Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ARKITEKTURO

Friedensreich Hundertwasser 1928 – 2000

La 19an de februaro 2000 mortis la aŭstria artisto Friedensreich Hundertwasser [fridensrajĥ hundertvaser] (la nomo signifas “pac-riĉa cent-akvo”), vojaĝante sur ŝipo de Nov-Zelando al sia hejmlando, Aŭstrio. Legante libron li por ĉiam endormiĝis — pace sur akvo.

Friedrich Stowasser1 [fridriĥ stovaser] naskiĝis en 1928 en Vieno. Jam la sekvan jaron mortis lia patro. Kun sia juda patrino, kies multaj parencoj mortis en koncentrejoj, li travivis la duan mondmiliton (1939-1945) en la naskiĝurbo. Post la abiturienta diplomo en 1948 li nur tri monatojn studis en la viena art-akademio kaj elmigris al Parizo. Nur unu jaron poste li trovis sian stilon kaj nomis sin Friedensreich Hundertwasser.

Studvojaĝojn li entreprenis de 1949 ĝis 1951 al Italio, Hispanio kaj norda Afriko.

Li famiĝas

En 1953 li pentris sian unuan spiralon, kiu iĝis lia dumviva simbolo. Pro multaj ekspozicioj li estis baldaŭ mondkonata. En 1959 aperis lia “Malŝimiga Manifesto” kontraŭ la raciismo en la arkitekturo. Li nomis la rektan linion “ilo de la diablo”, kiu estu anstataŭigita de la spiralo. En la sama jaro li estis nur tri monatojn docento pri arto en Hamburgo, ĉar li desegnis “senliman linion” ĉirkaŭ la arta altlernejo. La polico finis lian demonstracion, kaj Hundertwasser rezignis pri la docenta posteno.

Li defias per ŝokaj agoj kaj ideoj

En Vieno, sur la urban konsilantinon pri arto li ŝprucigis nigran farbon okaze de malfermo de studenta hejmo en 1968. Poste li nudigis sin kaj deklaris: “Tiu ĉi domo estas la plej granda fekejo, en kiu mi ĝis nun estis!”. Enuigaj fasadoj plej tedis lin. En 1972 li publikigis sian manifeston “Fenestra Rajto kaj Arba Devo”: Ĉiu — laŭ li — havas la rajton kaj eĉ devon ornami siajn fenestrojn kaj planti arbojn sur la tegmento. En la 17a viena distrikto, en Ander-strateto, ankoraŭ videblas tiaj fenestroj.

Ekologia spiritualeco

En 1974 li propagandis la ideon de la humo-necesejo por ne malpurigi la valoran akvon. En 1984 li engaĝiĝis kontraŭ la danuba akvocentralo Hainburg2. Ĝis nun oni ankoraŭ ne konstruis tiun centralon, kaj saviĝis valora apudrivera naturprotektita arbaro. En 1985 malfermiĝis la Hundertwasser-loĝdomo en la tria viena distrikto. Proksime de ĝi en la sekvaj jaroj estiĝis travivaĵa vendejo kaj la Arto-domo. Tiuj tri konstruaĵoj estas allogaĵoj por turistoj kaj montras la filozofion de Hundertwasser: Ĉar ebenaj plankoj estas maŝinkonvenaj kaj malsanigaj, Hundertwasser ondigis ilin. Pro tio la homo retrovas la rilaton al la tero, relernas konscie vivi. La spacoj inter la kaheloj estas ne regulaj, foje unu kahelo aŭ spegulo estas rompita. En 1987 pro brulo damaĝiĝis la dua viena rubobruligejo en Spittelau [ŝpitelaŭ]. Unue Hundertwasser kontraŭis la renovigon — li estis por evito kaj reuzo de rubo. Post unujara korespondado kun urbaj oficistoj li decidis subteni la rekonstruadon per ornamado de la fasado kaj la kamentubo. Okulfrapa en la mezo de la kamentubo estas la 113-tuna orumita globo, en kiu troviĝas mezuriloj por la ellasataj gasoj. El la 1110-kvadratmetra surfaco de la globo nokte brilas 1250 lumpunktoj.

Persone

Hundertwasser mem flikis siajn pantalonojn kaj mem faris siajn sandalojn. Kiel malamanto de simetrio li ĉiam portis du diversajn ŝtrumpetojn. Li disponis pri listo da adresoj, kie li povis iri vespermanĝi sen antaŭa anonco. Li estis “oblikva pensanto” kontraŭ la konvencia opinio, sendepende de la konataj ismoj. Lia pentristo-kolego Ernst Fuchs [fuks] nomis lin “pra-gnostikulo el la skolo de la maniĥeanoj”, ĉar li adoris la akvon kiel dion.

Sian plej grandan projekton Hundertwasser realigis en la orientstiria3 vilaĝo Blumau [blumaŭ]: tie estiĝis granda luksa kuracbanejo.

Finaj jaroj

Jam en 1984 Hundertwasser estis kontraŭ la aliĝo de Aŭstrio al Eŭropa Unio (EU). Kiam Aŭstrio tamen iĝis EU-lando, li elmigris al Nov-Zelando. Sian lastan leteron li skribis al la Komitato de Eksterlande Vivantaj Aŭstroj. Tie li kondamnis la bojkoton de kelkaj landoj de EU kontraŭ lia hejmlando.

La artisto trovis sian lastan ripozejon en la propra bieno en Novzelando, 60 cm sub la tersurfaco, volvita en tuko. Sur lia tombo kreskas arbo. Ĉu ni funebru aŭ enviu lin?

Walter KLAG

1. sto signifas cent en kelkaj slavaj lingvoj.

2. Hajnburg, urbo oriente de Vieno.

3. Stirio estas aŭstria federacia lando.

Aŭtoŝosea restoracio Bad Fischau [bad fiŝaŭ] sude de Vieno.

Ties lavejo. Tipa estas la neregulaj interspacoj inter la kaheloj.

Kuracbanejo Blumau (Blumaŭ) en orienta Stirio; foto de modelo.

Hundertwasser, kiam li estis 48-jara (memportreto; fotita el libro).

Rubobruligejo Spittelau [ŝpitelaŭ] en la naŭa distrikto de Vieno.

Hundertwasser-loĝdomo en la tria distrikto de Vieno, en Löwengasse (Leonoj-strateto)

Hundertwasser-pentraĵo laŭ la “fenestro-rajto”: Ander-strateto, 17a distrikto de Vieno.