Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Racia kaj ripoziga

Stefan Maul rakontas (MONATO, 1999/11, p. 5) kiel en Germanio ĉiujare 6000 abortemaj virinoj, kiuj iris al katolikaj konsilejoj por akiri laŭleĝan ateston, tie estis konvinkitaj ne abortigi sin. Ses mil fetoj jare savitaj de aborto. Sed Vatikano malpermesas la atestadon, kaj do malebligas la konsiladon.

Al tiu rakonto Richard Haupenthal respondas (MONATO 2000/3, p. 4), sed li eĉ ne mencias la konsiladon. Li nur diras, ke moralo estas nek kameleono, nek mod-artikolo laŭbezone modifebla, forĵetebla aŭ restarigebla. Se morala sistemo volas protekti la vivon, ĝi devas fari tion absolute, ĉiam kaj ĉie. Alimaniere dirite, moralo estas nur jurisma vortludo: ne gravas ĉu miaj agoj kondukas al sesmil pliaj abortigoj ĉiujare, se mi mem ne permesis unu el tiuj abortigoj. Stranga, sed sendube tre racia kaj ripoziga sinteno.

Mi povas imagi ankoraŭ pli logikan moralon. Laŭ hodiaŭa biologio, feto ekde la komenco estas homa estaĵo kun ĉiuj elementoj de la naskota individuo, diras kaj Maul kaj Haupenthal. La hodiaŭa biologio asertas ke estas la genomo kiu entenas ĉiujn elementojn de la naskota kaj grandiĝonta individuo, kaj ke mortigo de homa genomo estas mortigo de homo. Tion oni nomas murdo.

Duono de la genomo de homo venas el spermatozoo, duono venas el ovolo.

Mortigo de ovolo aŭ de spermatozoo estas duonaj murdoj. Ĉiu matematikisto povas konfirmi ke du duonaj murdoj egalas unu kompletan murdon. Se oni malpermesus kaj dum kvin jaroj malebligus ĉiujn duonmurdojn fare de virinoj, la tuta homaro jam estus mortinta pro malsato. La saman rezulton oni akirus post kelkaj monatoj, malpermesinte virajn duonmurdojn dum nur unu minuto. Eble ni ne estu tiom logikaj. Kiu volas konservi la homaron, devas konservi la vivon. Vivado ne eblas sen manĝado.

Martin DECALUWE, Belgio.