Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FRANCIO

Flagrantaj koloroj

La vilaĝo Roussillon [rusiljó] situas kvindek kilometrojn for de la sud-franca urbo Avignon [avinjó], je alteco de 346 m. Tiu vilaĝo prezentas fascinan spektaklon pro sia flagranta natura kolorpaletro. Tie sur unu el la pintoj de Ruĝa Monto (kun romia nomo Vicus Russulus) troviĝas kelkaj domoj kaj tri famaj restoracioj, kronitaj de pinarboj. La grundo sur ĝi aspektas kiel senhaŭta homkarno. Tra la larĝe malfermitaj “vundoj” en la grundo aperas senfina gamo de kolornuancoj: de helega flavsafrano ĝis vinfeĉkolora purpurviolo, kaj de karmino ĝis vermiljono, dum mirige kontrastas la verdo de la ĉirkaŭaj vegetaĵoj. Je tiu fono, kvazaŭ kneditaj el argilo, konturiĝas la domoj.

Fakte, la grundo de la monto enhavas krudan okron. Krome ĝi konsistas el argilaj sabloj miksitaj kun feroksidoj: ruĝa hematito kaj bruna limonito. La grekoj fondis Roussillon en la jaro 450 antaŭ Kristo. Poste la romianoj, kiuj okupis Provencon, estigis kolonion Apta Julia kaj rimarkis la flagrantan brilon de la Ruĝa Monto. Oni senprokraste sendis skipojn da laboristoj por ekspluati la okron, kiu rapide estis surmerkatigita. En 1919 la okro el Roussillon sukcese vendiĝis ankaŭ en Usono kaj Rusio (40 000 tunoj), sed la komenciĝanta produktado de artefaritaj feroksidoj kaj kemiaj kolorigiloj negative efikis la industrion pri natura okro en Roussillon. Rezulte de tio en 1951 en la vilaĝo restis nur 14 okristoj. Nun tie plu vivas nemultaj homoj, kiuj povus rakonti pri la ora epoko de okro kaj pri la laciga laboro de ruĝkoloriĝintaj ministoj, kiuj de mateno ĝis nokto fosis kaj rampis en galerioj kun diametro de 60 centimetroj por elminigi okron. Plejparto de ili fariĝis ĝibuloj kaj silikozuloj. Krome, oni elpagis tre malaltajn salajrojn al la 13-jaraj laboristoj. Iom post iom tamen komenciĝis ekspluatado de novaj minejoj je 20 km for de Roussillon per nova sistemo de tuboretoj, verŝante akvofluetojn laŭlonge de la rokoj por forporti la argilan sablon en basenojn, en kiuj oni finfine kolektis okropolvon.

Post la malnova bruema kaj polva Roussillon venis tempo de la moderna, pacema kaj turisma loko. Nun dum 4,5-hora ekskurso oni povus ekvidi la mirindajn formojn kaj kolorojn de monta grundo, kie sinsekvas klifoj kaj cirkoj, rozkoloraj kaj flavaj drapiraĵoj, izolantaj la verdan areon. Ruĝaj montopintoj de la Ruĝa Monto viglas kiel gardostarantoj, apartigitaj de la okra dezerto aŭ ĉirkaŭitaj de renaskiĝanta arbaro. Sendube, Roussillon estas valorega vidindaĵo por naturŝatantoj.

Robert ROZE