Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRANO

Lando de la reuz-lernejo

Nuntempe pli ol 14 milionoj da irananoj iras lernejen; pliaj kvar milionoj studas en universitatoj. Tio signifas, ke ĉ.

triono de la tuta popolo iel studas. Ĝenerale infanoj komencas ĉe elementa lernejo sep-jaraĝe; kelkaj tamen iras pli frue al infan-vartejoj, kie ili lernas pentrante kaj kantante. Eble baldaŭ ses-jaraj infanoj povos esti registritaj ĉe elementaj lernejoj.

Por akiri abiturientan diplomon necesas studi dum 12 jaroj. La studperiodoj tiel dividiĝas: elementa periodo (kvin jaroj), meza periodo (tri jaroj), gimnazia periodo (kvar jaroj). Universitata studado same dividiĝas: atingebla post unu jaro estas post-abiturienta diplomo; post ĝis kvar jaroj licencio; kaj post ĝis ses jaroj magistra rango.

Aĉeti lernilojn

Lernantoj pli ol 20-jaraĝaj, kiuj ankoraŭ ne akiris abiturientan diplomon, rajtas ĉeesti nur vesperajn lernejojn por plu studi. Tamen por eniri universitaton ne estas aĝlimo. Universitatoj, samkiel lernejoj, estas aŭ ŝtataj aŭ privataj: tamen eĉ ŝtataj lernejoj ne estas tute senpagaj, ĉar oni devas elspezi etajn sumojn por aĉeti lernilojn.

Dum la lernejaj jaroj oni studas minimume tri lingvojn: al tiuj aldonendas foje ankaŭ regionaj lingvoj. Infanoj ĉe elementa nivelo studas nur la nacian lingvon, la persan, sed dum postaj studperiodoj oni eklernas ekz. la araban kaj la anglan. Argumentite estas, ke pro tiom da lingvo-studado kelkaj lernantoj ne facile adaptiĝas al la meza aŭ gimnazia studperiodoj. Eble oni povus toleri la anglan, sed verdire la araba neniel estas aplikata krom kadre de islama teologio.

Malbona lerno-ritmo

Problemo estas, ke la lerneja spaco en Irano apenaŭ sufiĉas: ĉambroj ofte ne taŭgas por klasoj kun 40 ĝis 50 kursanoj. Plue, pro spaco-manko, infanoj “skipe” iras lernejen: kelkaj lernas matene, kelkaj post-tagmeze.

Tiel lernejoj estas reuzataj; specialistoj kredas, tamen, ke tia lerno-ritmo foje malbone efikas ĉe infanoj.

Aparta programo lanĉita antaŭ 20 jaroj celas elradikigi analfabetismon.

Ĝi helpas ekz. pli aĝajn laboristojn, kiuj en la pasinteco ne — aŭ nur minimume — iris lernejen, kaj vilaĝanojn, en kies foraj komunumoj ne plentempe deĵoras instruisto. Ankaŭ membroj de nomadaj triboj tiel profitas. Tiom sukcesas la programo, nomata Lerniga Movado, ke kelkaj partoprenintoj eĉ ekstudis universitat-nivele.

Publikaj ferioj

La studjaro komenciĝas la 23an de decembro kaj daŭras pli-malpli ĝis la 22a de junio.

Dum tiu periodo tamen lernejoj estas fermitaj pro la irana novjaro (21a de marto ĝis 2a de aprilo); ankaŭ vendrede pro la irana ripozo-tago. Aldonendas publikaj ferioj (jare ĝis 30) kaj tagoj por prepari ekzamenojn (jare ĝis 15). Kalkulite estas, ke ekz. gimnaziano ĉeestas la lernejon maksimume 100 tagojn jare.

Knaboj kaj knabinoj en Irano ĝis la universitata nivelo estas instruataj en apartaj lernejoj; nur instruistinoj rajtas instrui knabinojn (ĉe la elementa nivelo instruistinoj instruas ankaŭ knabojn). Ĉio ŝanĝiĝas ĉe universitatoj: tie ambaŭ seksoj samkursanas.

La apartigo de la seksoj fontas el historiaj, sociaj kaj moralaj tradicioj, kiuj determinas ankaŭ, ke knabinoj ĉiam plene kovru korpon kaj hararon per mantelo kaj kaptuko. Tio signifas, ke knabinoj ne povas plene elekti sportojn: ili estas limigataj al ekz. korbo-pilko kaj tablo-teniso.

Mojtaba KHEIR-KHAH/pg