Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MUZIKO

Kanzonoj por interna konsumo

Aperis la du lastaj el la dek KD-oj (aŭ kodiskoj) de “Kolekto 2000”, lanĉita de Vinilkosmo en 1998 kun la helpo de FAME-Fondaĵo. Kolekto ne nur ekstreme akurata, sed ankaŭ tre sukcesa. Ĝi plimultigas la nombron de nialingvaj KD-oj, kun prezento teknika kaj grafika komparebla al tiu de nacilingvaj. Probable ili sufiĉe panoramas la nuntempan muzikon en Esperanto.

La okan diskon, “Survoje”, aŭtoras franca ensemblo “La Kompanoj”, el Bordeaŭ. Ili deklaras siajn kantojn “sennaciecaj”, evidentaĵo ĉe “Jes, ni solidaru!” (kontraŭ rasismo) kaj “Vizito al Eŭrodisnej’” (kontraŭ tutmondigo de usona subkulturo kolaa, burgera kaj dolara). Temas grandparte pri kanzonoj ege diverstemaj (pri Uliso, pri kondomoj) kaj diversstilaj (jen kajteca kanto, jen tiu ĵaklepuile ajnisma, jen alia simple nikolina) surbaze de tekstoj de Marcel Redoulez, kvazaŭ muzikigitaj poemoj.

Restas la demando, ĉu ĉi tia kabareta muziko montreblas al unuafoja aŭdanto de Esperanto, ĉu ĝi aŭdigeblas en radio. Mi dubas. Mi trovas ĝin iom eksmoda, almenaŭ por rokemaj kaj popemaj oreloj.

Jorge CAMACHO

La Kompanoj: Survoje. Eld. Vinilkosmo (Kolekto 2000 n-ro 8), Donneville, 1999. Kompakta disko, 24 minutoj. Prezo ĉe FEL: 15,60 eŭroj + afranko.