Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Alberto García Fumero

ALFA ONDO

Eric profitis la okazon iomete malstreĉiĝi dum la teknikisto kontrolis ion. La nova elektrodporta kasko estis komforta, sed komplike funkciigebla. Kaj krome, ĝi estigis jukadon. Tamen, la komenco estis tiel fantazie simpla...

La elektra cerba aktiveco povas esti kaj surbendigata kaj analizata; elektroencefalografio konsistas el tio. Emocioj, geniaĵoj kaj perfidoj, ĉio ĉi povas esti entenata de kelkaj metroj da magneta bendo. Se poste, per konvena procedo, la homon oni stimulas per lia propra surbendigaĵo, proksimume la samajn rezultojn oni atingas. Almenaŭ teorie. Jen afero sufiĉe simpla.

Do, aplikante la saman principon al profesia telepatiisto kiel estis Eric Clapp, la rezulto estis spektakla. Eric, stimulita per sia propra elsendo “aŭskulta” (kiel ĝin nomis la teknikistoj) , rimarkinde plialtigis la kvaliton de sia perceptado. La “selektado” estis pli fajna.

Tiel komenciĝis ALFA ONDO. Nu, bone, en la komenco tiu ne estis la nomo, sed iu ĝin proponis, la nomo montriĝis sufiĉe alloga, kaj baldaŭ la facilvendebla vizaĝo de Eric komencis aperi sur la paĝoj de la fakrevuoj. El ili ĝi saltis al la televidekranoj. Alvenis famo, kaj dolaroj.

Ho, bonege.

Ĉiuj ŝajnis interesiĝi pri ALFA ONDO. CIA, FBI, NASA. Kio pri la implicaĵoj? Enviciĝu, ankaŭ por Vi estas io.

Pluvis dolaroj, same kiel planoj.

Kaj kio pri la stimulado al Eric per * iomete* pliintensigita elsendo? La aŭskulta kapablo de Eric same pliakcentiĝos, opiniis la spertuloj. La propono estis varme akceptita de ĉiuj interesitoj. CIA frotis al si la manojn, kaj serĉis iom pli da mono. La ĉefa afero estis nur eltrovi, kion signifas * iomete *.

Kaj jen ili, esplorante...

“Ĉio pretas, kompan’” anoncis la teknikisto post la entajpado de la lastaj kodoj. “T-tempo minus unu minuto. Bonŝancon!” Eric ricevis la informon per starigo de la poleksoj kaj turnis la klinseĝon por alfronti sian “aŭdoton”. Li preskaŭ ĝissufoke misglutis.

CIA insistis ĉiam pri tio, ke la “aŭdoto” estu nekonato, kaj pri tio konsentis la fakuloj. Pli bone tiel, ili diris. Nu, bone, neniam antaŭe temis pri virino.

Kaj TIA virino! Eric ĝisrande plenigis al si la okulojn per tiuj neeble perfektaj kruroj, tiu mielkolora hararo, tiuj kobaltbluaj okuloj. Li ridetis varme – liaj refleksoj ĉiam estis rapidaj – kaj ricevis ankoraŭ pli varman rideton.

Je T – minus 45 sekundoj ideo formiĝis en lia menso.

La ĉefa malfacilaĵo por galantulo konsistigis banalaĵon por Eric. Kial li ne pensis antaŭe pri tio? Se post plukado de ĉiuj ŝiaj pensoj li ne estos kapabla faligi ŝin en liton, nu, bone, li estus nemezureble stupida...li ludus per signitaj ludkartoj: ĉiam li scius la uzendajn vortojn, la necesan geston. Kaj li ĉiam povus ensorĉi ŝin per fabelaĵoj pri la soleco de homo kun tiel strangaj kapabloj, ktp. Eric ridetis denove, kaj la respondo estis trifoje pli varma. Jen dinamita virino! Kiel bonŝanca Vi estas, Eric, pensis li fermante la okulojn.

Alvenis la kutima zumado, la fulmo enmensa. Jen ĉio: infanaĝo, ludoj, lernejaj jaroj, amintoj. Ĉio. Eric lekis al si la lipojn, ankoraŭ okulferme. Subite li konsciis pri la nenormala silento ĉirkaŭ si kaj malfermis la okulojn.

Ĉu ĉiuj rigardas min?

Ĉiuj restis senescepte senmovaj, esprimante per la vizaĝo emociojn gamantajn de senlima miro ĝis la plej sovaĝa timo. La kobaltbluaj okuloj ne agordis kun tiu masko je senbrida hororo. Eric enspiris malkviete kaj rimarkis la nekutiman pezon de la mamoj. Tiam li komencis krii.