Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Psiko sen karno

La temo de Robert Richardson en la noto pri “metempsikozo” (MONATO, 2000/3, p. 22) enkondukis problemon ankaŭ rimarkitan de klasikanoj en la tradicio budhisma. Laŭ vidpunktoj de budhanoj Richardson estus deklarita pudgalavadin, t.e. personalisto. Verŝajne, li sentis sin ne tute komforta pri la koncepto “reenkarniĝo”, sed lia preferita vorto por estonta estiĝo, “metempsikozo”, ankaŭ portas kriplan signifon — se ni akceptus budhisman perspektivon. La argumento kontraŭstaris la baratan kaj ĝainan teoriojn (kaj eĉ la egiptan) ke estonta vivo devas postuli animon, eternan memon aŭ mion, aŭ iun ajn alian konceptan signifon pri la atmano. Tiu neatmana temo estas centra teorio de la budhanoj kies doktrino rilatas al karmo (agado) kaj la senĉesa rondo de nasko kaj morto. Tiu ĉi transmigrado estas plej bone esprimita en la sanskrita lingvo per punarbhava, t.e. renaskiĝo. Ne estas necese sugesti substancigon de iu el unu vivo al alia, almenaŭ en la doktrina tradicio de la Buddhodarmo.

Elson SNOW, Usono-redaktoro de Wheel of Dharma