Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORVEGIO

Ĉu malsana sistemo?

Lastatempe aperis reklamoj en diversaj eŭropaj landoj, anoncante, ke kuracistoj kapablaj paroli angle aŭ skandinave povas trovi laboron en Norvegio kondiĉe, ke ili tie restos dum kelkaj jaroj. Oni ofertas senkostan instruadon pri la norvega lingvo kaj jaran salajron de kutime pli ol 60 000 eŭroj.

Leviĝas demando, kial en riĉa lando kiel Norvegio ŝajne mankas kuracistoj. Kvankam en Norvegio ekzistas forta kuracista asocio (Dnl), ĝi ne influas rekte la universitatojn, kiuj edukas kuracistojn.

Tian influon havas nur la norvega registaro. Do, simple dirite, la nuna situacio fontas el malbona registara planado.

Prioritato

La registaro ĵus enkondukis reformon, tamen ŝajne ne bone trapensitan. La reformo koncernas la sistemon fastlege (kutima kuracisto), kiu asignas al ĉiu norvega civitano difinitan ĝeneralmedicinan kuraciston.

Certagrade civitanoj mem rajtas elekti sian kutiman kuraciston, kiu ĉiam estu la unua, al kiu oni sin turnas pri sanproblemoj. La kuracistoj donu prioritaton al siaj fastlege-pacientoj antaŭ aliaj pacientoj.

Avantaĝoj de la reformo estu i.a. pli rapida aliro por la pacientoj al siaj konataj kuracistoj, pli bona kontrolo pri disdonado de medikamentoj (narkotemuloj ne plu povos

iri de kuracisto al kuracisto, petante pilolojn), kaj pli longdaŭra kontakto inter kuracistoj kaj pacientoj (pacientoj rajtos nur malofte ŝanĝi al alia fastlege-kuracisto).

Oni kredas, ke la rezultoj estos i.a. pli bonaj diagnozoj kaj pli efika kuracado.

Troa laboro

Antaŭ kelkaj jaroj oni optimisme prov-enkondukis la sistemon en kelkaj urboj.

Dum tiu ĉi periodo montriĝis, ke la vera rezulto estis troa laboro por la plej popularaj kuracistoj kaj ankaŭ por tiuj en regionoj kun supermeza nombro de civitanoj por ĉiu kuracisto.

Antaŭe, kiam ne sufiĉis lokaj laborfortoj, oni povis alvoki kromajn kuracistojn aŭ sendi pacientojn al najbaraj regionoj. Nun oni ne plu povos tiel agi, ĉar ĉiu paciento devas (almenaŭ unue) iri al sia fastlege-kuracisto kaj ne al anstataŭanto. Oni kalkulis, ke por realigi la sistemon en la tuta lando, Norvegio bezonas 600 kuracistojn pli ol ĝi nun havas.

Prestiĝo

La kuracista asocio Dnl opinias, ke tamen sufiĉus la kvanto de kuracistoj en Norvegio, se la geografia distribuado estus pli justa. Dnl forte kontraŭas la fastlege-sistemon en ties nuna formo; ĉar la politikistoj ŝajne pro prestiĝo ne plu povas revoki la decidon, la asocio jam dum pluraj jaroj instigas la registaron edukigi pli da kuracistoj.

Norvegaj universitatoj nun estas edukantaj sufiĉe da kuracistoj, sed tio komenciĝis tro malfrue. Malgraŭ premado de Dnl, la registaro permesis, ke oni prokrastu enkondukon de la sistemo tra la tuta lando nur ĝis la 1a de januaro 2001. En Norvegio inter 2001 kaj 2003 do mankos norvegaj kuracistoj. Pro tio oni nun urĝe klopodas logi eksterlandajn kuracistojn al Norvegio por eviti krizon en la sansistemo.

Ulf LUNDE