Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

REAGO

Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?

En pasintjara oktobro MONATO publikigis sub la titolo “Nova tragika mistifiko” artikolon, kies aŭtoro, Aldo de’ Giorgi, pretendis analizi la situacion en eks-Jugoslavio, sed kies enhavo fakte meritas ĝian titolon: ĝi estas nur sinsekvo de subjektivaj asertoj kaj de historiaj falsaĵoj. Trudiĝas korekto de ĝia tuta enhavo, komencante de ĝia unua frazero “la ĵus ĉesinta milito en Jugoslavio”, en kiu neniu el la uzataj terminoj estas difinitaj (kion la aŭtoro nomas “Jugoslavio”, kion “milito”, kiel tiu milito povis “ĵus ĉesi”, se oni ne klare diras, kiam ĝi komenciĝis), kaj el kiu oni povas nur konkludi, ke la aŭtoro ŝtopis siajn orelojn, kiam serbaj naciistoj deklaris post sia malvenko: “Ne estas finite. Ni revenos!”

Se oni volas orientiĝi en tiu senorda amaso de partiecaj eldiroj, ni povas pli-malpli kompreni, ke la aŭtoro intencis pritrakti jenajn temojn.

1. Kritiko de la informofontoj

La aŭtoro kritikas informofontojn, kiujn li ne difinas (“oni lerte kaj ruze distrumpetas . . . ”), sed kiuj estas eksplicite rigardataj kiel sklavoj de la same anonimaj “mondaj financaj premgrupoj”, t.e. pli klare de Usono. Neniu citaĵo el tiuj informofontoj estas farita por pruvi ilian sistemecan mensogadon kaj trompemon. Sed, pli grave, la aŭtoro rezonas, kvazaŭ la legantoj de MONATO, vivantaj dise tra la mondo en 65 “landoj” (legu: regnoj) laŭ la reklamo, ĉerpus siajn informojn el la fontoj, kiujn li intencas senmaskigi, kaj kiuj aperas en lia artikolo sub la formo “oni”, “la ĝenerala propagando” aŭ eĉ “ĉiuj amaskomunikiloj”. Se li volus fari kritikon de la informado pri la aluditaj eventoj (ekde kiu dato?), li devus unue analizi tion, kio aperis en MONATO kaj eventuale en aliaj esperantlingvaj revuoj. Tio estus tre rapide farita, ĉar tio, kio estas legebla pri tiu temo en la koncernaj revuoj — precipe ekde marto 1999 — situas ĉe la nivelo “nul” de la politika analizo. Sed de’ Giorgi ĝuste laŭdas en sia antaŭparolo tiujn senenhavajn manifestojn.

Due, li devus analizi la prezenton de la informoj, liveritaj de la diverslingvaj kaj diverslandaj komunikiloj, ekzemple de Rusio, Ĉinio kaj, kompreneble, Serbio. Trakribrado de la gazetaro franca (aŭ itala, aŭ germana) ebligus fari interesajn konkludojn pri la valoro kaj honesteco de la argumentoj, uzataj de la diversaj tendencoj. La samo validas por Usono, kiu ŝajne estas la sola informofonto de la aŭtoro: estus interese konstati, ekzemple, kiuj politikaj tendencoj estis tie, same kiel en Eŭropo, malfavoraj al la interveno de NATO. Male, de’ Giorgi rezonas surbaze de fantaziaj “ĉiuj amaskomunikiloj”, kiuj senescepte kaj pro unu sola kialo (ilia servuteco al Usono) prezentis informojn kaj vidpunktojn, kiuj ne plaĉas al li. Kaj al tiuj fantomaj “onioj” li konsekvence replikas per ŝablonoj kaj falsaj asertoj, kies fontoj estas facile eltroveblaj.

