Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Orfiĝinta beleco

La aŭstria pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser [fridenzrajĥ hundertvasa] finis sian vivon la 19an de februaro en sia tipe nekutima stilo: sur ŝipo “Queen Elisabeth 2” en la oceano. La 71-jara modernisto estis survoje al Eŭropo de Nov-Zelando, en kiu lando li de multaj jaroj pasigis pli grandan parton de sia tempo.

Hundertwasser (naskita kiel Friedrich Stowasser [fridriĥ ŝtovasa]) estis unu el la plej grandaj figuroj en la moderna arto tutmonde. Li estis populara kiel furioza kontraŭulo de la rekta linio en la arto kaj rekonita kiel pioniro en la kreado de multkoloraj konstruaĵfasadoj, ornamitaj verdaĵe. Li difinis sin kiel “kuraciston” en la arkitekturo. Lia morto sendube estas grandega perdo por la mondo de beleco.

Hundertwasser determinis la uzadon de rekta linio en la arto kiel “instrumenton de l’ diablo”. Tial Hundertwasser uzis la kurban linion en siaj verkoj kaj dekoraciis la de li projektitajn domfasadojn per helaj kolortonoj kaj verdaĵo. Li estis ekologo kaj opiniis, ke la eksteraĵo de urboj, en kiuj regas alkoholeco kaj narkotaĵoj, devas esti ŝanĝita, por ke ties loĝantoj denove ĝuu la naturharmonion. Pro tio oni antaŭvidis por Hundertwasser “ekologian” enterigon en la “Ĝardeno de feliĉaj mortintoj” sur la tero de Nov-Zelando.

La fama pentristo postlasis kiel heredaĵon domon “Hundertwasser-Haus” kaj muzeon, nomatan “KunstHausWien”, kiuj estas vidindaĵoj en Vieno. La arkitekturkritiko negative prijuĝis ilin kaj nomis Hundertwasser “dekoracia pentristo kaj plibeliganto de fasadoj”. “Hundertwasser-Haus”, finkonstruita en 1985, surprizas per la kurbaj linioj de siaj fenestroj, per la ŝveliĝinta pargeto sur la planko en la ejoj kaj per la verdaĵo, kiu estas kultivata sur la tegmento. Lia artstilo imitas tiun de la hispana arkitekto Antonio Gaudi y Cornet [kornet] (1852 – 1926). Hundertwasser projektis termocentralon kun multkoloraj fasadoj (1992) en Vieno, hotelon (Thermendorf Blumau, 1997), motelon (Bad Fischau, 1990) en Aŭstrio kaj aliajn konstruaĵojn eksterlande (arbarspiralo en Darmstadt, Germanio, bazarhalo en Altenrhein, Svislando, rubaĵbruligejo kaj pumpstacio en Osako, Japanio kaj aliaj).

Antaŭ nelonge li denove altiris la atenton al si pro la projekto de buntaj publikaj necesejoj, kiujn oni konstruis en la vilaĝeto Kavakava, Nov-Zelando. Pro sia pitoreska eksteraĵo ili tuj transformiĝis en turisman allogaĵon.

Evgeni GEORGIEV