Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Korczak ridetanta

Pli ol duonjarcenton post lia morto en la koncentrejo Treblinka, mankas inda monumento al Janusz Korczak [januŝ korĉak], verkisto, prizorginto de orfoj kaj unu el la plej grandaj pledintoj por rajtoj de infanoj al amo kaj estimo. Jam ekzistas ne tre bela monumento antaŭ la orfejo, kiun li dum 30 jaroj gvidis; staras alia, ja kortuŝa sed konstruita el materialo ne tre stabila, en juda tombejo en Varsovio.

Nun la Pola Asocio kaj fondaĵo “Shalom” [ŝalóm] esperas omaĝi tiun eminentulon per bela monumento en la centro de Varsovio — urbo, kiun li amis. Oni prezentos Korczak-on serena kaj gaja inter infanoj; la monumento nomiĝos “Korczak ridetanta”. La projekto estas energie subtenata interalie de Golda Tencer, aktorino kaj direktorino de fondaĵo “Shalom”.

Briketoj

La projekton lanĉis Tencer per recitalo ĉe Ŝtata Juda Teatro: enirbileto estis “briketo” por la monumento al Korczak kaj liaj infanoj. Tencer kaj aliaj artistoj rezignis pri siaj honorarioj favore al la projekto, kaj la teatro plenplenis. Okazis ankaŭ aŭkcio: artaĵoj, grafikaĵoj kaj valoraj libroj “submarteliĝis” por ŝveligi la kason.

Ĉio ĉi aŭguras realigon de la celo ne nur honori Korzcak-on, sed ankaŭ memorigi pri bono, kiun homo povas fari por aliaj homoj, kaj al devo, kiun la socio ŝuldas al siaj infanoj. Plej verŝajne la monumento estos lokita antaŭ la Palaco de la Junularo.

Zofia BANET-FORNALOWA/pg

Recitalas Golda Tencer por realigi la Korczak-projekton: ĉiuj artistoj senhonorarie donacis siajn talentojn.

Valoraj artaĵoj — inkluzive grafikaĵojn kaj pentraĵojn — estas aŭkciitaj por lanĉi la iniciaton.

Tiel oni memoras lin: Janusz Korczak en 1923 antaŭ la orfejo kun infano-orkestro.