Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!

Por tuj retrankviligi la mensajn perturbojn de la fiaskinta leganto de la supra frazo, vere tiel ĉi, do rekte kune, ĝi nenie okazas en la recenzota libro — poŝformataĵo kun la triobla titolo “Modernaj rimedoj de komunikado — Terminologiaj problemoj de aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko — Scienco kaj tekniko ĝenerale”. La supra strangaĵo tamen tre precize redonas la kvaliton de la uzata lingvaĵo kaj de la plene mankanta antaŭpresa reviziado rilate tiun ĉi libron.

“Porke” estas preseraro por “Por ke”. Preseraroj ĉi-verke multas. La porkaĵo estas la plej amuza el ili. “Digipetro” estas la ne tre konvena esperantigo de la angla termino “digipeater = digital repeater” — do “cifereca ripetilo”, jen nodo en la paketradia reto. La vere strangega “sizopo” estu “sistemestro”. Alivorte la lingvaĵoj uzataj en la dudeko da prelegoj, per kiu tiu verko celas regali nin, varias de frandinda ĝis absolute ne plu glutebla.

Speciale ĝenas, ke en libro kun la vorto “terminologio” jam titole la plej multaj el ĝiaj aŭtoroj plene malkapablas distingi inter “eblo” kaj “ebleco” kaj inter “aktivado” kaj “aktiveco”. Kia hontaĵo! Tamen ilia lingvaĵa kvalito vere malkulminas per la vortoj “E-litertipoj”, “diskudgrupo”, “diskudgrupoilo”, “pakedo”, “fakso (anstataŭ faksilo)”, “unuj”, “atraktiveco”, “malinformiteco”, “stori”, “digipetro” kaj “sizopo”.

La enlibrigitaj artikoloj estis — tiel ŝajnas — jam pretaj seninterrilataj prelegetoj de individuaj esperantistoj. Tiujn tekstojn oni perforte kaj tute senhonte premegis en la tri eblajn rubrikojn de la libro. Rezulte iam figuras titolo, kiu neniel aŭ apenaŭ rilatas al la enhavo de la prelegeto. Tial terminologia artikolo iĝas terminologia eĉ nur pro tio, ke la aŭtoro ie unu fojon mencias la nomon “Wüster”. En unu specifa okazo ŝajnas eĉ manki la tuta manuskripto! Belas nur la titolo kaj la fina koncizaĵo. Cetere, ankaŭ la diverslingvaj koncizaĵoj, kiuj aperas fine de la plej multaj kontribuaĵoj, ne malpli lingvaĵe kaj ortografie malĝustas. Simile statas pri kelkaj bildoj, en kiuj aperas tekstelementoj laŭ la tiel nomata iksa kodo. Jen specimeno: “Ĝi povas okazi en ĉiu hejmo aŭ loko”. Tre evidente mankis kompetenta redaktado de tiu ĉi libro. Sen iu ajn kontrolo oni simple kunĵetis la dosierojn de iuj hazarde alliveritaj disketoj kaj kvazaŭ ekspres-presis la tutan mikspoton.

Sed kiel statas pri la enhavoj? Tre milde dirate, la respektiva scienca aŭ teĥnika nivelo de ĉiu kontribuaĵo estas tiom varia, kiom la nivelo de la lingvaĵo. Almenaŭ duono de la prezentaĵoj estas enhave jam ege antikviĝinta, ege nekompleta aŭ simple triviala. Aldoniĝas kelkaj artikoloj ege tedaj. Malgraŭ tio kelkaj interesaĵoj estas rikolteblaj — ekzemple pri la vivo de Eugen Wüster, pri la ne tre esperiga terminologia situacio de Esperanto, pri modernaj instrumetodoj, pri paketradio, pri aŭtoraj rajtoj, pri specifa krabspeco, pri eblaj sanproblemoj pro laboro antaŭ komputila ekrano.

Sed antaŭ la 153a paĝo de tiu ĉi 193-paĝa libro troviĝas vere malmultaj legindaĵoj. Ankaŭ post tiu ĉi limo ne estas centelcenta garantio pri kvalito. Verdire, inter ĉiuj inĝenieroj, doktoroj kaj profesoroj, kiuj produktis tiun mallertaĵon, preskaŭ rekte elstaras la modesta kontribuaĵo de ĉeĥa maljunulino pri la temo brodado. Nome jen la bona formulado, la bona lingvaĵo, la bona stilo, la bona klarigado, la bonaj terminelektoj, la bona enhavo, la bona aranĝo, la bonegaj diagramoj. Ĝuste ĉe ŝi ĉeas ĉio, pri kio aliaj ĉi-libre tiom majstre malsukcesis.

PEJNO Simono

Modernaj rimedoj de komunikado — Terminologiaj problemoj de aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko — Scienco kaj tekniko ĝenerale. Eld. Kava-Pech, 1999. 196 paĝoj glue binditaj. ISBN 80-85853-46-9. Prezo ĉe FEL: 15 EUR + afranko.