2. Historio de “jugoslavia” Balkanio en du paĝoj

Estas dubinde, ĉu, por klarigi la naskiĝon kaj disvolviĝon de la naciismoj en tiu regiono dum la 19a kaj 20a jarcentoj, oni devas komenci de Adamo. Sed la historiaj argumentoj estas la amata ĉevaleto de la naciistoj — ĉiu serba naciista parolado nepre enhavas aludon pri iu batalo, okazinta en la 14a jarcento! — kaj de’ Giorgi decidis klarigi al ni la historion de la koncerna regiono tra multaj jarcentoj. Ni do komparu liajn asertojn kun tiuj de la senpartiaj historiistoj.

Laŭ tiuj, la slavaj invadintoj (ekde la 6a, pli probable 7a jarcento) forpuŝis la tie vivantajn “albanojn” en la sud-okcidentajn montarojn (t.e. la nunan Albanion) kaj la latinlingvajn popolojn (la “rumanojn”) norden de Danubo. Evidente, oni povas prave obĵeti, ke la nunaj albanoj ne identas kun la tiamaj loĝantoj de Ilirio (tial mi uzis citilojn), sed tiu obĵeto validas por ĉiuj popoloj. Sed laŭ de’ Giorgi la historio estas alia: “[en Kosovo] tiam [kiam alvenis la slavoj, laŭ li en la 5a jarcento] ne loĝis albanoj, kiuj tien alvenis tre poste.” Tio signifas, ke laŭ li la invadintoj ja estis “slavoj”, sed la antaŭaj loĝantoj ne estis “albanoj”. Ĉu ili estis eskimoj aŭ zuluoj, ne estas precizigite.

Aldonende estas, ke Kosovo estis konkerita de serboj nur ekde la 12a-13a jc. Laŭ la prezento de A. de’ Giorgi’ oni devas supozi, ke antaŭe Kosovo estis senhoma. Pri la rezulto de la tiuepoka serba imperiismo de’ Giorgi kulpas nur malgrandan eraron. Kiam li skribas “la tiama ‘Granda Serbio’ [inkluzivis] Bosnion, Makedonion, Albanion ...” ktp, oni devas precizigi, ke, eĉ en la plej imperiisma epoko (sub Duŝan, 14a jc), ĝi inkluzivis nur sudan, malgrandan parton de Bosnio (sen Sarajevo, ekzemple).

Laŭ la historio, la unuaj slavaj regnoj en tiu regiono estis la kroatia reĝolando (ekde la 9a jc), la serba reĝolando (ekde la 9a jc) kaj la bosnia reĝolando (ekde la 11a jc), plus slovenaj feŭdoj, teorie ligitaj al la rom-germana imperio, sed pli-malpli aŭtonomaj ĝis la 13a jc, kiam ili iĝis parto de la habsburgaj posedaĵoj. Laŭ de’ Giorgi “nur kaj ĝuste Serbio sukcesis fariĝi grandpotenca ŝtato”. Nu, estas normale, ke en la tiamaj cirkonstancoj la plej militemaj, konkeremaj kaj senskrupulaj estis la plej “grandpotencaj”. Sed la senscia leganto komprenas, ke nur Serbio ekzistis. La “slavoj”, kiuj “komencis alveni” ktp, fariĝas en la sekva alineo “Serbio”.

Laŭ la historiistoj, en la batalo de Kosovo (1389) partoprenis, kontraŭ la turka armeo, la armeoj de la alianciĝintaj balkanaj regnestroj: la serba princo Lazar, la bosnia reĝo Tvrtko, la rumana princo Mircea, la albanaj grafoj Balŝa kaj Jonima. Laŭ de’ Giorgi, kiu senkritike ripetadas la mensogojn de la serbaj naciistoj, “Serbio estis la sola balkana lando, kiu klopodis haltigi la otomanan lavangon”. Ni notu krome, ke la invado de la slavoj estis de li jene priskribita: “En la 5a jarcento komencis alveni amase la slavoj”, dum la turka konkero estas nomita “lavango”. Oni povas imagi montaran feriejon, en kiun unue “alvenas amase” ridetantaj kaj pacemaj turistoj (la slavoj, t.e. “serboj”) kaj poste malbonintencaj detruemuloj, kiuj okazigas lavangon (la turkoj). Tio probable estas la koncepto de A. de’ Giorgi pri historia objektiveco. Cetere, al lia mito pri nura Serbio en la Merlokampa batalo, bazita sur la fakto, ke la serba princo estis certe la plej potenca en la alianco, plene paralelas lia ekskluziva mencio de Usono en la interveno de 1999.

