Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GERMANIO

Brutalaj dekstruloj

La mondo gapas al Aŭstrio, indignante pro ties dekstra popolisto Jörg Haider [jerg hajda]. Aŭstroj, laŭ enketoj, multnombre kontraŭas eksterlandanojn. Tamen de longa tempo oni ne aŭdis, legis aŭ televidis pri fizikaj atakoj de aŭstroj kontraŭ ne-aŭstroj. Iom alia estas la situacio en Germanio.

Ties registaro en Berlino estis inter la 14 EU-landoj, kiuj interkonsentis izoli Vienon pro Haider. En distanco de nur kelkaj kilometroj de Berlino, meze de februaro, kiam kulminis disputoj pri la sankcioj kontraŭ Aŭstrio, komenciĝis proceso kontraŭ kvin junuloj. En urbo Rostock [rostok] oni akuzis la dekstrajn radikalulojn pro kruelaj krimoj en Eggesin. Antaŭ duona jaro la novnazioj nokte persekutis du vjetnamojn, ĉasis ilin tra la urbeto, batis kaj tretegis, ĝis la viktimoj estis senkonsciaj. La junuloj kriis malamajn sloganojn. Poste ili revenis kaj ankoraŭfoje torturis la azianojn, per siaj najlobotoj stamfis sur la du viroj, kiuj ne povis defendi sin. Nur matene gardistoj malkovris ilin, vivdanĝere vunditajn. Unu el ili dum semajnoj kuŝis en komato kaj ĝis nun ne resaniĝis.

Longa listo

La kvin kalve razitaj “haŭtkapuloj” (angle: skinheads) indikas kiel sian motivon “malamon kontraŭ eksterlandanoj”. Tiu ĉi fiago estas nur unu en longa ĉeno de tiaj brutalaĵoj. Jen nur kelkaj similaj krimoj de perforto:

25a de novembro 1990: haŭtkapuloj atakas en Eberswalde [ebersvalde] en diskoteko afrikanojn; 28-jara angolano mortas.

17a ĝis 21a de septembro 1991: en Hoyerswerda [hojesverda] dekstregaj junuloj atakas hejmon de aziluloj.

22a ĝis 28a de aŭgusto 1992: en Rostock junuloj kaj najbaroj atencas aziloficejon, ĵetas brulaĵojn kaj elpelas azilulojn.

12a de majo 1994: en Magdeburg haŭtkapuloj pelĉasas afrikanojn tra la urbo; policistoj kaj civitanoj observas la perforton, ne intervenante.

13a de februaro 1999: alĝeriano mortas en Guben pro pelĉaso fare de dekstregaj junuloj. Proceso kontraŭ ili komenciĝis la 25an de februaro 2000. Du el la dek unu krimuloj la antaŭan nokton detruis dekoraĵojn de la memorŝtono starigita honore al la mortinto.

En la vespero de la tago, dum kiu komenciĝis la enkonduke menciita proceso, en Gotha ok junuloj kruele bategis viron el Kuvajto kaj grave vundis lin. Ĉu la supozo estas malprava, ke la informoj pri la proceso instigis ilin krimi? Kiom longan tempon, cetere, povas daŭri ĝis oni malfermas proceson, montras alia kazo: la 1an de septembro (Tago de Mondpaco!) 1998 en Halle du junuloj pelĉasis nigrulon kaj tiom grave vundis lin, ke li perdis okulon. Nur la 23an de februaro 2000 oni malfermis proceson.

Kreskanta nombro

Ĉu kulpas dekstraj registaroj pri tiaj dekstraj perfortoj? En Brandenburg, la federacia lando, kiu ĉirkaŭas Berlinon, daŭre regas socialdemokratoj. La plej freŝa statistiko montras, ke la nombro de atakoj kontraŭ eksterlandanoj en tiu ĉi lando ne malkreskas. En 1998 oni registris 94 tiajn krimojn, en 1999 estis 118, do kresko je 25 %. Dum la du unuaj monatoj de 2000 okazis jam kvar perfortoj.

Ankoraŭ unu komparo kun Aŭstrio estas interesa: en ties ĉefurbo Vieno centmiloj manifestaciis kontraŭ Haider; en Berlino fine de januaro 500 novnazioj manifestaciis, kun flagoj kaj Hitler-saluto, ĉe la Brandenburga Pordego. Ankaŭ en aliaj urboj okazis tiaj marŝoj.

Legantoj, kiuj iomete konas Germanion, certe rimarkis, ke la listigitaj atencoj kontraŭ eksterlandoj ĉiuj okazis en orienta parto de la federacio, do en la eks-socialisma ŝtato. En la tuta Germanio vivas ĉ. 8000 perfortemaj dekstreguloj, 65 el 100 000 loĝantoj; en la orientaj federaciaj landoj la proporcio estas 74 el 100 000 loĝantoj.

Polica ŝtato

Oni havas multajn klarigojn pri tio, ekzemple, ke la antaŭa polica ŝtato malhelpis tiajn krimojn kaj ke nun, en demokratio, ksenofobio antaŭe subpremita eksplodis. Fakte, en okcidenta Germanio la nombro de atakoj kontraŭ eksterlandanoj konsiderinde malkreskis, sed tie ili abundis antaŭ kelkaj jaroj. Interese estas krome, ke ĉiam estis malpli multaj en sudaj federaciaj landoj, kie regas dekstraj partioj.

Oni povas kompreni, ke fronte de tiuj faktoj, aŭstroj estas ofenditaj pro la EU-sankcioj. Susanne Riess-Passer [rispasa], nova estrino de la Haider-partio, kritikante la germanan registaron pro tio, komentis: “Ĉe ni ne brulas azilhejmoj, ni ne havas novnaziojn, kiuj marŝas tra la stratoj.”

MAUL Stefan