Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OPINIO

Kie la toleremo?

Antaŭ nelonge laŭ privata iniciato de Louis Zaleski-Zamenhof oni aljuĝis “medalon de toleremo” al la papo, Johano Paŭlo 2a. Certe “toleremo” kaj “papo” malbone kongruas. Oni devas supozi, ke la medalo agnoskas, ke la papo fojfoje publike uzas Esperanton.

Se la papo estus tolerema — gvidata de afableco kaj prudento — li permesus al virinoj en kabanaĉoj en suda Ameriko uzi kontraŭkoncipilojn: sed jen peko por tiu “tolerema” papo. Intertempe virinoj mortas terure kaj humilige. La “toleremo” de la papo ankaŭ aldonas al la nombro de aidoso-mortoj pro tio, ke li ne permesas kondomojn.

Ediktoj

Pollando estas 97%-e romkatolika ŝtato sed ironie — en lia propra lando — la plimulto defias papajn ediktojn pri ekzemple abortigo kaj seksrilatoj antaŭ-geedzaj.

Se la papo estus tolerema, li ŝanĝus sian opinion pri abortigo. Sed li kredas — kaj strange, preskaŭ ĉiuj kredas — ke la romkatolika pozicio neniam ŝanĝiĝis en la historio de la eklezio kaj neniam povos ŝanĝiĝi. Tamen Hieronimo, Aŭgusteno kaj Tomaso la akvinano kredis, ke virseksa feto ricevas sian animon 40 tagojn kaj ina feto 80 tagojn post koncipo. Laŭ ili, abortigo permeseblas por virseksa feto ĝis la 40a kaj por ina ĝis la 80a tago post koncipo.

Denuncoj

En la jaro 1140 papo Graciano anoncis: “Tiu ne estas murdinto, kiu abortigis, antaŭ ol la animo estas en la korpo.” Dum la jarcentoj papoj ofte ŝanĝis siajn opiniojn, sed en 1930 Pio 11a denuncis abortigon kiel murdon. Kaj la nuna papo ankoraŭ restas netolerema pri la afero.

Medicina ĵurnalo The Lancet raportis pri la situacio en Afriko kaj en aliaj mondopartoj. En multaj regionoj la romkatolika eklezio respondecas pri sano: sekve, pro ĝia potenco, naskolimigo ne eblas. Do la loĝantaro duobliĝas, kaj ne nur en urbaj regionoj de Afriko, sed ankaŭ en tiuj de Latin-Ameriko kaj Filipinoj la HIV-viruso — pro manko de kondomoj — tuŝas pli ol 20 % de la loĝantaro.

HIV-viruso

Signifa ankaŭ estas la fakto, ke ne troviĝas en la biblio preciza subteno por la opinioj de la papo. Eĉ en la eklezio mem estas multaj, kiuj kontraŭas liajn decidojn pri familiaj aferoj. Profesoro Leon Schwartzenberg [león ŝvárcenberg], spertulo pri aidoso, diris: “Centra Afriko mortkondamniĝos, se nenio ŝanĝiĝos. Ekzemple en Ugando inter 7 kaj 10 % de la loĝantaro havas HIV-viruson kaj 80 % el ili mortos pro aidoso. Oni devas permesi kaj instigi la uzadon de kondomoj.”

La papo devas esti tolerema kaj meriti la medalon pri toleremo, permesante kondomojn (pli por medicina protektado ol por naskolimigo) por la cent milionoj da romkatolikoj en Afriko.

W. H. SIMCOCK