Pri islamo en Bosnio, la aŭtoro estas eĉ pli certa: “mi identigis la eblajn kaŭzojn”. La leganto atendas novan historian eltrovaĵon en temo tre diskutata, sed trovas nur malnovan miton, kiun la nunaj historiistoj ne plu subtenas. La kontinueco inter la bogomiloj kaj la bosnia eklezio unuflanke, inter ĉi lasta kaj islamo aliflanke, ne povas esti pruvita. La bogomiloj ne estis “kataroj” (escepte en la menso de la inkvizitoroj) kaj la bosniaj “herezuloj” neniam nomis sin “bogomiloj”. Koncerne la transiron al islamo, ĝi okazis sendube sub la turka influo — kvankam la otomanaj regantoj, diference de la kristanaj, neniam celis amasan konvertiĝon — sed en kompleksa situacio de religia malstabileco: kiam okazis la turka konkero (ĉ. 1460), la Bosnia eklezio estis jam preskaŭ malaperinta. Sed preter la historiaj detaloj denove leviĝas principa problemo: de’ Giorgi starigas la demandon, kial bosnianoj iĝis islamanoj, kaj tiel leoparde makulis (lia metaforo!) tiun teritorion. La demandon, kial aliaj homoj en Balkanio iĝis kristanoj (kaj makulis la mapon inverse) li ne pritraktas. Probable tio por li estas nepritraktinda normalaĵo.

3. La dua mondmilito

Same kiel la serba propagando, ankaŭ tiun periodon de la historio A. de’ Giorgi nepre volas pritrakti — kun kongruaj ilustraĵoj — ĉi-foje por montri, ke “tiam viktimoj estis la serboj” kaj masakrintoj estis “la” kroatoj, kvankam li provas demonstri sian objektivecon per mallerta, sed tre rivela uzo de retorikaj formuloj koncedaj (“por diri tutan veron”, “ankaŭ ĉetnikoj agis samkruele”). Lia konkludo estas: “Mi legis pri du milionoj da buĉitoj.” Li legis kaj kopiis. Laŭ konata procedo, oni povos surbaze de tiu aserto kalumnii eventualajn “reviziantojn”. Sed tiajn malestimindajn procedojn ni ignoru kaj konsideru denove, kion diras la historio. Unue, la nombro “du milionoj”, kiu ne mirigas min, ĉar mi konas ties fonton, originas el demografiaj konjektoj: ĝi estas takso pri la “perdoj” faritaj per komparo kun hipoteza paca tempo. Fakte la nombro de homoj pereintaj pro la dua mondmilito en Jugoslavio ĉirkaŭas unu milionon.

Inter ili la nombro de serboj, pereintaj en Kroatio kaj Bosnio dum tiu epoko, ĉirkaŭas tricent mil — tricent tridek mil, laŭ la similaj rezultoj de la du historiistoj D. Koèoviĉ (serbo) kaj V. Zerjaviĉ (kroato), kiuj laboris sendepende unu de la alia. Ĉar tiu nombro inkluzivas tiujn, kiuj pereis dum bataloj aŭ estis viktimoj de germanaj reprezalioj, la nombro de serboj, masakritaj de la kroataj ustaŝoj, estas evidente pli malalta. Due, la homoj masakritaj ekster bataloj dum tiu periodo estis ne nur serboj. Tiel ke al la ĉi-supra nombro de serbaj viktimoj oni devas aldoni plurajn dekmilojn da judoj kaj ciganoj (masakritaj ne nur en Kroatio-Bosnio sed ankaŭ en Serbio) kaj evidente multajn antifaŝistajn kroatojn.

