Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Atento por etaj kaj monda lingvoj

Kiel en Skotlando (MONATO, 2000/3, p. 23) ankaŭ en Francio etnaj lingvoj (i.a. la bretona, la flandra, la alzaca, la okcitana kaj la eŭska) estas pli ŝatataj de la instancoj ol antaŭe. La registaro fundamente ŝanĝis sian agmanieron rilate al tiu aro da etnaj lingvoj. Antaŭe ili estis konsiderataj kiel pli malvaloraj paroliloj: ili estis nomataj “dialektaĉo” kaj malpermesataj en la lernejoj. La registaro rifuzis konsideri ilin. Formiĝis diversaj asocioj por defendi tiujn regionajn lingvojn kiuj ligis sin tra la tuta lando.

Hodiaŭ la diversaj regionaj lingvoj estas pli-malpli instruataj en la koncernaj fakultatoj kaj universitatoj. Aperas pli kaj pli da lernolibroj, vortaroj kaj kulturaj publikaĵoj literaturaj kaj sciencaj. Paralele ŝanĝiĝis aliaj elementoj. La direktantaro de la instruado dum jaroj respondis al ni ke “la franca edukado estas ĉekape de la lingvo-instruado en Eŭropo ... disdonas la instruadon de tuta gamo da lingvoj ... kaj ne eblas aldoni plian lingvon.”

Nun tiu ŝajn-argumento ne plu estas reliefigita. Oni asertas ke oni instruos fremdajn lingvoj jam en la baza lernejo, sed fakte temas nur pri la angla. Oni montras ke sen la angla ne eblas elturniĝi en la mondo kaj en la estonta profesio. Tiel la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre ĝi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj. Mi kunĝojas kun tiuj lastaj pri ilia liberigo, sed iom angoras pri ĝia estonta evoluo.

Kaj Esperanto? Ĝi ĉeas luktadon de gigantoj, sed ĝi estas nur nano. Tamen ĝi havas atutojn... sed kiu scios ilin potencigi? Oni komencas esperi pri mirakla evoluo: falis la berlina muro, kial ne forfalus la obstakloj al uzado de nia lingvo.

D-ro André ALBAULT, Francio