Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BELGIO

Malvuali nigran fantomon

La eniro de dekstreguloj en la registaron en Aŭstrio kaŭzis en Belgio malverŝajnan nervozecon. Unuflanke Belgio — almenaŭ laŭ lokaj gazetoj — ludis gvidan rolon en la bojkoto kaj izolado de Aŭstrio sine de la Eŭropa Unio. Aliflanke en kelkaj urboj — precipe en Antverpeno — la situacio tre similas tiun de Aŭstrio.

La dekstrega partio Flandra Bloko (Vlaams Blok) havas tiom fortan pozicion, ke ĝi kune kun alia partio povus starigi urban registaron. Povo-deziro povus instigi alian partion forgesi la izolecon de Flandra Bloko kaj ekkunlabori kun ĝi. La komunumaj elektoj en oktobro intensigas la nervozecon.

Tradiciaj partioj

Du okazintaĵoj en februaro bone ilustras tiun nervozecon: samtempe ili montras la mallertecon de politikistoj kaj aliaj publikaj agantoj. Unue Johan Leman — estro de kontraŭdiskriminacia centro starigita de la registaro — diris, ke la nuntempa belga politiko estas tiom orientita al la mezo, ke oni ne plu povas distingi inter diversaj tradiciaj partioj. Laŭ Leman mankas vera opozicio. Tiun vakuon lerte plenigas Flandra Bloko, kiu tiel povas altiri voĉojn de malkontentuloj.

Tial laŭ Leman la liberala kaj kristandemokrata partioj (la plej dekstraj) allogu “demokratajn fortojn” el Flandra Bloko, rezervante por ili elekteblan lokon en siaj elektolistoj. Tiel ili regajnos la voĉojn de pli dekstremaj elektantoj. Tiu opinio renkontis fortan kontraŭstaron kaj de la koncernaj politikistoj kaj de Flandra Bloko. La ĉefministro, Guy Verhofstadt [gi verhofstat], ofendite, reagis, ke Leman lasu politikon al politikistoj.

Politika izolado

Multaj komentis, ke Leman ŝajne volis forigi la cordon sanitaire (t.e. la politika izolado de Flandra Bloko — neniu politika partio pretas/rajtas intertrakti kun ĝi). Akcepti, ke iuj membroj de tiu partio tamen estas “demokratoj”, validigas ĝian ekzistorajton. Sendube multaj voĉdonantoj komprenos tiun opinion tiel, ke tamen estas “akcepteble” voĉdoni por tiuj “demokratoj”.

La dua afero okazis en la “dioksin-komisiono”, kiu esploras la fifaman krizon pri belgaj ovoj, kokinviandaĵoj, ktp, okazintan en majo 1999. Dum pridemandado s-ro Slangen [slange], porparolanto de la ĉefministro, rifuzis respondi demandon de Gerolf Annemans [ánemans], gvida figuro el Flandra Bloko (kaj signita de Leman kiel “demokratema”). Slangen pravigis sian agmanieron komentante: mi ne parolas kun tiaj homoj. Pro tiu rifuzo Annemans furioze forlasis la komisionon. Dum la sama sesio Slangen insultis ankaŭ unu el la membroj de la kristan-demokrata partio. Li poste pardonpetis ĉe tiu lasta, sed ne ĉe Annemans: la komisionanoj ne insistis, ke li faru.

Metodoj kondamnataj

Kion ajn oni opinias pri Flandra Bloko, tamen, tiu ĉi konduto denove kaŭzis grandan agitiĝon kaj konfuzon. Oni povas sin demandi, ĉu akcepteblas perforti demokratan agon rilate al anoj de nedemokrataj partioj, kiuj tamen estas demokratie elektitaj. Tamen, ĝis nun, Flandra Bloko daŭre gajnas apogon pro malkontento pri regantaj politikistoj, interalie ankaŭ pro tio, ke oni aplikas al ĝi metodojn, pri kiuj ĝi mem estas kondamnata. Eĉ pli grave estas, ke pro tiaj okazintaĵoj Flandra Bloko daŭre estas “novaĵero” kaj retenas la atenton kaj de la amaskomunikiloj kaj de la publiko.

Okulfrape ankaŭ estas ke, dum abundas diskutoj kaj paroladetoj, oni ĝis nun ne funde komparis tiaman situacion en Germanio kun la nuna en Eŭropo. Kiel ajn Leman politike stumblis, li certe pravas, dirante, ke politikistoj pli klare montru sian vidpunkton kaj identecon rilate al sociaj problemoj.

Povus esti, ke nigra fantomo vagas inter ni, sed tial des pli necesas malvuali ĝian vizaĝon kaj proponi aliajn, klarajn politikajn ideojn.

Guido VAN DAMME