Kaj, kompreneble, de’ Giorgi nenion diras, krom per sia magia formulo “ankaŭ”, pri la masakroj de “muzulmanoj” kaj kroatoj fare de ĉetnikoj (la serbaj naciistoj), nek pri la masakro de albanoj fare de la partizanoj de Tito en Montenegro, nek pri la masakro, fine de la milito, de pluraj dekmiloj da kaptitoj kroataj (militistoj kaj civilaj oficistoj, kun virinoj kaj infanoj), slovenaj kaj montenegraj fare de la samaj Tito-anoj (la masakro de Bleiburg, pri kiu komplicis la britaj instancoj). Eble iuj legantoj juĝos maldeca tiun elnombradon de kadavroj: eĉ unu homa vivo havas ja senliman valoron. Sed ne mi iniciatis mencion de ciferoj. Tiuj, kiuj ludas per tiaj argumentoj, devas scii, ke iliaj mensogoj ne restos senreplikaj.

4. Nuntempaj eventoj

Veninte al tiu ĉi temo mi preskaŭ emas rezigni pri ĉia refuto. Ĉiu iom informita leganto povas mem juĝi la jenajn senhontajn kontraŭverojn: “Jugoslavio estis unu sama nacio” (tiu ĉi aserto sufiĉus por senkreditigi iun ajn, kiu aŭdacus esprimiĝi pri tiu temo); “en Bosnio la jugoslava armeo ne intervenis rekte” (admiru la hipokritecon de tiu “rekte”!), al kiuj aldoniĝas la jam konstatitaj mensogoj pri la fantaziaj “amaskomunikiloj”, kiuj, laŭ la aŭtoro, nek menciis, ke la mostaran ponton detruis kroatoj, nek montris la forfuĝon de serboj (la solaj viktimoj de tiu “milito”). Estas ankaŭ vere, ke de’ Giorgi forgesas sciigi, ke la serbaj rifuĝintoj, kiujn li tiom kompatas, okupas la loĝejojn de murditaj aŭ prirabitaj aligentanoj. Por doni nur unu ekzemplon, dum la somero de 1992, kvardek kvin mil kroatoj kaj sesdek mil hungaroj estis forpelitaj el Vojvodino por loĝigi serbojn, fuĝintajn el Kroatio.

Por atingi tiun stadion de mistifiko, estas necese falsi la historion nuntempan. Tiu falso resumiĝas en la frazo “abrupte, Slovenio kaj Kroatio decidis apartiĝi de Jugoslavio”. Abrupte je kiu dato, tion la leganto ne ekscios. Oni devas interpreti, ke en 1991, t.e. kvin jarojn post la komenco de la furioza naciisma kampanjo en Serbio, okazis io “abrupta”, pri kio kulpas Slovenio, Kroatio kaj poste eĉ Bosnio-Hercegovino. Estas evidente, ke la loĝantoj de Slovenio kaj Kroatio ne intencis resti en la degenerinta post-titoa jugoslavia federacio. La slovenoj parolis tiam pri odcepitev, kiu efektive aludas sendiskutan disiĝon. Sed la nova kroatia konstitucio de decembro 1990, kiu asertas en sia artikolo 140, ke Kroatio restas en la jugoslavia federacio, parolas pri ebla razdruzivanje, kiu elvokas procezon, do la malon de abrupteco. La referendumo, okazinta en majo 1991 en Kroatio, estis ne nur esprimo de la volo de 92 % de la popolo, sed ankaŭ konstato, ke pro la neelekto de la federacia prezidantaro (kaŭzita de la serbaj naciistoj) Jugoslavio ĉesis havis ŝtatestron.

