Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Krimo organ-izata

Dum preskaŭ unu jaro funkcias en Litovio krimula grupo kunlaboranta kun nelegalaj klinikoj en Italio, al kiuj ĝi liveras homajn organojn. La krimuloj serĉas siajn viktimojn inter junaj, ofte provincaj senlaboruloj aŭ solpatrinoj, kiuj konsentas vendi siajn organojn kontraŭ malpli altaj prezoj ol grandurbanoj. Promesataj estas ĝis 3 000 eŭroj postoperacie pageblaj: la sumo ofte estas reduktita.

La operacioj okazas en Romo aŭ Milano, en privataj klinikoj. Tamen, laŭ la litova polico, kuracistoj post forigo de la koncerna organo — plej ofte reno aŭ ovario — foje informas, ke la operacio malsukcesis: tiam la viktimo devas reiri hejmen sen mono. Plue, operacio en Italio ne signifas, ke organaĉetanto loĝas en tiu lando. Post kelkaj horoj organo povas aperi en Germanio.

Laŭ litova leĝo tiuj, kiuj vendas sian organojn, ne krimas. Homaj organoj ne estas objektoj de civilaj kontraktoj, sed organ-dononto kaj -ricevonto devas esti familianoj. Tamen en Italio organdonado estas nelegala. Tie oni povus procesi kontraŭ ne nur kuracistoj, sed ankaŭ litovaj organ-vendintoj.

Laimius STRAZNICKAS/pg