Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JUGOSLAVIO

Atenco ne preteratentita

El diplomataj fontoj iĝis konate, ke la 24an de marto — tago de unujariĝo de la milito de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) en Jugoslavio — oni planis atencon kontraŭ la ĝenerala sekretario de NATO George Robertson [ĝorĝ robertsan] kaj la komandanto de la militfortoj de la nordatlantika alianco en Eŭropo, generalo Wesley Clark [ŭezli klark].

Britaj kaj usonaj diplomatoj en Priŝtina, la ĉefurbo de Kosovo, tre atenteme reagis al onidiroj, ke la atakon preparis eble Serbio. Laŭ komunikoj, la altrangaj vizitontoj devis flugi el la ĉefurbo de Makedonio — Skopje — al Priŝtina per helikoptero, sed pro la risko de pripafo la flugo estis prokrastita je kvin horoj. Tio okazis — laŭ NATO-reprezentanto — pro “operaciaj konsideroj”. Pro la ŝanĝita flugitinero de Robertson kaj Clark la planita vizito al la dispartigita urbo Kosovska Mitrovica ne okazis.

Raketpafilo

En februaro aŭtobuson de Unuiĝintaj Nacioj (UN) oni pripafis per raketpafilo. Ekde tiam kunlaborantoj de la sekureco-servo tre maltrankvilas pro la ekzisto en Kosovo de porteblaj raketpafiloj “tero-aeraj”. Tamen oficialuloj de la pacdefendaj trupoj de NATO, kaj diplomatoj, dubas, ke serboj loĝantaj en Kosovo povus prepari raket-atakon kontraŭ helikoptero. Sed eĉ la plej malfortan minacon oni devas serioze pritrakti.

La vizito al Kosovo de NATO-ĉefoj Robertson kaj Clark estis ligita kun la unujariĝo de la NATO-bombadoj de Jugoslavio pro subpremo de albanaj homaj rajtoj en tiu eksa aŭtonoma regiono. La flugatakoj pasintjare estas konsiderataj kiel sukcesaj.

Strategiaj celoj

Dum la milito kontraŭ Jugoslavio, kiu daŭris 79 tagojn, efektiviĝis 3000 NATO-aeratakoj. En du trionoj de la atakoj oni trafis celojn inkluzive de strategiaj industri-entreprenoj, pontoj kaj militobjektoj. Oni neniigis plimulton de la ekstermaviadiloj “MIG 29” (pli ol 20), likvidis 93 tankojn, 153 blenditajn transportilojn kaj 339 militveturilojn. Malgraŭ klopodoj de la pilotoj indulgi la civilan loĝantaron pereis rezulte de NATO-atakoj — laŭ serbaj statistikoj — 2000 personoj.

Aŭdiĝis kritikoj kontraŭ ambaŭ NATO-ĉefoj, ke ili ne vizitis la urbon Kosovska Mitrovica. Tiu urbo estas plu dividita je du partoj — serboj, loĝantaj norde, kaj albanoj sude. Oni mencias Kosovska Mitrovica kiel plej konkretan pruvon pri malsukceso de la internacia komunumo en Kosovo.

Evgeni GEORGIEV