Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

EDUKADO

Kara angoro ...

Eniri universitaton en Japanio kostas multe. Unue lernejanoj devas submetiĝi al tiel nomata centra testo, kio kostas 16 000 enojn (ĉ. 170 eŭrojn). Tamen la testo validas nur por unu universitato: lernejanoj, kiuj volas kandidatiĝi ĉe pluraj universitatoj, devas pluroble pagi.

Troviĝas 148 naciaj/publikaj universitatoj kaj ĉ. 500 privataj en Japanio. Do lernejano, kiu volas esplori studeblecojn ĉe ekzemple 10 universitatoj, devas pagi dekoble 16 000 enojn. Ĝenerale oni provas nur ĉe du aŭ tri universitatoj.

Mondonaco

Kotizoj ĉe la diversaj universitatoj kaj fakoj multe varias. Ekzemple, por studi ĉe nacia/publika universitato, oni pagas unue 16 000 enojn por ekzameniĝi; sekvas mondonaco de 275 000 enoj plus jara kotizo de 478 000 enoj. Aliflanke tiuj, kiuj volas studi medicinon ĉe privata universitato, pagas unue 60 000 enojn por ekzameniĝi kaj poste mondonacon de 1 000 000 enoj kaj jarkotizon de 9 950 000 enojn.

Meza jarenspezo de japano estas ĉ. 4 000 000 enoj: do gepatroj devas multe labori por realigi la esperojn de siaj gefiloj. De la registaro gepatroj ricevas nenian financan helpon.

HORI Tamae/pg

... kaj malkara angla.

Japanoj apartenas al la plej mallertaj, kiam temas pri regado de la angla lingvo. Laŭ ekzameno pri la angla por ne-denaskaj aziaj parolantoj cent mil japanoj ricevis mezan noton 501, dum filipinanoj ricevis 584, hindoj 583, kaj pli ol sep mil ĉinoj 562.

Politikistoj kulpigas la edukan sistemon kaj “malbonajn” instruistojn pri la angla. Kiam floris la japana ekonomio, la registaro enkondukis instruistojn el Britio, Usono kaj Aŭstralio: unue por paroligi japanajn lernantojn, sed due por iomete redukti tro grandan japanan profiton en komerco kun Usono. Nun en Japanio estas multaj instruistoj el tiuj landoj, sed la nivelo de angla kapableco inter japanoj ne plialtiĝis.

Disputoj

Ĝenerale oni komencas lerni la anglan en la mezlernejo, kiam oni havas 12 jarojn. Ekde 2002 oni povos komenci ĝin en la elementa lernejo, malgraŭ disputoj inter fakuloj pri la valoro de la angla je elementa nivelo. Tamen frua enkonduko de la angla ĝojigos la japanan ĉefministron Obuti, kiu volas, ke la angla fariĝu la dua lingvo de Japanio.

En parolado fine de januaro Obuti diris: “Mi havas du celojn pri edukado. Unue ĉiuj japanoj havu belan japanan lingvon, bazon de nia kulturo kaj tradicio. Due ĉiuj japanoj povu komuniki en la angla lingvo, la internacia lingvo, per Interreto por libere agadi en la mondo.”

Gramatiko

Efektive la japanoj ne havas vere malaltan nivelon en la angla: la rezultoj de la aziaj ekzamenoj iasence trompas, ĉar multe pli da japanoj faris la ekzamenon ol reprezentantoj de aliaj nacioj. Kvankam la japanoj ne bone parolas la anglan – ĉar mankas al ili eblecoj – ili bone komprenas gramatikon.

Ĉefa problemo por la japanoj estas, ke ili ne bezonas la anglan en la ĉiutaga vivo. Oni lernas la anglan ĉefe por trapasi ekzamenojn cele al universitata studado. Atinginte la universitaton, oni ĉesas lerni la anglan: poste, en profesia vivo, oni nur malofte bezonas ĝin. Nun universitatoj reduktas provizon pri la angla kaj koncentriĝas pri aliaj fakoj.

Bona vivo

En najbaraj aziaj landoj regas alia situacio: fojfoje oni uzas la anglan anstataŭ gepatraj lingvoj en lernejoj kaj universitatoj, kies studentoj volas elmigri al Usono, Kanado aŭ Aŭstralio. Por ili la angla necesas por havigi pli altkvalitan vivon: la angla en Japanio ne kondukas al pli bona vivo kaj fariĝas ofte nura ĝeno.

Por realigi la deziron de ĉefministro Obuti restas tamen solvo: Japanio jam sekvis Usonon en ekonomia kaj kultura sferoj – kial do ne en lingva sfero por tiel fariĝi la 51a usona ŝtato?

HORI Jasuo/pg