Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Ekspozicio de famaj artistoj

En Vieno estis organizita ekspozicio “Projektoj. Artafiŝoj kaj fotoj” de la familio Christo [kristo] (bulgaro) kaj Jeanne-Claude [ĵan-klod] (francino) helpe de bulgara kulturinstituto kaj aŭstria banko Raiffeisen [rajfajzen]. La ekspozicio prezentis fotojn kaj afiŝojn de spektaklaj aktivaĵoj de la bone konata geedza paro, kiu internacie famiĝis pro vualado de gigantaj objektoj per artefaritaj teksaĵoj.

Ambaŭ artistoj naskiĝis en sama tago kaj jaro (13.06.1935). Christo (kiel Christo Javaŝev) naskiĝis en Bulgario (urbo Gabrovo) kiel filo de industriisto, kaj Jeanne-Claude en Maroko (Casablanca [kazablanka]) kiel filino de militisto. Post jaroj de studado en Tuniso, Sofio, Prago kaj Vieno li veturis en la jaro 1958 al Parizo. Tie li konatiĝis kun Jeanne-Claude kaj en la sama urbo ili ambaŭ efektivigis la unuajn enpakadojn de objektoj. Ekde 1964 la familio (kun la en 1968 naskiĝinta filo Cyril [siril]) loĝas en Nov-Jorko.

Post la unuaj sukcese realigitaj projektoj por enpakado de publikaj konstruaĵoj, de la “Fera kurteno” (el stakigitaj oleobareloj), Christo baldaŭ estiĝis konata “enpak-artisto”, kiu vualas mezepokajn turojn (Spoleto), ekspoziciejojn kaj muzeojn (Bern, Ĉikago), monumentojn (Milano), pontojn (Parizo) kaj fine en 1995, post 25-jaraj klopodoj, la germanan parlamenton “Reichstag” en Berlino.

La grandegajn elspezojn por la realigo de siaj artprojektoj ambaŭ artistoj mem transprenis. Ili ne akceptis iun ajn formon de subvenciado aŭ financa subteno, mem havigis la monrimedojn por tio pere de vendo de projektoj, modeloj de antaŭe kreitaj artaĵoj kaj litografaĵoj.

Ekzemple, 26 milionoj da usonaj dolaroj estis bezonataj por la entrepreno “La ombreloj”: 3100 ombreloj, kiuj estis instalitaj en valo de Japanio kaj en valo de Usono. La saman tagon (1991 10 09) ili estis malfermitaj de 1800 laboristoj.

39,4 km longis la tiel nomata “Kuranta barilo”, kiu ekestis en 1994 en Kalifornio. Por ĝi oni bezonis pli ol 200 000 m2 da nilonŝtofo, kiu estis vualitaj inter 2050 stalaj fostoj. Krom enpakitaj parkejoj, bordoj, plankoj kaj ŝtuparoj, ĉiam ankoraŭ aperas vualitaj arboj. En 1966 en la urba muzeo de Eindhoven (Nederlando) Christo kaj Jeanne-Claude enpakis arbon; kaj en 1998 en Riehen (Svislando) por la projekto “Wrapped Trees” ambaŭ vualis 178 arbojn, kies alteco variis inter 2 kaj 178 metroj.

Evgeni GEORGIEV