Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Ŝparlibretoj: fino por la anonimeco

Jam ekde dek unu jaroj estas diskutata la anonimeco de la aŭstriaj ŝparlibretoj. La ok milionoj da aŭstroj posedas 25 milionojn da ŝparlibretoj, kvankam per tiu ŝparmaniero oni ricevas nur mizerajn interezojn. Tamen, de 7 000 ŝparlibretoj la monsumo estas pli ol po 400 000 eŭroj!

Aŭstrio estas membro de la Internacia Komitato kontraŭ Monlavado. Tiu asocio suspektis, ke per anonimaj ŝparlibretoj drogŝakristoj kaj aliaj krimuloj legalizas sian fimonon, kaj minacis Aŭstrion per eksigo, se la anonimeco ne malaperos.

Tial la nova aŭstria registaro decidis ke ĉiu, kiu posedas ŝparlibreton kaj volas enpagi iun sumon, devos montri legitimaĵon al la bankoficisto ekde la 1a de novembro 2000. La lasta anonima monpreno eblos je la 30a de junio 2002. Do la anonimeco ne plu ekzistos ekde la 1a de julio 2002. Tamen restos la severa banksekreto. Nur en okazoj de suspekto pri krimo juĝisto rajtas postuli informojn pri monaferoj.

WALTER KLAG