Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

eble vi legis mian artikolon pri la skandalo, kiun kaŭzis eksa germana kanceliero Helmut Kohl pro financaj manipuladoj en sia funkcio kiel estro de la kristandemokrata partio CDU, en la marta numero. Kaj eble vi memoras mian konkludon, ke degenero de tiu granda popolpartio povus malstabiligi la germanan demokration. La skandalo evoluis kun multaj novaj facetoj kaj daŭras; fino ne jam estas videbla, almenaŭ ne en la momento kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn. Intertempe ĝi voris jam plurajn viktimojn: gvidaj funkciuloj de CDU devis demisii, la partio bezonis novan estron. Iom surprize oni elektis en tiun ĉi postenon Angela Merkel, virinon. Jen evidenta ekzemplo de malnova saĝaĵo, ke el malbono foje povas estiĝi bono. La elekto de Angela (tio signifas “anĝelo”) Merkel estas bona laŭ multaj aspektoj. 1. En MONATO ni ne devos aldoni prononcindikon, menciante ŝin (pardonu la ŝerceton). 2. Estas venko de emancipiĝo de virinoj en Germanio, ĉar por la unua fojo sur federacia nivelo grandan popolpartion estras virino. 3. La degenero de tiu ĉi konservativa partio, pri kiu oni timis komence de la skandalo, ne okazas. 4. La germana demokratio restos ekvilibra kun du fortaj popolpartioj, (reganta) socialdemokrata kaj (opozicia) kristandemokrata.

Tiel Kohl, nevole aŭ eĉ kontraŭvole, plenumis lastan servon al sia lando. Ni hurae laŭdu lin! Eble li tamen estas pli inteligenta, ol mi karakterizis lin en la menciita artikolo...

Sincere via Stefan Maul