Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La lasta defendo

Antaŭ nelonge estis naskiĝtago de mia patro Tyburcjusz Tyblewski. En la jaro 1998 tio estis lia lasta naskiĝfesto inter vivantaj homoj. Ankaŭ tiam okazis lia lasta publikigo en tiu ĉi revuo (MONATO, 1998/5, p. 6). Ĝi koncernis masakron de judoj, okazintan en la pola urbo Kielce, post la dua mondmilito. Kiel reago al tio aperis leteroj pritaksantaj la tekston kiel antisemitan. Mia patro ne plu havis forton por sufiĉe akre reagi kaj ne havis emon, pro granda seniluziiĝo, ke li entute ne estas komprenata. Nun mi volas, ke la situacio estu klara.

Estis jene: fine de la jaro 1997 aperis en polaj revuoj nekonataj ĝis tiu tempo faktoj, ke tiu masakro en Kielce estis organizita per komunistoj kaj tiel nomata politika polico (en Pollando nomata Sekurec-Oficejo). Tio tute ŝanĝas la bildon, ĉar ĝis nun dum jardekoj en Pollando oni ĉiam substrekis, ke tio estis reago de kruelaj homamasoj. Mi esperas, ke por ĉiuj estas klare, kiel facile oni vekas kruelecon post buĉado de ĵus finita milito. Oni primutis, kiu instigis la loĝantaron de Kielce. Por mia patro la historia vero ĉiam estis tre grava kaj li volis dividi tiujn gravajn faktojn kun Esperanto-legantaro. Estas ĉio pri tiu artikolo.

La alia afero estas, ke esperantigis mian patron s-ro Jakob Garbar, pola judo. Dum jaroj ili ambaŭ estis amikoj. Mi memoras s-ron Garbar, kiam dum mia infanaĝo li vizitis nian hejmon en Jelenia Góra. Ĉe komenco de la jaroj sepdekaj li translokiĝis al Israelo, kie post iom da tempo li mortis. La rolon de mia patro en la Esperanto-movado ne ŝanĝos iuj histeriaj leteroj pri antisemitismo. Li estis granda, sed tio ja estas temo por alia, longa letero.

Destina TYBLEWSKA-KUNDZICZ, Pollando