Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FRANCIO

“Miaj biciklaj aventuroj pluas!”

Zef Jegard naskiĝis en Bretonio, okcidenta Francio, en 1935. Li preskaŭ ĉiam tie loĝis, nuntempe en la vilaĝo Yffiniac [ifinják], kiu kuŝas ĉe la atlantika marbordo. De sia junaĝo li emas sporti. Post praktikado de diversaj profesioj, antaŭ kvar jaroj, li emeritiĝis.

Ĉu vi emas sporti? Mi, jes. Tamen ĉi-rilate mi devas aldoni, ke, koncerne min, ne temas pri altaj sportrezultoj, nek pri konkursoj, sed nur pri emo. Miaopinie, mi estas en la sama stato kiel miaj samaĝuloj. Kion mi sporte faris kaj nun faras, tion ĉiuj povus fari. Oni nur devus voli kaj aranĝi, ke tio sukcesu.

La komenco

Ankoraŭ kiam mi estis 17-jara, en la kolegio, dum miaj kamaradoj ludis pilkon, mi ofte preferis kuri en la ĉirkaŭa kamparo kaj tiel trejni min por konkursoj, kiuj estis organizataj fine de la lernojaro. Tiutempe mi sukcesis kuri la 3000 metrojn en dek minutoj kaj kelkaj sekundoj.

En 1957, mi militservis en la Nigra Arbaro, proksime de Baden-Baden en sudokcidenta Germanio. Kelkajn jarojn antaŭe mi estis aĉetinta biciklon. Mi havis tempon, ĉefe semajnfine, sed malmulte da monrimedoj. Mi konvinkis kelkajn el miaj kunuloj akompani min laŭ Kresto-strato kaj aliaj vojetoj, kiuj serpentumas tra la arbaro en tiu belega regiono. Verdire, mi havis planon. Mi deziris veturi en sudan Germanion kaj Aŭstrion, per biciklo, kompreneble. Kiam en junio de la sama jaro venis la tago ekveturi, mi restis sola. Miaj kunuloj rezignis pro diversaj kaŭzoj.

Do, sola, kuraĝe mi forveturis per biciklo, peziĝinta pro du grandaj sakoj. En direkto suden. La vetero estis bela. Mia vojplano kondukis min al Freiburg, Konstanz, Lindau, Oberstdorf, al Kitzbhel, Innsbruck, Berchtesgaden. Revene mi veturis al Munkeno, Augsburg, Rothenburg, Heidelberg, Karlsruhe kaj Baden-Baden. Dum 10 tagoj mi bicikle trapasis 1500 km. Mi tranoktis en junularaj gastejoj, multe fotis. Tiutempe ne multe da biciklantoj vojaĝis. Tial germanaj infanoj, ekvidinte min biciklanta kriis je mia preterveturo: “Ein Wanderer, ein Wanderer!” (migranto, migranto!). Temis ja pri vera migrado bicikla, ĉu ne?

Piediraj kaj kuraj aktivaĵoj

Poste mi loĝis du jarojn en Italio, en Romo, kie mi estis studento. Dum la Paskoferioj en 1962, piedirante ekde Arezzo, mi kun vojaĝkunulo tramigris la Apeninojn, situantajn nemalproksime de Romo, kaj atingis urbon Asizon. La saman jaron vintre mi faris novan marŝadon de Romo al Asizo.

Do, fine reveninte hejmen al Bretonio, en 1967 mi entreprenis longan piediradon de Roselo, franca havenurbo ĉe Atlantika oceano, ĝis la hispana landlimo. Tiu marŝado daŭris 10 tagojn kaj la trairita distanco longis 450 km.

Iom poste, en la periodo 1970-1975 kiel ano de sportklubo en urbo Gingamp mi multe kuris kaj partoprenis en multaj kurkonkursoj: 20 km kaj 3000 m kun bariloj. Tamen sekvis la intervalo 1975-1995, kiam mi sporte malaktiviĝis: profesie mi estis tro okupata por sporti.