Unu el la konsekvencoj estis, ke la jugoslava armeo ne plu havis legitiman estron kaj estis kaperita de la beograda serba regantaro. Koncerne Bosnion-Hercegovinon — kiu poste tiom suferis pro la serba kaj kroata agresoj — la opinienketo de majo 1990 kaj la manifestacio de julio 1991 en Sarajevo kontraŭ la militdanĝero (cent mil personoj, kun jugoslavaj flagoj!) montris, ke ties popolo ne deziris la disiĝon. Sed, post la kruda agreso de la serbaj naciistoj kontraŭ Kroatio kaj iliaj minacoj kontraŭ la ne-serbaj bosnianoj, post la malprudenta agnosko de la naciisma registaro de Kroatio fare de pluraj eŭropaj regnoj, la referendumo de februaro 1992 devigis konstati, ke la plimulto de la bosnianoj preferis retiriĝi el la komplete kolapsinta federacio. Traduko de A. de’ Giorgi: “la lokaj serboj [ . . . ] ne estis disponataj” (oni komprenu probable: “ne deziris” rimarko mia) esti sub jugo de islama regantaro”. En Bosnio vivas bosnianoj.

Sed de’ Giorgi havas alian vidpunkton: “En Bosnio [ . . . ] vivas serbaj gentoj”. Tio signifas, ke li adoptas la naciismajn kriteriojn — kio ŝajnas realisma en tia konflikta situacio. Sed, se oni rezonas laŭ la naciismaj kriterioj, oni devas konstati, ke en Bosnio-Hercegovino vivas multaj “kroatoj” (el la plej fanatike naciismaj, en Hercegovino) kaj pluraj aliaj “gentoj”. Sed, denove la situacio estas priskribita de la aŭtoro el pure “serba” vidpunkto.

Post tiuj konstatoj pri la valoro de la historiaj klarigoj de A. de’ Giorgi, apenaŭ necesas substreki, kion signifas la aserto, ke en Kosovo “oni ne povas paroli pri etna purigado, sed nur pri kontraŭteroristaj policaj agadoj kontraŭ la agresoj de UĈK”. La terorisma agado de la beograda registaro kontraŭ la albanaj kosovanoj, daŭranta depost 1989 (se konsideri nur la ĵusĵusan historion), ŝuldiĝas, laŭ de’ Giorgi, al UĈK (la armeo por liberigo de Kosovo), kiu komencis organiziĝi en 1997, post ok jaroj da senperforta rezistado de la diskriminaciata albana popolo kaj de ĝia libere elektita registaro (de Ibrahim Rugova) kontraŭ la serba murdistaro. Pri tiu senperforta rezistado — interesa temo por tiuj, kiuj pretendas malŝati militon — nek de’ Giorgi nek la aliaj, kiuj subite vekiĝis el sia nescio pri Jugoslavio pro la falo de bomboj sur Serbion, diris eĉ unu vorton. Nek pri la nombro de albanoj, murditaj de la serbaj polico, armeo kaj aliaj murdistaj bandoj dum tiu periodo de senperforta rezistado, kiam de UĈK ekzistis eĉ ne ombro. Kiel bele estas kritiki la aliajn informofontojn! Pli bele eĉ: “Neniu diris, ke en Kosovo la unuaj viktimoj de etna purigado ne estis albanaj kosovanoj sed serbaj kosovanoj”.

