj pluraj specoj de loteriaj biletoj. La ĉefaj estas la Ĉina Sporta Loterio kaj la Ĉina Bonhava Loterio. Ĉie oni povas facile kaj senlime aĉeti bileton je nur du juanoj.

En grandaj urboj kiaj Pekino, Nankino kaj Kantono, sankciite de la lokaj registaroj, sportaj institucioj grandkvante proponas loteriajn biletojn, ĝenerale po du fojojn semajne.

Ĉinoj loterias tre fervore, tiel ke loterio estas unu el la mirindaj spektakloj de la nuntempa Ĉinio. Laŭ kalkulo de la koncerna fako, la nombro de aĉetantoj de loteriaj biletoj jam superas tiun de la ĉinaj akciuloj.

Riska investo

Ĉar pro la multaj aĉetantoj kaj la oftaj loterioj negativa influo ŝajnas neevitebla, specialistoj atentigis la publikon ke loterio estas riska investo. Ili rimarkigis jenajn du punktojn:

Unue, oni devas klare scii ke la loteriado estas eksterordinara industrio. Ekde la 90aj jaroj, la jara tutmonda vendosumo de loteriaj biletoj superas 70 miliardojn da usonaj dolaroj. En iuj landoj, la loteriado kiel industrio eĉ ludas gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo. Preskaŭ ĉiu deziras gajninte iĝi milionulo. Tamen, la institucioj emisias biletojn por profiti. Sekve, la nombro de gajnintoj estas nur dekmilono de la biletuloj!

Due, oni aĉetu laŭ sia kapablo kaj elspezu laŭ sia enspezo. Necesas esplori kiom familio racie povas elspezi por loteribiletoj. Iuj familioj elspezas multe da mono por nepre gajni, sed tio ofte kondukas ilin al malespero. Specialistoj opinias ke familio ĉiumonate povas uzi nur 1 ĝis 2 % de la normala enspezo por loterio. Nur tiel ili kun trankvila koro povas esperi bonŝancon.

MU Binghua