Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La unua vero ne ekzistas. Neniam. La vera homo same ne. Sed la vera devo de iu ajn homo estu serĉi la devan veron.
Mi legis multajn, diverslingvajn artikolojn kaj librojn pri la balkana fatalo. Mi aŭskultis kaj parolis kun sennombraj kredindaj homoj el tiu regiono kie regas la teruro incitita fare de malmultaj stultaj fanatikuloj.
Laŭ mia analizo evidentas, ke ĉio kiun diras Zlatko Tiŝljar (MONATO, 1999/10, p. 10 – 2000/3, p. 12) vere kaj tragike veras. Mi dankas al li pro lia reago. Samtempe mi esperas, ke Aldo di Giorgi nun pli prudentu, ke li aŭskultu ankaŭ la alian parton kaj estonte silentu... Krome mi admonas la redaktantaron, ke la respondeco pri ĉiaj artikoloj pezas ankaŭ sur ĝi.
André HERRMANN, Svislando