Bicikla konkurso Parizo-Bresto-Parizo

En 1995 venis mia emeritiĝo. Mi ekhavis tempon kaj denove eksportis regule. Tamen mi estis jam maljuniĝinta. Krome, kun la pli alta aĝo ekestis diversaj problemoj, pli rapida laciĝo kaj doloroj. Lastatempe la maldekstra genuo doloras kaj malhelpas min kuri. Tamen mi povas piediri kaj daŭre bicikli. Por enkuraĝigi min en la sportaj aktivaĵoj, en 1996 mia edzino donacis al mi novan biciklon. Mi tuj faris per ĝi, sola aŭ kun samklubanoj, multajn bicikladojn tra la bretona kamparo kaj laŭ la atlantika marbordo. Ĉe ni, en Bretonio, estas milda klimato. Tio ebligas bicikli la tutan jaron. Por okupi mian libertempon, mi ĉiam pli biciklis. Do, foje venis al mi eĉ la ideo fari ion nekutiman, neordinaran, iom ekstreman, almenaŭ por mi. Por konvinki min kaj miajn proksimulojn, komencante de mia edzino, mi diris, ke tio estos la lasta aventuro en mia vivo. Temis pri bicikla konkurso Parizo-Bresto-Parizo (PBP), 1250 km, traveturenda en malpli ol 90 horoj. Tio signifas tre longe bicikli, tagnokte, preskaŭ sendorme. Verŝajne vi opinias, ke tio estis freneza intenco, kaj vi certe pravas. Tiun malprudentan ideon mi ekhavis en oktobro 1997, kaj la bicikla konkurso Parizo-Bresto-Parizo estis okazonta en aŭgusto 1999. Mi ne sciis ĉu mi kapablos fari tiun bicikladon. Do, mi decidis trejni min sen perdi tempon kaj tuj komencis longigi la veturdistancojn. Kompreneble tio postulas tempon. Tial ĉiufoje mi ekbiciklis frumatene, por ke mi povu antaŭtagmeze reveni hejmen. Ofte mi faris bicikladojn de almenaŭ 100 km, kio vintre signifas, ke oni nokte devas ekpedali.

Do, de la komenco de mia trejnado ĝis la forveturo al PBP, mi traveturis bicikle 22 000 km. Por partopreni la PBP-bicikladon, printempe de 1999 mi devis trapasi kvalifikojn en 200, 300, 400 kaj 600 km laŭ specialaj reguloj. Do, iompostiome mi ekkredis, ke verŝajne mi eltenos tiun ege longan bicikladon. Mi bone preparis min por ĝi.

Finfine venis la tiom longe atendita tago. La 23an de aŭgusto 1999, je la 22a horo ni ekbiciklis tra okcidenta Francio — 3650 partoprenantoj (2040 el Francio, 405 el Usono, 330 el Anglio, 140 el Danio, 116 el Italio, 69 el Kanado, 67 el Aŭstralio, ktp) el 28 landoj. Post la unua diurno jam estis trapasitaj 465 km. Denove noktis. Mi ankoraŭ ne dormis. La tutan duan nokton mi estis biciklanta, ĝis la sekva mateno. Je la sesa horo frumatene mi kuŝiĝis kaj ekdormis ĉe la vojrando mem. Sed matene malvarmetas kaj pro tio baldaŭ, je la sesa kaj tri kvaronoj, mi vekiĝis kaj obstine rekomencis bicikli ...

La 25an de aŭgusto 1999 estis mia 64a naskiĝtago. La saman tagon vespere, laŭ la oficiala vojplano, mi devis traveturi bretonan vilaĝon, kiu estas mia naskiĝloko. Kurioza kaj amuza situacio? Ne, emocia situacio! La vilaĝo kuŝas je la 775a kilometro de PBP, kaj mi survoje tien sciis, ke multe da homoj, eble 20, jam atendas min. Kiam vi alvenis, je la 19a horo, ne 20, sed 40 personoj estis sur la vilaĝplaco. Amikoj, parencoj, samklubanoj, lokaj loĝantoj, ĉiuj kore aplaŭdis min. Pro emocio, mi ne sciis ĉu mi devas ridi aŭ plori... Ambaŭ mi faris samtempe, mi konfesas. Fine tagiĝis. Favora vento blovis. Jen venis la 1000a km, kaj poste la plej malfacilaj. Jen estis la lasta nokto, la kvara sendorma nokto. Mateniĝis, estis vendredo. Mi estis apud Parizo. Lacega kaj dormema, mi finfine atingis la celon. Do, survoje mi estis 82 horojn, el kiuj 59 horojn sursele. Mi plurfoje dormis, sed nur 8 horojn entute.

1500 partoprenantoj estis ankoraŭ atendataj ĉe la fino. Cetere, 600 forlasis la bicikladon pro diversaj korpaj aŭ teknikaj problemoj. Mi okupis lokon en la unua duono de alvenintoj. Tio ĝojigis kaj revigligis min! Mi povis diri : “Mi faris ĝin!”

Kaj nun? Multaj projektoj “bolas” en mia kapo. Mi partoprenos en printempa bicikla karavano en Ukrainio. Somere, ekveturonte de Kievo, mi intencas bicikli orienten, traveturi Uralon, plu pedali al Omsko, Novosibirsko, kaj eble atingi Irkutskon ĉe la lago Bajkalo. Ĉiam perbicikle, kompreneble! Kiel vi vidas, miaj aventuroj ne finiĝis, sed male pluas. Por tiu somera biciklado mi pretas akcepti kunulojn. Lige kun ĝi mi petas informojn, konsilojn, mapojn, gastadon kaj eventuale alian helpon (mia adreso: Z. Jegard, 13 le val Josselin, F-22120 Yffiniac, Francio; rete: zephirin.jegard@worldonline.fr)

Zephirin JEGARD