Kiel “neniu diris”? Ni ja scias, ke tion abunde ripetadis la serba propagando. Evidente, per adekvate lokita ordinato sur la absciso de la historio oni povas aserti ion ajn. Ekzemple, ke, laŭ la tezo de la francaj koloniistoj, la unuaj viktimoj de la Alĝeria milito estis francoj, mortigitaj la 1an de novembro 1954. Aŭ, kial ne, ke la dua mondmilito komenciĝis, kiam anglaj kaj usonaj aviadiloj ekbombadis Germanion. S-ro de’ Giorgi estas eĉ certa, ke li pravos ĉiufoje, kiam li ion tian asertos. Efektive, dum la pasinta historio de Kosovo, ekzemple en la jaroj ’20 de la 20a jarcento, okazis tre ofte la jena sceno. Iu kosovano, furioziĝinta pro la serba subpremado, kaptas sian pafilon kaj mortigas iun serban policiston aŭ soldaton. Senprokraste la armeo de “Jugoslavio” (t.e. de la serba reĝo) atakas lian vilaĝon kaj bruligas la domojn kun ĉiuj loĝantoj enfermitaj ene, inkluzive virinojn kaj infanojn. Tio okazis rutine dekojn kaj dekojn da fojoj (bonvolu konsulti la arkivon de la Ligo de Nacioj, ekzemple de la jaro 1921), kaj ĉiufoje de’ Giorgi pravas: la unuaj viktimoj ĉiam estis senkulpaj serboj, kiuj faris kviete sian policistan laboron. Kaj se temas pri pli proksimaj okazaĵoj — la kontraŭalbanaj teroraĵoj de februaro 1945, vintro 1955-56, marto-aprilo 1981, januaro 1990 ktp ktp ĝis la masakroj de 1999 — ĉiufoje de’ Giorgi pravas, eĉ kiam la albana rezistado estis senperforta: la albanaj kosovanoj ja aŭdacis protesti kontraŭ la serba regado!

5. “Kulpoj”

Tamen pri unu punkto la rezonado de A. de’ Giorgi ŝajnas konforma al la realeco: Miloseviĉ estis elektita de la plimulto de la serbia popolo, kaj la plej granda parto de la laŭdira “opozicio” estas same naciista kaj eĉ pli naciista ol li. Opoziciaj partioj riproĉas al li, ke li “perdis Kosovon”. Tiuj “opoziciantoj” similas la germanajn generalojn, kiuj organizis atencon kontraŭ Hitlero pro patriotaj kialoj, t.e. pro tio, ke li estis kondukanta Germanion al katastrofo. Tiuj faktoj senkreditigas la ŝablonaĵojn de la bonkoraj humanistoj, kiuj kontraŭstarigas la mitan sangavidan diktatoron Miloseviĉ al la same mitaj senkulpaj “ordinaraj serboj”. En sia reva mondo la bonkoraj humanistoj volas eviti la ideon de kolektiva respondeco, tamen tiel brile asertitan en la kanto honore al Miloseviĉ: Slobodane, da te nije bilo, Srpsko bi se ime ugasilo. (en iom libera traduko: Slobodan, se vi ne ekzistus, estingiĝus la glora nomo “serbo”.)

Tio nepre gvidas nin al la plej eksterordinara el la asertoj en tiu artikolo, nome la interalinea titolo “Ankaŭ la serboj kulpas”. Se li rakontus la historion de la dua mondmilito, s-ro de’ Giorgi probable konkludus, ke “ankaŭ la germanoj kulpas”. Dum plena jardeko la serba registaro kaj la serbaj armitaj bandoj atakis, rabis, bombardis, torturis, masakris aligentanojn en tuta eks-Jugoslavio. Ni ne bezonas hipokritajn retorikaĵojn (laŭ la stilo “por diri la tutan veron ankaŭ aliaj kulpas”) por diri klare, ke la kroataj naciistoj portas parton de la okazintaj krimoj. Ne pro tio, ke ili militiste batalis kontraŭ la serbaj agresintoj (oni ja ne rajtas postuli de ili la paciencon de la albanaj kosovanoj), sed pro tio, ke ili politike komplicis kun la serbaj naciistoj por dispecigi Bosnion-Hercegovinon. La historio de la kompliceco inter Miloseviĉ kaj Tudjman postulus detalan studon, sed ankaŭ pri tio de’ Giorgi komplete silentas. Estus do pli konforme al la realeco aserti, ke “ankaŭ la kroatoj kulpas”. Sed tia frazo estas entute neakceptebla.

