Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Tuj post la enoficigo de la nova aŭstria registaro — koalicio inter Aŭstria Popolpartio kaj Libereca Partio de Aŭstrio — la ceteraj 14 ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) reagis kiel bone akordiĝanta orkestro direktata de la franca prezidento Chirac [ŝirák]. Ne procedante laŭregule, kiel difinite laŭ statuto de EU, tiuj ŝtatoj proklamis “sankciojn” kontraŭ Aŭstrio.
Kialo estis la eniro en la aŭstrian registaron de la Libereca Partio, tiam estrata de Jörg Haider [jerg hajda], kiun kelkaj — inkluzive de Evgeni Georgiev en MONATO — sen seriozaj pruvoj etikedis ekstrem-dekstrulo. Tamen la sankcioj — akordo, kiun la 14 ŝtatoj neniam atingis ekz. dum buĉado en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo — estigis precize la rasismon, pri kiu oni akuzis Haider-on. Ekzemple, aŭstriaj infanoj, vizitante Strasburgon kaj Bruselon, estis insultataj kiel “nazioj” kaj “rasistoj”. En Belgio kaj aliaj ŝtatoj taksiistoj rifuzis transporti aŭstriajn civitanojn — pura diskriminacio, ĉar la ŝoforoj ne demandis pri agoj aŭ pensoj, sed antaŭjuĝis surbaze de nacieco.
En Aŭstrio ne eblas trankvile diskuti la aferon: socialistoj, komunistoj kaj verduloj tro emas stampi ĉiun kiel Haider-adepton. Tamen memorindas, ke en neniu eŭropa ŝtato ekzistas leĝo malpermesanta difinitan politikan partion. Tamen, se partio estas laŭleĝe registrita, ĝi rajtas partopreni balotojn: ties deputitoj rajtas esti elektitaj kaj kunformi koaliciojn. Esti iomete, modere, tre aŭ ekstreme dekstra aŭ maldekstra de iu imaga mezo ne estas kategorioj en la konstitucioj de demokratiaj ŝtatoj.
Simple la demando devas esti: ĉu la Aŭstria Libereca Partio akceptas la aŭstrian konstitucion? La respondo estas plene pozitiva. La partio tute laŭleĝas: ĝia ĉefo ne aranĝis ian puĉon, sed lia partio eniris koalicion laŭ maniero antaŭvidata en la aŭstria konstitucio.
Bone: Haider en la pasinto ja varbis iamajn naziojn kaj eldiris aferojn ne facile pravigeblajn. Sed li neniam pledis por restarigo de nedemokratia nazia ŝtatformo kaj eĉ petis pardonon pro siaj eldiroj. En Karintio, dum sia unua estra mandato, li starigis instituciojn, kiuj favorigis la tiean slovenan etnon. Antaŭ nelonge li instalis slovenon kiel protokolan estron en la karintia registaro. Plue, Haider estas la unua ĉefo en Karintio ekde 1920, kiu parolis slovene dum publika ceremonio ĉe dulingva lernejo en Klagenfurt.
Memevidente kontraŭuloj opinias, ke Haider tiel agas pro politikaj motivoj. Tamen kiu politikisto ne tiel kondutas? Kaj ĉu franca ŝtatestro lernis la bretonan aŭ alian etnan lingvon por tiel paroli en Bretonio aŭ aliloke en Francio?
Sed kial Chirac sentis sin ofendita, kiam Haider diris en Vieno, ke Aŭstrio ne bezonas ian veŝtpoŝan Napoleonon? Eble la vortumado de Haider ne ĉiam kongruas kun bonaj moroj, sed ĉi-foje li celtrafis. Francaj politikistoj ne povas akcepti, ke Francio ne same potencas kiel en la pasinteco. Sed efektive ne Aŭstrion sed Germanion volis admoni Chirac: kiel atentigis aŭstria komentariisto, Francio ne sentas sin sufiĉe forta por vangofrapi Germanion kaj do atakis “et-Germanion”, do Aŭstrion.
Resume mi povas diri, ke Aŭstrio ne estas pli faŝisma, pli nazieca, pli rasisma ol Belgio, Francio, Hispanio, Portugalio, kaj aliaj. Kontraŭe, dum tiuj ĉi ŝtatoj post la krizo en Bosnio invitis nur kelkcent rifuĝintojn, Aŭstrio permesis al 60 000 resti en la lando. Plue, la materia, logistika kaj morala helpoj, kiujn Aŭstrio proponis por Kroatio, superis la komunan helpon de tuta Eŭropo.
Tio ne signifas, ke Aŭstrio atingis pinton de demokratio, homaj rajtoj kaj homa digno. Sed politikistoj en aliaj landoj farus ion bonan, se ili ne nur permesus al civitanoj en Aŭstrio mem elekti sian parlamenton kaj tiel formi registaron, sed ankaŭ kontrolus etnajn liberecojn, rasismon kaj toleremon en la propraj landoj.
Aldono de la redakcio: Bedaŭrinde necesas atentigi Vinko Oŝlak, ke en diversaj eŭropaj ŝtatoj oni jes malpermesas difinitajn politikajn partiojn, kiujn oni juĝas kontraŭkonstituciaj — ekzemple dum multaj jaroj la Komunistan Partion en Federacia Respubliko Germanio. Sed efektive tiel ne estas pri Aŭstria Libereca Partio, kaj el demokratia vidpunkto oni ne rajtas plendi se ĝi havas sukceson en voĉdonoj.