Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El la nordia mitologio

Mi antaŭe ne renkontis la nomon Gunnar Gällmo, sed mi esperas ofte rerenkonti ĝin, ĉar temas pri tre talenta originala verkisto esperantista.

“Mokrokalvo” estas rakonto de tradicia nordia mitologio, redonita en Esperanto. Tamen ĝi ne estas simpla rerakonto. La verkinto enverŝas multajn komikajn, parte seriozajn kaj tre seriozajn komentojn dum sia rakontado por distri, edifi kaj kelkfoje instrui la leganton. Ekzemple: dum rakontado pri sia propra agado, la nordia tondrodio Toro diras:

“Kaj alia afero, kiun mi ne kapablas kompreni, estas kiel vera Ragnaroko [la fino de la mondo] povos esti se Lokio [malliberigita figiganto] tiam ne estos libera, ĉar tiukaze ni, bonaj potencoj, ja ne havos dignan kontraŭstaron, kaj kia amuzo estus tiam la fina pereo de nia mondo?

“Nu, tamen, doni Idunan [provizantino de etern-junigaj pomoj] al Ĉacio [giganto], tio ja ne estus tre ĝentila faro al ŝi, nek al Bragio, kiu estas ŝia edzo; sed treege ĝentila faro ankaŭ ne estus al ni aliaj dioj, ĉar nian eternan junecon, tiun ni posedas fakte nur tiel longe kiel ni povas frandi la pomojn de Iduna.

“Sed veraj, bonkvalitaj pomoj devas esti. Se oni havas nur tiajn modernajn pomojn envaksitajn, kvazaŭ plastajn — kial oni tiam vivu? ‘Golden Delicious’ fiaĉ’!”

Vortgenrotemoj ankaŭ tre interesas la rerakontanton. El pluraj tiaj nur parte seriozaj diskutetoj unu estas plurmaniere amuza:

“Do, Lokio aliformigis [Idunan] en nukson, li ne estas malsperta pri aliformigaj trukoj, certe, tiu ulo; kaj poste li prenis ŝin, aŭ eble mi pli bone dirus ‘ĝin’, ĉar nukso ja strikte dirite ne havas virinan sekson, nek viran, kompreneble, kaj do devas esti prezentata per neŭtra pronomo — sed, aliflanke, tiu nukso kaj antaŭe kaj poste estis fakte Iduna, tre virinseksa, kaj do eble ankaŭ dum tiu nuksa stadio ŝi, ĉu konscie ĉu subkonscie — ne, ĉi tiu estas tro por mia povra dicerbuma kapablo, precipe kun peco de akrigŝtono enkape — ĉu virino en la formo de nukso entute havas konscion? Iduna neniam informis nin pri tio poste...

“Do, Lokio aliformigis Idunan en nukson, prenis ŝin, aŭ ĝin, bonvolu forstreki la nedeziratan alternativon, kaj ekflugis kun ŝi enkrife...”

Se la multaj nomoj iom ĝenas vin, nu, bona kaj facile komprenata laŭalfabete ordigita listo de la nomoj kun necesaj informoj pri ĉiu el ili troviĝas ĉe la fino de la libro.

La du citaĵoj ĉisupraj donas al vi specimenon de la gusto de la rakontostilo. Ĝi eble ne plene kontentigos puristojn kiuj preferas sian mitologion senornama, sed al la ĝenerala leganto, kiu ja tute ne konas la mitologion nordian, la gusto ja estas ne nur tre dolĉa, sed ankaŭ kelkfoje spica. Ensume, tre leginda kaj havinda verko.

Donald BROADRIBB

Gunnar Gällmo: Mokrokalvo la gigantegegego. Eld. Al-fab-et-o, Skövde (Svedio), 1999. 72 paĝoj A5-formataj. Broŝurita. Prezo ĉe FEL: 6,00 eŭroj + afranko.