André CHERPILLOD
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Sinjorino “Le secrétaire” (la sekretario)
aŭ Sinjorino “La juge” (la juĝistino)
La hindeŭropaj kaj semidaj lingvoj montras tre strangan apartaĵon: en ili, la substantivoj estas dispartigitaj en tri klasojn, sen ia konata kaŭzo. Tri klasojn, kiujn la gramatikistoj nomas gramatikaj genroj. Tio tre mirigas la orientanojn, en kies lingvoj ne ekzistas tiaj malsimplaĵoj. Efektive, kiam japanoj aŭ turkoj studas la francan lingvon, ili verŝajne rigardas kiel ĉinan kaprompaĵon, ke la tasse (la taso) kaj la soucoupe (la subtaso) estas traktataj female, dum le bol (la bovlo) kaj le verre (la glaso) estas rigardataj kiel maskloj. Ili vane serĉas la kaŭzon de tiu strangaĵo. Kaj ili bone ridas, kiam ili konstatas, ke eĉ grandvaloraj verkistoj falis en la kaptilon, ellasante senpripense la erarajn dirmanierojn un atmosphère, un esbroufe, une esclandre, un orbite ... (atmosfero, fanfaronado, skandalo, orbito) anstataŭ la ĝustaj formoj une atmosphère, une esbroufe, un esclandre, une orbite ...
Kelkaj lingvoj (la angla, la armena, la irana) perdis tiun apartaĵon dumvoje. Bone. Aliaj (la latinidaj) havas nur du klasojn, perdinte la neŭtron. Sed la malfacileco restas sama. Tiu divido de la substantivoj en du klasojn estas efektive unu el la grandaj malfacilaĵoj en nia kara franca lingvo. Iuj asertas, ke ĝuste tio kaŭzas ĝian belecon. Povas esti. Ĉiakaze, tio estas nesuperebla fakto.
Sed, per ĉiuj diabloj, ni ne igu la aferon ankoraŭ pli malsimpla!
De jarcentoj, la franca lingvo kapablas distingi paniston (le boulanger) disde panistinon (la boulangère). Efektive, tiuj du homoj formas paron, kaj ambaŭ apartenas al nia universo: povas esti utile, precizigi, ĉu oni parolas pri unu, ĉu pri la alia. Sed se iu civitano turnas sin al sia deputito, kian utilecon havas la distingo inter le député (la virdeputito) kaj la députée (la deputitino)? Tio estas perfekte senutila: ne temas pri paro, kaj la sekso de tiu parlamentano havas nenion utilan ĉi tie. Antaŭ nelonge, la historiistino Hélène Carrère d’Encausse [helén kaĥéĥ dankós] estis elektita al la plej alta posteno en la Franca Akademio. Ŝi tuj precizigis, ke ŝi estas ekde nun Sinjorino le Secrétaire perpétuel (la vivdaŭra sekretario) (neŭtre), kaj ne Sinjorino la Secrétaire perpétuelle (la vivdaŭra sekretariino) (female). Ŝi donas la kialon de tiu firma decido: “la vivdaŭra sekretario estas ne persono, sed institucio datumanta de 1635: ne temas pri mi, nek pri iu alia; mi ne volas ĝin virinigi kaj ligi kun mia estaĵo; tio estas pli logika kaj la franca lingvo fartas des pli bone.” Alivorte, institucio ne havas sekson, kaj ĝia nomo havas nur la gramatikan genron, kiu fontas de ĝia etimo. Ĝi povas esti maskla, ĝi povas esti femala: unu ŝanco el du. Ĉi-okaze, temas pri maskla nomo (gramatike maskla, ne sekse maskla, kio estus tute alia afero).
Iuj imagas al si, ke per la femaligo de la postenaj nomoj, oni batalas favore al la aliro de la virinoj al la diritaj postenoj. Tio estas plej malĝusta. La vero estas eĉ ekzakte mala. Oni ŝajnigas la problemon leksika, ĝuste por zorge kaŝi la fakton, ke ĝi estas ĝisfunde socia. Oni ĵetas al la virinoj amuzilon, la femaligon de kelkaj substantivoj, kun la espero, ke ili kontentiĝos per tio, kaj rezignacios pri la lukto por la egaleco de la salajroj kaj la aliro al la decidaj postenoj.
Kelkaj personoj imagas al si, ke ekzistas necesa kaj konstanta rilato inter sekso kaj gramatika genro. Tia rilato neniel ekzistas! Se ĝi ekzistus, en la mensa universo de la franclingvanoj, ĉiuj balenoj estus femalaj, kaj ekzistus nur maskloj ĉe la delfenoj! En preskaŭ ĉiuj animalaj specioj, la sola maniero reproduktiĝi estus partenogenezo!
De kelkaj jaroj, la fama vortaro Petit Larousse akceptas une députée (deputitino) kaj une ministre (ministrino). La eldono de la jaro 2000 aldonas une juge (juĝistino). Tiuokaze, kial oni ne inventas ankaŭ une hannetonne, une homarde, une poissone, une caïmane, une lézarde, une bouvreuille, une cachalote, une okapie, une rhinocérosse (melolontino, omarino, fiŝino, kajmanino, lacertino, pirolino, makrocefalino, okapiino, rinocerino), vortojn ne ekzistantajn? Kaj se oni sentas sin devigataj krei femalajn neologismojn, kial la maskloj estus forlasitaj? Necesos do, sub minaco de neakceptebla maljusteco, fabriki un écrevis, un langoustin, un coccinel, un balein, un musarain, un belet (virkankro, viromareto, virkokcinelo, virbaleno, virsoriko, virmustelo), vortojn same ne ekzistantajn?
Siavice, la homa specio bezonus similajn kreaĵojn. Claudia Schiffer [klaŭdja ŝifer] postulus, ke oni nomu ŝin une mannequine (manekenino). Oni ne plu komprenus la vorton médecine, kiu povus difini, ne nur “medicinon”, sed ankaŭ “medicinistinon”. Sinjorino la rectrice (rektorino) de la universitato estus homonimo de la rectrices (plumoj de birda pugo). Kona kuiristino ne plu estus nomata un cordon-bleu (blua kordono, sed une cordonne-bleue (blua ŝtrumpo), sed une basse-bleue (blua baso), aŭ eble une chaussette-bleue (blua ŝtrumpetino).
La deviga korolario estus, ke Catherine Deneuve [katĥí>n denév] restus une vedette (ĉefrolulino) kaj une star (stelulino), sed Gérard Depardieu [ĵeĥáĥ depaĥdjé] ne plu akceptus esti le dupe (la vir-trompito) de la evoluo de la lingvo, kaj iĝus do un vedet (virĉefrolulo) kaj un star (virstelulo), eble ankaŭ un idol des jeunes (viridolo de la junuloj). Trafikakcidento trafus nur un victime (virviktimo) se tiu virpersono (ce person) estas sinjoro.
Kaj se iu dirus tiam al mi: “vi estas une crapule (kanajlo) kaj une fripouille (fripono), ĉar vi skribis tian artikolon,” mi respondus: “mi tre bedaŭras, se mi estas un crapul (virkanajlo) kaj un fripouil (virfripono)!”
André CHERPILLOD