Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FINNLANDO

Je kio ni kredas?

Preskaŭ ĉiu finnlandano aŭtomate estas baptita luterana protestanto. El la pli ol kvinmiliona loĝantaro ĉ. 4,4 milionoj membras en la ŝtata luterana eklezio, sed nur 10 % partoprenas dimanĉan diservon unufoje monate, dum en centra Eŭropo la frakcio estas 20-30 kaj en suda Eŭropo 40 el 100. En Pollando kaj Irlando la frakcio povas estis 90 %. En Usono 40 % el la loĝantaro frekventas la meson ĉiusemajne.

Ĉu ekumena lando?

Oni diras, ke la nordiaj landoj estas la plej nereligiaj en la mondo; aliflanke oni diras, ke ĝuste Finnlando estas la plej ekumena lando. Ĉu ĝi estas ankaŭ hipokrita? Malgraŭ la relativa malmulteco de la praktikantaj religiemuloj, la gazetaro dum la kandidateco de la nuna prezidanto Tarja Halonen ofte atentigis pri ŝia ne-aneco en la ŝtata eklezio — aŭ iu alia eklezio — kaj pri ŝiaj familiaj rilatoj, ŝia kunvivado kun viro sen laŭleĝa aŭ religia geedziĝo.

Malsamaj tendencoj

Eŭropo unuiĝas, sed la kredoj kaj religioj malcentraliĝas kaj dispeciĝas. Senradikaj homoj ne scias, je kio kredi. Se iu homo kun konvinka karismo deklaras, ke Dio ordonis, ke li/ŝi fondu novan religian grupon, li/ŝi baldaŭ trovos samideanojn kaj apogantojn. Homaj rilatoj ege gravas ankaŭ en la religia direktado, kaj ekstremismaj individuoj preferas krei novajn grupojn por si kaj ne subiĝi al la antaŭaj.

Religio ne plu estas socia forto sed privataĵo. Homo povas resti ekster ĉiuj grupoj kaj tamen esti religiema en sia propra maniero. La plej granda ŝanĝiĝo okazinta en la religia vivo de la 20a jarcento estas la plinombriĝo de personoj, kiuj membras en neniu eklezio aŭ religia grupo. Eble ĝuste tial muziko ludas pli kaj pli gravan rolon en diservoj. Muziko trudas neniun doktrinon sed lasas spacon por piaj sentoj kaj etoso, mensaj ripozo kaj puriĝo.

Pluraj konfesioj

La ortodoksa eklezio havas ŝtatan aprobon kaj apogon en Finnlando. Ĝi havas ĉ. 52 000 membrojn kaj unu monaĥejon kaj unu monaĥinejon, kiuj translokiĝis pli okcidenten, kiam iliaj antaŭaj ejoj fariĝis sovetunia propraĵo post la dua mondmilito. Al kelkaj luteranoj ekplaĉas ortodoksismo, kaj ili konvertiĝas. La ortodoksaj muziko kaj arto kortuŝas ilin. La ĉefaj ortodoksaj preĝejoj situas en Helsinko kaj Tampereo, sed multaj paroĥoj havas nur modestan lignan kultejon (ruse “casovnja”, finne “tsasouna”), aŭ la paroĥanoj devas vojaĝi longajn distancojn por partopreni la diservon. La Centro de Ortodoksa Arto situas en la urbo Kuopio. Ortodoksaj centroj allogas ankaŭ turistojn kaj kursanojn, ekzemple per ikonpentrado.

La romkatolika eklezio en Finnlando estas ne bone konata; ĝi havas nur ses milojn da anoj, el kiuj multaj enmigris la landon kiel rifuĝintoj, diplomatoj, gastlaboristoj, ktp. Ofte katolikoj devas havi siajn mesojn en hejmoj aŭ en preĝejo komuna al luteranoj, ortodoksuloj kaj katolikoj. Ĉio tio pretigas la vojon al ekumenismo.

