Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALTIO

Pozitiva evoluo

Fakuloj de Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) laŭdis Latvion kaj Estonion pro progreso, atingita en turismo. Dum 1999 Estonion vizitis 10,3 % pli da eksterlandaj turistoj ol en 1998, kaj en Latvio la kvanto de gastoj pliiĝis je 5,8 % kompare kun la antaŭa jaro.

Kvankam en tiuj baltaj landoj forestas sunaj strandoj kaj fortaj turismaj tradicioj, tamen iliaj rezultoj en tiu ekonomia branĉo estas pli bonaj ol tiuj en Litovio. Tien dum la pasinta jaro restadis nur 2,4 % pli da eksterlandanoj ol en 1998. Laŭ informoj de MOT pasintjare Litovion vizitis 1,45 milionoj da alilandaj turistoj, kiuj elspezis 467 milionojn da usonaj dolaroj dum sia restado. Malgraŭ ke multaj aliaj landoj en la mondo danke al turismo konsiderinde kontribuas al sia ŝtatbuĝeto kaj kreas multajn novajn laborlokojn, en Litovio tio ŝajne ne okazas. En ĝi nur privataj kompanioj zorgas pri konstruo de novaj hoteloj kaj aliaj turismaj objektoj, samkiel pri turisma reklamado eksterlande.

LAST