Skribante “la serboj”, la aŭtoro metas en la saman sakon ĉiujn personojn, kiuj — pro kialoj, kiujn ni ne diskutos — rigardas sin aŭ estas rigardataj “serboj”. Tio ŝajnas bedaŭrinde realisma, sed ne centprocente vera. Ni ne havas pruvojn pri tio, ke en Kosovo iuj serboj kondutis kiel homoj, t.e. batalis kontraŭ la serbaj subpremantoj. Sed en la bosnia konflikto tiu fakto estas certa: inter la sarajevanoj, kiuj heroece defendis la urbon kontraŭ la serbaj murdistoj, eĉ inter la oficiroj de la bosnia armeo, troviĝis homoj, kiuj laŭ la kutimaj etnaj kriterioj estas “serboj”. Same, dum la dua mondmilito kelkaj germanoj troviĝis en la rangoj de la franca rezistado, de la armeoj sovetia, usona, norvegia k.a. kaj tial kondutis kiel homoj, male al ĉiuj aliaj iliaj samgentanoj. Kiam temas pri okazaĵoj de la nuntempa historio oni tre atentu pri la uzo, sen precizigoj, de la danĝera vorto la. Sed tiuj, kiuj aliĝas, eĉ pasive, al naciismo, ne povas eskapi la kolektivan respondecon, ĝuste pro tio, ke ilia aliĝo implicas kolektivecon: la pronomo ni estas ilia plej ŝatata vorto — eĉ tra la jarcentoj.

La respondeco estas videbla en la realaj historiaj eventoj, ne en fantaziaj “genoj”, kiujn de’ Giorgi elpensas nur por ilin tuj malagnoski (“mi rifuzas kredi, ke en la eksa Jugoslavio nur la serboj estas laŭgene agresemaj krimuloj” ktp): oni ne bezonas kredi je la influo de genoj por konstati kolektivan krimecon. Male: la misa influo de tiuj genoj malŝarĝus ties portantojn je ĉia respondeco! De’ Giorgi estas civilizita homo kaj sekve scias, ke pri la kolektiva konduto de homoj tute ne rolas genoj, sed bedaŭrinde li forgesas (aŭ “ne volas kredi”), ke la kredo je la genoj (t.e. je la “sanga parenceco”, la genteco, la prapatroj kaj similaj barbaraĵoj) estas nemalhavebla trajto de la balkaniaj kaj alilokaj naciistoj-rasistoj. La germanoj de la nazia epoko estis krimuloj ne pro tio, ke mi, vi aŭ iu ajn stultulo asertus, ke ili havis germanajn genojn, sed ja pro tio, ke ili mem tion asertis. Iu kroata naciisto (esprimiĝanta en Esperanto!) diris al mi antaŭ kelkaj jaroj, ke “la naciecon oni heredas kiel la koloron de la okuloj”. Iu serba naciisto diris al mi antaŭ nur kelkaj semajnoj, ke, se li estus franco, li aktivus en la Nacia Fronto (la ekstremdekstra rasista partio), “kiu sola defendas la veran francecon” (subkomprenu: kontraŭ la araboj, negroj, judoj k.a). Se oni ne komprenas la mensan strukturon de tiuj malamikoj de homeco, oni nenion povas kompreni pri ilia konduto.

Ekzemple, la proklamitan celon de iuj seksperfortoj de’ Giorgi deklaras “stranga” (do nekredinda, sekve neekzistanta), ĉar, kiel civilizita homo li scias, ke la estonteco de homo el “nacia” vidpunkto dependas multe de edukado, sed tute ne de genoj. Sed li ne volas scii, ke la averaĝa serba barbaro kredas la malon. Kaj en tiu formo de mensa primitiveco, en kiu regas vireco, decidan rolon ludas la genoj de la patro. Estas sciate, ke en iuj aliaj socioj la genteco “transdoniĝas” fare de la patrinoj — kio estas pli logika, sed ne malpli rasisma.