Katolikoj estis la unuaj misiistoj en Finnlando, kvankam unu el ili, la angla episkopo Henriko, estis murdita de kontraŭstarema finna bienulo en la 12a jarcento. (Poste Henriko fariĝis la sankta patrono de la lando.) La reĝoj de la ŝtato Svedio-Finnlando malpermesis katolikismon en la 1520aj jaroj kaj konfiskis katolikajn posedaĵojn, nuligis la gemonaĥejojn kaj ŝanĝis la preĝejojn laŭ protestanta stilo. Kiam Finnlando preskaŭ ducent jarojn poste estis aneksita al Rusio, la polaj soldatoj de la caro kaj aliaj ne-finnoj rajtis katoliki ankaŭ en Finnlando, sed ne la indiĝenaj finnlandanoj. La leĝo pri religi-libereco estis farita nur en 1929. Antaŭjuĝoj nutritaj dum centoj da jaroj tamen plurestas. Multaj opinias, ke iliaj proksimuloj kredu same kiel ili, aŭ ili preferas tute ne pritrakti religiajn temojn.

Pli konataj ol katolikismo estas en Finnlando pentekostismo (ĉ. 40 000 anoj), atestantoj de Jehovo (ĉ. 20 000 anoj) kaj aliaj kristanaj eklezioj kaj grupoj, kiaj la adventistoj, baptistoj, metodistoj kaj Savarmeo. La judaj paroĥoj havas pli ol mil anojn kaj la islamaj pli ol 10 000, sed ordinara finno kvazaŭ ignoras tion.

Tipe nordia eklezia grupo

Tipe nordia kristana grupo estas la lestadianoj, kies fondinto, pastoro Lars L. Laestadius (1800-1861) religie vekis la sameojn kaj laponojn kaj faris multon por sobrigi kaj eduki siajn paroĥanojn. La movado disvastiĝis ankaŭ pli suden kaj eĉ en Usonon kun la elmigrintoj. La lestadianoj ne akceptas la naskoreguladon, rok-muzikon, dancadon, teatron, televidon aŭ pastorinojn. Ĉiusomere ili kunvenas 70 000- ĝis 80 000-ope dum unu semajno, kiam la dise loĝantaj gejunuloj povas renkontiĝi. Ili havas tri edukajn institutojn por adoleskantoj, sed grandparte ili restas membroj de la ŝtata luterana eklezio, kvankam okazas konfliktoj, ekz. pro ina pastoro.

... kaj la cetero ...

Povus esti listigataj pli ol 150 aliaj religiaj grupetoj, kies ideoj envenis la landon aŭ de Usono aŭ de Azio, ĉefe de Barato, kaj kiuj estas pli-malpli konataj tutmonde: scientologio, Kriŝna-movado, bahaismo, framasonismo, budismo, teozofio, antropozofio ktp. Ne ĉiam facilas difini, kio estas religio, kio mensa terapio, kio orienta batalarto aŭ jogo. Kelkaj grupnomoj klopodas kortuŝi homojn: Amikoj de Vero, Pado de Lumo, Amikoj de Silento, Popolo de Dio ... Ĉiu kredas, aŭ almenaŭ deklaras, ke ĝuste ili estas pravaj, verdiraj. Troveblas grupetoj, kiuj intence dediĉas sin al Satano kaj volas hontigi la tradiciajn sanktaĵojn kaj virtojn. Tio jam timigas la publikon, ĉar okazas detruado de tombejoj, vandalismo, priŝtelado kaj incendioj en preĝejoj. Kelkaj grupanoj uzas drogojn kaj konsideras sin liberaj de la leĝoj kaj komuna bonkonduto. Antaŭ nelonge estis kondamnita grupo da gejunuloj, kiuj murdis kaj dispecigis sian kamaradon laŭrite. La ĉefkondamnito, arogante ridetanta sur la televida ekrano, surprizis kaj konfuzis la spektantojn. Instruistoj kaj gepatroj estas avertitaj, ke ili prizorgu siajn adoleskajn gefilojn kaj decideme intervenu antaŭ ol estos tro malfrue. Kelkaj lernejoj malpermesis vestaĵojn, sur kiuj videblas emblemoj de dubinde danĝeraj rok-ensembloj, sed kelkaj homoj, precipe gejunuloj, arde ribelas kontraŭ la limigoj.

Jes ja, je kio ni kredu? Ŝajnas, ke la homo nepre bezonas ideologion aŭ kredon, kaj ŝajnas ankaŭ, ke iuj ŝatas estri kaj la aliaj subiĝi.

Saliko

La artikolo parte baziĝas sur libro de Harri Heino, estro de eklezia esplorcentro, doktoro pri teologio.