Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HUNGARIO

Apenaŭ Tri-umfo

Vane atendis hungaroj daŭrigon de televida sapodramo, kiam abrupte malaperis de ekranoj elsendaĵoj de Kanalo Tri. Tuj post la vesperaj novaĵoj anoncis parolisto, ke ĉiuj programoj tuj ĉesos.

La enigmo rezultiĝis de hungara televida politiko. La ŝtato proponis du kanalojn sed anoncis sin tri koncesiavidaj kompanioj. Krom Kanalo Tri prezentis sin skandinava kompanio SBS kaj luksemburga RTL. Komisiono koncesiis la kanalojn al la du lastaj, sed Kanalo Tri, kiu proponis plej grandan monsumon, proteste iniciatis juĝaferon.

Dume oni konstatis, ke la proponoj kaj de SBS kaj de RTL entenis erarojn, kaj do Kanalo Tri ekfunkciis. Poste SBS aĉetis Kanalon Tri kaj tuj nuligis kaj la servon kaj la juĝaferon. Por ne senti sin ekskludata, RTL tiam akiris duonon de Kanalo Tri. Kaj jen demando: kiu pli fascinas — la malantaŭekrana aŭ la surekrana sapodramo?

Karlo JUHÁSZ/pg