La elekto de solidareca sinteno dum konfliktoj havas evidente nenian rilaton kun “genoj”. Sed tiu elekto ne estas la sama por ĉiuj, kaj tial la idealisma sinteno de A. de’ Giorgi, kiu “ne volas kredi”, ke iu popolo povas esti pli krima ol alia, ignoras la historion, precipe modernan. Por ano de subpremata popolo, la alternativo estas: aŭ partopreni liberigan batalon kune kun siaj subpremataj fratoj, aŭ ilin perfidi. Por ano de subpremanta popolo, la alternativo estas: aŭ kunkrimi kun siaj samgentanoj, aŭ konduti home, tio estas pafi kontraŭ ilin. Tial la elektebloj de albana kosovano, tibetano, ĉeĉeno aŭ kurdo unuflanke, de serbo, ĉino, ruso aŭ turko aliflanke, ne estas la samaj.

6. Internacia interveno

Kvankam la interveno de marto-junio 1999 estas la vera kialo de la subita interesiĝo de A. de’ Giorgi pri la konfliktoj en eks-Jugoslavio, nenian analizon li provis fari pri la sinteno de UN kaj de la plej influaj regnoj dum la ĵus pasinta jardeko. La obstine munkenisman politikon de la grandpotencoj dum tiu periodo li lasas ekster konsidero. Nur unu aludo al UN: NATO “perfidis la ĉarton de UN”. Sed kion faris UN — tion oni ne povas ekscii el la artikolo de s-ro de’ Giorgi. La persono, kiu plej kompetente respondis tiun demandon, estas la ĝenerala sekretario de UN, Kofi Annan, kiu lastatempe prezentis la “memkritikon” de tiu organizaĵo. Ne interveninte kontraŭ Serbio en la komenco de ties agresoj kaj krimoj, t.e. antaŭ dek jaroj, UN kunkulpas pri la multnombraj viktimoj — la bilanco ne estas finfarita — de tio, kio evidente ne estis “milito”, sed entrepreno de murdado, rabado kaj genocido (tiun ĉi vorton uzis la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN jam en decembro 1992, post la raporto de Mazowiecki). A. de’ Giorgi parolas pri “milito”, vorto mita kaj magia, glora por la patriotoj, abomena por la pacifistoj, sed neadekvata en la koncernaj cirkonstancoj.

Serbio ne estis venkita nur de la usona potenco. En vere milita situacio, ĝi suferis hontindan malvenkon, en 1995, fare de la kroata kaj Bosnia armeoj, senkompare malpli fortaj, organizitaj improvize, disponantaj minimuman armilaron, akiritan kontrabande. La solaj “militaj” heroaĵoj de la modernaj ĉetnikoj estis amasaj masakroj de civiluloj (Vukovaro, Sarajevo, Kosovo), seksperfortoj kaj torturoj. Tion toleris UN kaj “Eŭropo” dum jardeko, same kiel nun ili toleras la rusan terorismon en Ĉeĉenio. La kunkulpo de la grandpotencoj, precipe eŭropaj, restas temo por studado. Sed ni ne kalkulu kun A. de’ Giorgi por tion fari.

Postnoto

Ĉar MONATO ne estas scienca revuo, mi rezignas pri referencoj kaj bibliografio, kiu okupus grandan spacon. Estas ankaŭ kompreneble, ke serioza pritrakto de tia temo ne bezonas tendencajn ilustraĵojn — tiajn, kiajn oni povis admiri kun la artikolo de s-ro de’ Giorgi.

Michel DUC GONINAZ

Noto de la redaktoro: La fotojn, kiuj akompanis la artikolon, tamen ne liveris Aldo de’ Giorgi. La aŭtoro liveris neniun ilustraĵon, kaj pro tio la grafikisto de MONATO aldonis ilin. La samo validas por tiu ĉi artikolo. Plenajn paĝojn kun nur teksto legantoj kutime transsaltas. — Per tiu ĉi artikolo MONATO nun fermas la diskuton pri tiu temo.